Distrikto Meza Ercmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La distrikto Meza Ercmontaro (germane Mittlerer Erzgebirgskreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Meza Ercmontaro
Origina nomo Mittlerer Erzgebirgskreis
Estas parto de Saksio
Administra centro Marienberg
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 91.548
Loĝdenso 154 hom./km²
Areo 595,36 km²
Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio
Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio
Aŭtaj kodoj MEK
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Meza Ercmontaro (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Marienberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 595,36 km² loĝas 91.548 homoj; do meznombre 154 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Meza Ercmontaro estas signita per 12.

Saxony (districts).png

Najbaraj distriktoj estas norde Freiberg, sudoriente la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Annaberg, okcidente Stollberg kaj en la nordokcidento la eksterdistrikta urbo Chemnitz. Germane la distrikto havas la nomon Mittlerer Erzgebirgskreis.