Blankbeka kolimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankbeka kolimbo
YellowbilledLoon23.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gavioformaj Gaviiformes
Familio: Gaviedoj Gaviidae
Genro: Gavio Gavia
Specio: G. adamsii
Gavia adamsii
(Gray,GR, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de la blankbeka kolimboflava = somera tereno (kovejo), ruĝa = vintra tereno
Vivejoj de la blankbeka kolimbo
flava = somera tereno (kovejo), ruĝa = vintra tereno
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankbeka kolimboFlavbeka kolimbo (Gavia adamsii) estas holarkta birdo, nome la plej granda el la familio de Gaviedoj.

Ili reproduktiĝas en Arkto kaj vintrumas ĉefe mare laŭlonge de marbordoj de norda Pacifika Oceano kaj nordokcidenta Norvegio; ĝi foje vintrumas ankaŭ ĉe grandaj internaj lagoj. Ĝi foje aperas tre sude de sia normala vintra teritorio, kaj estis registrita kiel vaganto en pli ol 22 landoj. Tiu specio, kiel ĉiuj kolimboj, estas specialista fiŝomanĝanto, kiu kaptas sian predon subakve. Ties alvoko estas feeca krio, pli malaltatona ol tiu de la Granda kolimbo.

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

Nematurulo

Unuafoje priskribita de la angla zoologo George Robert Gray en 1859 baze sur specimeno kolektita en Alasko, la Flavbeka kolimbo estas monotipa specio, sen agnoskitaj subspecioj spite ties granda teritorio tra la tuta Holarkto.[1] Ĝi estas proksime rilata al la Granda kolimbo, kiu estas tre simila laŭ plumaro kaj kutimaro; kelkaj taksonomiistoj konsideras ambaŭ speciojn alopatriaj formoj de la sama superspecio. Supozeble ambaŭ evoluis el populacio de Nigragorĝa kolimbo kiu koloniigis la Nearkton kaj restis eltranĉita el la aliaj populacioj.[2]

La genronomo Gavia devenas el la latina por la Blanka merĝo, "Mergellus albellus", kiel estis uzata de antikva romia naturalisto Plinio la Maljuna. La specifa epiteto adamsii omaĝas Edward Adams, brita ŝipkuracisto kaj naturalisto kiu skizis kaj kolektis nombrajn speciojn, inter ili tiu ĉi,[3] dum kelkaj veturoj al Arkto.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

ColymbusAdamsiKeulemans.jpg

Pro sia longo de 76 al 97 cm, enverguro de 135 al 160 cm kaj pezo de 4 al 6.4 kg, la Flavbeka kolimbo estas la plej granda membro de la kolimba familio.[1][5][6] La plenkreskulo estas ĉefe nigrablanka en reprodukta plumaro, kun purpureca brilo en kapo kaj kolo,[7] blankaj subaj partoj kaj ŝkeca nigrablanka dorso. La nereprodukta plumaro estas pli senkolora kun mentono kaj antaŭa kolo blankeca.

Ĝi similas al la Granda kolimbo, sed ĝi estas iomete pli granda. Ĝia frunto ofte ŝajnas esti ŝveliĝanta. Ĝia beko estas flavblanka, ne nigra kiel ĉe la Granda kolimbo. Kvankam vintre la beko de la Granda kolimbo estas bluecblanka, ne eblas konfuzo deproksime ĉar tiu estas rekta, dum la beko de la malofta Blankbeka kolimbo iomete kliniĝas supren, aŭ tio ŝajnas ĉar la supra bordo estas tute rekta.

La okuloj de la Blankbeka kolimbo ŝajne estas malpli grandaj ol tiu de la Granda kolimbo, sed ĝi havas kelkfoje malhelan okulmakulon.

Habitato kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

La Flavbeka kolimbo estas arkta specio, kiu reproduktiĝas ĉefe laŭlonge de la marbordoj de la Arkta Oceano tiom for norde kiom ĝis 78° N kaj vintrumas en ŝirmaj marbordaj akvoj de norda Pacifika Oceano kaj la nordokcidentaj marbordoj de Norvegio.[1] Ĝi estis registrita kiel reproduktantaj birdoj en Rusio, Kanado kaj Usono.[8] Kvankam ili vintrumas ĉefe norde de 50° N, ties vintraj teritorioj etendas suden ĝis 35° N ĉe la marbordoj de Japanio,[1] kaj ĝi estis registrita kiel vaganto en pli ol 20 landoj,[8] kiaj kelkaj tiom for sude kiom ĝis Meksiko[9] kaj Hispanio.[8]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La kutimoj, voĉoj, kovejo similas al tiuj de la Granda kolimbo. Ĝi vintre retiriĝas el la nordaj kovejoj ĝis la norvega marbordo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi preferas nesalakvajn lagetojn aŭ lagojn en tundro, la Flavbeka kolimbo reproduktiĝas ankaŭ laŭlonge de riveroj, estuaroj aŭ marbordoj en malaltaj areoj de Arkto; ĝenerale, ili evitas arbarajn areojn. Reproduktado tipe ekas komence de Junio, kvankam ĝi dependas el la tempo de la printempa malfrostiĝo. Kiel ĉe ĉiuj membroj de ties familio, la Flavbeka kolimbo konstruas neston el planta materialo tre proksime al la akvobordo. La ino demetas du ovojn.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Flavbeka kolimbo estas specialista fiŝomanĝanto, kvankam ĝi kaptas ankaŭ krustulojn, moluskojn kaj anelidojn. Ili plonĝas persekute de predo, kiu estas kaptata subakve.[1]

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

En 2010, la IUCN (International Union for the Conservation of Nature) ŝanĝis la statuson de la Flavbeka kolimbo el Malplej Zorgiga al Preskaŭ Minacata, ĉar la specio ŝajne montras "modere rapidan" populacimalpliiĝon. Neeltenebla nivelo de pormanĝa kolektado fare de indianoj estis specife konsiderita kiel ĉefa minaco.[8]

La Flavbeka kolimbo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA);[10] en Ameriko, ĝi estas protektita de la Migratory Bird Treaty Act of 1918.[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Carboneres 1992, p. 172
  2. Carboneres 1992, p. 162
  3. (1987)Diving Birds of North America: Appendices. Alirita 6a Marto 2010.
  4. (2003) Dictionary of birds of the United States: Scientific and Common Names. Portland: Timber Press. ISBN 0-88192-600-0. 
  5. [1] (2011).
  6. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  7. Cramp 1977, p. 62
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 BirdLife International   (2012).   Gavia adamsii.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.
  9. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4. 
  10. Waterbird species to which the Agreement applies. Alirita 6a Marto 2011.
  11. Birds Protected by the Migratory Bird Treaty Act. Alirita 6a Marto 2011.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (1992) "Family Gaviidae (Divers)", Handbook of the Birds of the World, volume 1: Ostrich to Ducks. Barcelona: Lynx Edicions, 162–172. ISBN 84-87334-10-5. 
  • (1977) "Gavia adamsii White-billed Diver", Handbook of the Birds of Europe, the Middle East and North Africa: Birds of the Western Palearctic, volume 1, Ostrich to Ducks. Oxford University Press, 62–64. ISBN 0-19-857358-8. 

Identigilo[redakti | redakti fonton]

Appleby, R. H.; S. C. Madge kaj Killian Mullarney (1986). "Identification of divers in immature and winter plumages", gazeto : British Birds, volumo : 79, numero : 8, paĝoj : 365–391

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]