Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbaro apud Nigra Maro en Strandzha (Bulgarujo)
Arbaro kun kverko en Strandhza (Bulgarujo)
Kaŭkaza abio en la turka nigra-mara regiono (Kurtbeli-Çekümbeli, Alukra-Distrikto, Giresun-Provinco).

La foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido estas tersupraĵa ekoregiono el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiu situas laŭlonge de la suda marbordo de Nigra Maro. Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de la mallarĝa marborda strio ekde la sudorienta angulo de Bulgarujo okcidente, tra norda Turkujo, ĝis Kartvelujo oriente, kie ĝi faldiĝas ĉirkaŭ la orienta limo de Nigra Maro. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la ekoregiono estas parto de la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearkta ekozono kaj de la tutmondaj 200-unuo "kaŭkazaj, anatolaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".

Kun sia orienta duono la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto.

Enhavo

Subregionoj [redakti]

La ekoregiono estas partigita en du subregionojn. La kolĉidaj arbaroj troviĝas ĉirkaŭ Nigra Maro en Turkujo kaj Kartvelujo. La kolĉidaj arbaroj estas miksaj foliarbaroj de nigra alno (Alnus glutinosa), eŭropa karpeno (Carpinus betulus) kaj orienta karpeno (Carpinus orientalis), orienta fago (Fagus orientalis), kaj kultiva kaŝtanarbo (Castanea sativa), kune kun ĉiamverdaj kaŭkaza abio (Abies nordmanniana, la plej granda arbo en Eŭropo je 78 m), kaŭkaza piceo (Picea orientalis) kaj arbara pino (Pinus sylvestris).

La kolĉida subregiono havas abundan precipitaĵon kiu averaĝas 1500-2500 mm jare, kun ekstrema maksimumo de 4000 mm, kaj gastigas iujn el la klimate mezvarmaj pluvarbaroj de Eŭropo.

La pli sekaj arbaroj apud Nigra Maro troviĝas okcidente de la Melet-rivero, kaj etendiĝas tra la Bosporo laŭlonge de Nigra Maro marbordo de eŭropa Turkujo ĝis Bulgarujo. Tiuj arbaroj ricevas jare averaĝan pluvfalon de 1000 ĝis 1500 mm.

Maloftaj tipoj de biotopoj inkluzivas marbordajn sablajn dunojn kaj marĉojn.

Faŭno [redakti]

Iom da minacataj birdospecioj kovas aŭ travintras en la ekoregiono, aŭ migras tra ĝi. El ili : la krispa pelikano (Pelecanus crispus).

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio
  • angle Gavashelishvili, A. 1996 : Birds of Georgia. Natura Caucasica, 1:1-75 angle
  • angle Guidotti, G., P. Regato, and S. Jimenez-Caballero 1986 : The major forest types in the Mediterranean. World Wildlife Fund, Rome, Italy.
  • france Quézel, P., M. Barbéro, et Y. Akman 1980 : Contribution à l’étude de la végétation forestière d’Anatolie septentrionale. Phytocoenologia, 8:365-519.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio