Defilipia petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Defilipia petrelo
Defilipia petrelo
Defilipia petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma defilippiana
(Giglioli & Salvadori, 1869)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Defilipia petreloMasatierra petrelo (Pterodroma defilippiana) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Ĝi estas endemia de Ĉilio kie ĝi nestumas nur ĉe la insularoj Juan Fernández kaj Malfeliĉaj. Ties natura habitato estas malfermaj maroj kaj rokaj bordoj. Post la reprodukta sezono ili disiĝas maren ĉe la marbordoj de Peruo ĝis suda Ekvadoro.

Tiu petrelo estas 26 cm longa nome malgranda, tipa burdopetrelo kun marko kun formo de "M". La supraj partoj estas malgrizaj kaj en ties bordoj videblas malhela marko kun formo de litero "M". La frunto estas blanka sed la krono kaj la masko estas malhelgrizaj, etende al griza duonkolumo sur la supra brusto. La pugo estas malhelgriza kaj same la supra vosto kun pli palaj eksteraj vostoplumoj. Estas blankaj la gorĝo kaj la suba brusto kaj ventro. La subfugiloj estas blankaj, kun nigraj pinto kaj mallarĝaj bordoj.

Ili reproduktiĝas sur ŝirmaj klifokornicoj, fendoj, kavetoj kaj inter truoj ĉe lafoklifoj. Ili nestumas kolonie, ovodemetado ŝjane okazas inter julio kaj septembro, elnestiĝo okazas oktobre kaj la kolonioj estos abandonitaj en decembo al januaro. Tamen, oni registris reproduktadon ankaŭ en februaro en San Félix (Malfeliĉaj). Katoj kaj ratoj estas ĉefaj minacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]