Dravida lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dravida lingvaro estas grupo de 26 lingvoj, parolataj ĉefe en la sudo de Barato, Sri-Lanko, Pakistano kaj Nepalo.

La lingvaro inkluzivas la jenajn:

La Dravida familio estas lingvofamilio de popoloj. Ĝi dividiĝas je grupoj (1) Centra, (2) Gondvana, (3) Nordokcidenta, (4) Nordorienta, (5) Suda, (6) Sudokcidenta kaj (7) Sudorienta. Totala kvanto: 125 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio: Telugoj, Tamiloj, Kanaroj, Malajaloj, Gondoj, Oraonoj.

  • Nomo: [f] Dravidiens; [r] dravidi
  • Grupo de popoloj (telugoj, tamiloj, malajloj, kanaroj, gondoj k.a.) en Barato, precipe en la sudo, ankaŭ en Pakistano kaj najbaraj regionoj de Irano kaj Afganio (braguoj).
  • Apartenas al sudhinda raso.
  • Lingvoj: dravidaj. Aborigenoj de Hindostana duoninsulo.
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Centra - - 0.19 - - - 0.19
Gondvana - - 4.02 - - - 4.02
Nordokcidenta - - - 0.81 - - - 0.81
Nordorienta - - 1.81 - - - 1.81
Suda - - 116.46 - - - 116.46
Sudokcidenta - - 1.60 - - - 1.60
Sudorienta - - 63.40 - - - 63.40
Totalo - - 124.89 - - - 124.89

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Braguoj

  • Nomo: [m] brahuj; [f] Bragui; [r] braguj
  • Popolo en Pakistano (750 mil, precipe en provincoj Baluĉio kaj Sindo). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano k.a. Totala kvanto: 835 mil (1992).
  • Lingvo: bragua.
  • Laŭ religio - muzulmanoj-sunaistoj.

Gondoj

  • Nomo: [f] Gondes; [r] gondi
  • Popolo de dravida grupo en Barato; 3,8 mln (1992).
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, parto de tradiciaj konfesoj.

Kanaroj

  • Nomo: [m] kanadiga; [f] Kannaras; [r] kannara, kannada
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Karnatako, 35 mln (1992).
  • Kanaroj antropologie estas malsamspecaj, sed plimulto apartenas al dravida raso.
  • Lingvo: kanara.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj ĝajnistoj.

Khondoj

  • Nomo: [m] kuijenĝa; [f] Kandhs; [r] kĥond, kandĥa
  • Popolo en Barato (ŝtato Oriso), 920 mil (1992).
  • Lingvo: de dravida familio.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

Malajaloj

  • Nomoj: [f] Malayalis, Malayalam; [r] malajali
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Keralao. Totala kvanto: 35 mln (1992).
  • Apartenas al sudhinda aŭ dravida raso.
  • Lingvo: malajala.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj.

Oraonoj

  • Nomoj: [m] kurukh; [f] Oraons; [r] oraoni
  • Popolo en Barato (2 mln, 1992). Pli ol 10 mil loĝas en Bangladeŝo.
  • Lingvo: de dravida familio.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj.

Tamiloj

  • Nomoj: [f] Tamils, Tamouls; [r] tamili
  • Popolo en Barato (ĉefloĝantoj de ŝtato Tamilnado), 61 mln (1992); en nordo de Sri-Lanko ĉ. 2,8 mln. Loĝas ankaŭ en Singapuro k.a. Prezentas gravan parton en konsisto de Hindo-Pakistananoj. Dividiĝas je Sri Lankaj kaj Hindiaj Tamiloj. Laŭ origino ili estas dravidoj. Totala kvanto: 64,1 mln
  • Lingvo: tamila.
  • Kredantoj: hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj.

Telugoj

  • Nomoj: [m] andhra; [f] Telugas, Telugu; [r] telugu
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Andra-Pradeŝo. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Tamilnado kaj Karnatako; 74,5 mln (1992).
  • Apartenas al sudhinda raso. Etnogeneza bazo de Telugoj estis dravidaj triboj - Andhroj, Kalingoj kaj Telugoj. En 2a jc a.K. - 3a jc p.K. ili kunfandiĝis je unu popolo.
  • Lingvo: teluga.
  • Kredantoj precipe hinduistoj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ