Sokotra draceno
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dracaena cinnabari
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Dracaena cinnabari Balf.f. |
||||||||||||||
Sokotra draceno aŭ Sokotra drakarbo ( Dracaena cinnabari ) estas afrotropika plantospecio hejme en la insularo de Sokotro. Ĝi unuafoje estis priskribita en 1882 fare de Isaac Bayley Balfour [1].
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Dracaena cinnabari estas arbo kun malglata trunko, kiu atingas altecon ĝis 10 metrojn. La branĉoj disbranĉiĝas eksteren. La arbokrono havas duonsferan habiton.
La folioj estas vertikalaj, rigidaj, sidantaj kaj plilarĝigitaj apud la bazo. Ili atingas longecon de 30 ĝis 60 centimetroj kaj larĝecon de 2 ĝis 3 centimetroj.
La arbo floras je panikloj forte disbranĉiĝinte eksteren. La floroj grupiĝas po 2 ĝis 4. La flora pedunklo larĝas 5 milimetrojn.
Disvastiĝo [redakti]
La arbo estas endemia de la Sokotraj kserofitaroj. Ĝi nature vegetas inter altitudoj de 150 ĝis 1 600 metroj super marnivelo, precipe ĝis 600 m en regionoj ofte ĉirkaŭvolvitaj de nebuloj [2].
Uzado [redakti]
La Sokotra draceno estas unu el la specioj de dracenoj ( aŭ drakarboj ) kiu produktas specon de rezino nomata "sango de drako". Tiu ĉi estas uzata je kelkaj tradiciaj kuraciloj aŭ kiel kolorogilo.
La rezino jam estis komerca objekto dum la Antikva epoko. La rezino estas rikoltita jare nur unufoje; por tio ĝi merkate valoregas.
La rezino in situ transformiĝas en speco de ruĝkolora siropo kiu oni longdaŭre varmigas ĝis la fabrikado de nigra pasto. Nuntempe la junigado de la naturaj populacioj de Sokotraj dracenoj estas malbone influitaj de la troaj rikoltoj de rezino, de la tropaŝtiĝo, sed eble ankaŭ pro la ĝenerala pligrandiĝanta trosekeco de la insulo [3].
Referencoj [redakti]
- ↑ Transactions of the Royal Society of Edinburgh. Band 30, p.623, 1882
- ↑ Radim Adolt, Jindrich Pavlis: Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In: Trees. Band 18, Nr. 1, 2004, p.44
- ↑ Radim Adolt, Jindrich Pavlis: Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In: Trees. Band 18, Nr. 1, 2004, p. 43
Bibliografio [redakti]
- Deepika Guptaa, Bruce Bleakleyb, Rajinder K. Gupta 2007 : Dragon's blood: Botany, chemistry and therapeutic uses. In : Journal of Ethnopharmacology, 115/3, pp. 361-380. angle
- Mohamed Masaoud, Helmut Ripperger, Andrea Porzel, Günter Adam 1995 : Flavonoids of dragon's blood from Dracaena cinnabari. In : Phytochemistry, 38/3, pp. 745-749. angle
- Mohamed Masaoud, Jürgen Schmidt, Günter Adam 1995 : Sterols and triterpenoids from Dracaena cinnabari. In : Phytochemistry. 38/3, pp. 795-796. angle
- Radim Adolt, Jindrich Pavlis 2004 : Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In : Trees. 18/1, p. 43-53. angle
- Urs Eggli (Hrsg.) 2001 : Sukkulenten-Lexikon. Einkeimblättrige Pflanzen (Monocotyledonen). Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3662-7, p. 270. germane
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Panoramabild (Java muss aktiviert sein) angle
- Dracenoj en Sokotro, arte-video, 2:06 min germane