Blankaflugila maranaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankaflugila maranaso
Blankaflugila maranaso, masklo de la amerika raso deglandi
Blankaflugila maranaso, masklo de la amerika raso deglandi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Melanitta
Specio: M. deglandi
Melanitta deglandi
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

(Azia blankaflugila maranaso)

  • M. d. deglandi (Bonaparte, 1850)

(Amerika blankaflugila maranaso)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankaflugila maranaso (Melanitta deglandi) estas granda anaso de la subfamilio de maraj anasoj kaj genro de maranasoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi karakteras pro diketa korpoformo kaj granda beko. Tiu estas la plej granda specio de maranaso. Inoj gamas el 950-1950 g kaj el 48–56 cm, averaĝe 1180 g kaj 52.3 cm. Ŝi estas malhelbruna kun palaj kapomakuloj. La masklo gamas el 1360-2128 g kaj el 53–60 cm, averaĝe 1380 g kaj 55 cm. Li estas tutnigra, escepte blankon subokule kaj ankaŭ blankan speguleton. La beko de tiu anaso havas nigran ŝvelan bazon kun granda tubero kaj estas ruĝa kun flava komenco. Temas pri specio kun seksa duformismo.

La blankaj makuloj estas videblaj, sed ne rimarkindaj kiam la flugiloj estas faldataj.

Estas nombraj diferencaj karakteroj inter la raso de orienta Siberio kaj la raso de Ameriko el Alasko kaj Kanado okcidente de la Golfo Hudson. Maskloj de la amerika subspecio havas pli brunajn flankojn, malhelflavan koloron ĉe pleja beko kaj malpli altan bekotuberon, alproksimiĝante al la Blankspegula maranaso. La azia formo havas tre altan tuberon ĉe la bazo de ties ĉefe oranĝecflava beko. Inoj estas identaj en naturo. Rilate al la eŭropa Blankaspegula maranaso, plej proksima parenca specio, la Blankaflugila maranaso havas pli markatan kaj altan postokulan blankan makulon kaj pli da ruĝoranĝo beke.

La Blankaflugila maranaso ricevis la latinan sciencan nomon laŭ la franca zoologo Dro. Côme-Damien Degland (1787-1856).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Blankspegula maranaso. Tiuj du specioj, kaj la Okulvitra maranaso, estas lokigitaj en la subgenron Melanitta, distinga el la subgenro Oidemia, formata de la Amerika kaj de la Nigra maranasoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Blankaflugila maranaso reproduktiĝas ĉe malproksima nordo de Azio oriente de la baseno de la rivero Jenisejo, kaj de Nordameriko. Ili vintras pli sude en moderklimataj zonoj, en la Grandaj Lagoj, la marbordoj de norda Usono kaj la sudaj marbordoj de Kanado, kaj Azio tiom sude kiom ĝis Ĉinio. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. Tiuj aroj estas forte ligataj kaj la birdoj tendencas ekflugi kune.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La remburita nesto estas konstruata surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. La ino demetas 5-11 rozkolorecajn ovojn averaĝe 46.9 mm larĝajn, 68.2 mm longajn kaj 82.4 g pezajn. La periodo de kovado povas gami el 25 al 30 tagoj. Post ĉirkaŭ 21 tagoj, najbaraj inoj povas ekkonduti agreseme al aliaj reproduktantaj inoj, rezulte en konfuzo kaj miksado de idaroj. Por la fino de la idozorgado unu ino povas havi tiom multe kiom ĝis 40 idojn pro la miksado el tiuj konfliktoj. La ino tendencas al idozorgado dum ĝis 3 semajnoj kaj poste abandonas la idojn, sed la junuloj kutime restas kune dum aliaj 3 semajnoj. Flugokapablon oni atingas ŝajne post 63 al 77 tagoj de aĝo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

En nesalaj areoj tiu specio manĝas ĉefe krustulojn kaj insektojn; dum en salakvaj areoj, ili manĝas moluskojn kaj krustulojn. Preferata manĝo de la amerika (sub)specio estas la amfipodo (Hyalella azteca) en nesalaj akvoj kaj en nesalakvaj areoj rokajn pektenojn (Protothaca staminea), atlantikajn razilpektenojn (specioj de Siliqua) kaj arktajn algopektenojn (Mesodesma arctatus).