Christopher Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Lambert
Persona informo
Christopher Lambert
Naskonomo Christophe Guy Denis Lambert
Naskiĝo 29-an de marto 1957 (1957-03-29) (66-jaraĝa)
en Great Neck
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Konservatorio de Parizo • Cours Florent • Institut Florimont vd
Familio
Edz(in)o Diane Lane vd
Amkunulo Alba Parietti • Sophie Marceau vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoroscenaristo • entreprenisto • filmaktoro • televida aktoro • produktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Christopher Lambert

Christophe LAMBERT estas franca aktoro naskiĝinta la 29-an de marto 1957 en Great Neck, Novjorko, Usono. La aktoro kiu ankaŭ nomiĝas Christopher Lambert nun vivas alterne en Francio kaj en Usono.

Kiel filo de belgino kaj infana psikologo kaj pli posta franca diplomato en UN li kreskis en Ĝenevo. Kiam li estis fininta sodatan militservon ĉe montara gardistaro en Grenoblo, li partoprenis staĝon de banka oficisto en Barclay’s Bank en Londono. Kiel deknaŭjara li forveturis Parizon, kie li laboris en butiko de unu sia konatino studante aktorecon en Ŝtata konservatorio de drama arto.

De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento li kolektis en Francio la unuajn aktorajn spertojn en televido kaj antaŭ filma kamerao. Internacian sukceson tuj alportis al li staturo de Tarzano, propranome John Clayton, orfiĝinta filo de anglaj aristokratoj, pri kies infanaĝo kaj junaĝo pasigita inter simioj kaj malfacila reveno en civilizon rakontas la filma adapto. Idolo de precipe franca junularo li fariĝis dank‘ al rolo de blondhara punkulo Fred, kiu trovis rifuĝejon antaŭ la mondo de perforto en subterejo de pariza metroo, en filmo Subtera fervojo.

Al plialtiĝo de lia populareco kontribuis ankaŭ rolo de skota montarano Conner MacLeod, unu el senmortaj herooj, kiuj dum multaj jarcentoj gvidas inter si senfinajn batalojn je prirego de la mondo, en aventuremaj hororfilmoj Highlander, Highlander II kaj Highlander III. Karakterizajn kreaĵojn li prezentis krom aliaj en staturoj de legendaj personecoj el antaŭ nelonga pasinteco, kies kortuŝaj kaj tragike finintaj sortoj inspiris filmajn kreintojn por filmigi biografiajn dramojn: sicilia bandito kaj mafiano Salvatore Giuliano en filmo Siciliano kaj pola pastro Alec, murdita far ŝtata sekureco, en politika hororfilmo Kiel mortigi pastron.

Apud aktora kariero li evoluigas siajn komercistajn aktivecojn: li proprumas ĉenon de restoracioj en Suda Ameriko, vinberejojn en Côte-du-Rhône, li havas kvocienton en entrepreno Monoprix por produktado de nutraĵoj, li praktikas hotelon kun restoracio en konata pariza avenuo de Kléber kaj li estas kunposedanto de legenda entrepreno Moulin Rouge. En la jaroj 19881994 lia edzino estis aktorino Diane Lane, kun kiu li havas filinon Eleanoron Jasminon kaj ĉe kies flanko li rolis rokmuzikiston Mikeon en amfilmaĵo Mistika beleco. Ekde februaro 1999 li estas edziĝinta kun komercistino kun nemoveblaĵoj Jaymis Haft.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Sobibor (2018)
  • Mortal Kombat: Devastation (2006)
  • À ton image (2004)
  • Janis et John (2003)
  • Absolon (2003)
  • The Target (2003)
  • Corrupt/Mean Guns (DVD) (2002)
  • Druids, aka Vercingetorix (2001)
  • The Point Men (2001)
  • Highlander: Endgame (2000)
  • Gideon (1999)
  • Beowulf (1999)
  • Fortress 2: Re-Entry (1999)
  • Resurrection (1999)
  • Nirvana (1997)
  • Mean Guns (1997)
  • Adrenalin: Fear the Rush (1996)
  • North Star (1996)
  • The Hunted (1995)
  • Mortal Kombat (1995)
  • Gunmen (1994)
  • Highlander 3: The Final Dimension (1994)
  • The Road Killers (1994)
  • Fortress (1993)
  • Knight Moves (1993)
  • Highlander 2: The Quickening (1991)
  • Why Me? (1990)
  • Priceless Beauty (1989)
  • To Kill a Priest (1989)
  • The Sicilian (1987)
  • Highlander (1986)
  • Love Songs (1986)
  • Subway (1985)
  • Greystoke - The Legend of Tarzan, Lord of the Apes (1984)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]