Bosporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosporo

BosporoBosforo (grekdevena vorto por bova travadejo (laŭ legendo, diino Io transformiĝis al bovino kaj tranaĝis la markolon), la turka nomo estas Boğaziçi kaj derivas el "faŭko") estas markolo inter Eŭropo kaj Malgranda Azio, kaj kiu interligas la Nigran Maron kun la Marmora Maro; tiel ĝi formas parton de la suda eŭropa limo. Sur ambaŭ flankoj de la markolo etendiĝas la urbo Istanbulo. Bosporo havas la longon de ĉ. 30 km kaj larĝon de 660-3000 m, profundon de ĉ. 50-120 m. Sur la suda parto de Bosporo konstruiĝis Istanbulo.

La marakvo de la markolo fluas vigle: la salo-malriĉa marakvo fluas al la Meditarenea maro en la surfaco, dum la sal-riĉa marakvo fluas en la profundo al la Nigra Maro.

Oni jam pli-malpli pruvis science, ke la Bosporo estixgis antaŭ ĉ. 7500 jaroj. Antaŭ tio la Nigra Maro estis interna lago en malaltebenaĵo, sub la hodiaŭa marnivelo. Pro la degeliĝoj post la lasta glaciepoko, altiĝis la marnivelo de la Mediteranea Maro same tiu de la Marmora Maro. Oni supozas ke la trarompiĝo inter la Nigra Maro kaj Mediterane Maro okazis abrupte kaj el tio venas la legendoj pri diluvoj.

Bosporo estas unu el la plej gravaj akvovojoj, ĉar grandaj areoj de Rusio kaj Eŭropo povas komuniki al la Mediteranea Maro nur tra ĝi. Krom la agrikulturaj produktoj, granda parto de la nafto transportiĝas tra tiu ĉi vojo. Post Greenpeace-ago, kiu atentigis pri la ebla akcidenta risko pro la ŝipveturado, oni rigorigis la tarveturon de naftoŝipoj fine de 2002.

Ene de la Bosporo situas la Ora Korno, longa golfo.

Pontoj

Bosporo ĉ. 1888

Trans Bosporo kondukas 2 pontoj, la unua nomita Bosporoponto kaj la dua kiel Fatih-Sultan-Mehmet-ponto. Tiuj pontoj ligas Eŭropon kun Azio. Ambaŭ estas plurvoja kaj tarif-deva.

Aerkonduktiloj

En 1954 oni almuntis trans la Bosporo la unuan aerkonduktilon en formo de 154-kV-konduktilo. En 1983 oni ekipis pluan aerkonduktilon (420 kV), en 1997 eĉ la trian (en 4 elektraj rondoj 420 kV). La mastoj povas porti nun 800 kV. Ĉar la travetura alto sur Bosporo estas 73 m, la mastoj devas tiun alton superi (160 m altas la mastoj, konstruitaj en 1997).

Vidu ankaŭ

Konvencio de Montreux, Dardaneloj, Bospora Imperio, Foliarbaroj apud la Nigra Maro kaj de Kolĉido.


Ŝablono:Link FA