Duklando Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la leono de Duklando Berg en blazono
dum la 14-a jarcento (rozkolore centre) - laŭ Gustav Droysen, 1886
dum la 15-a jarcento (helrozkolore centre) - laŭ Gustav Droysen, 1886
dum la 17-a jarcento

La Duklando Berg - germane Herzogtum Berg, latine Ducatus Montensis, laŭ la loka ripuara dialektaro samkiel la hodiaŭa regiono Et Berjische - estis historia teritorio de la germanlingva mezepoka Sankta Romia Imperio en la pejzaĝa regiono Bergisches Land, kiu situas en la suda centro de la hodiaŭa federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio kaj malgrandparte ankaŭ en la pleja nordo de la najbara federacia lando Sarlando, do sume situas en la okcidento de Germanio.

Ĝi ekzistis de la la 11-a jarcento ĝis la jaro 1380 kiel graflando, poste ĝis la jaro 1806 kiel duklando, tre skuiĝis dum la Napoleonaj Militoj kaj poste ankoraŭ dum malmultaj jaroj en tre ŝanĝitaj limoj pluvivis kiel grandduklando. Ĉefurbo de la teritorio, kiu baze estis arbaroriĉa mezalta montaro oriente de la rivero Rejno, estis la urbo Duseldorfo en la rejna valo, plej okcidente de la teritorio. Dum la jaro 1800 la duklando kovris areon de 2.975 km² kaj havis 262.000 enloĝantojn. Ĝi najbaris al la regionoj Vest Recklinghausen, la Imperia Fondaĵo ("Reichsstift") Essen, la Imperia Abatejo Essen-Werden, la Graflando Mark, la Imperia Teritorio Homburg (ĉirkaŭ la hodiaŭaj komunumoj Nümbrecht kaj Wiehl), la Graflando Gimborn (kun centro en la nuna komunumo Marienheide), la Duklando Vestfalio, la eklezia duklando Kurköln, la Princlando Moers kaj la Duklando Kleve.

La duklanda limo en la okcidento baze estis la rivero Rejno, escepte de la kolonjaj loĝlokoj Deutz, Poll, Vingst kaj Kalk, du etaj teritorioj ĉe la enfluo de la rivero Sieg en la Rejnon, iom nordoriente de la urbo Bonn, kaj iuj el la montoj de la montaro Siebengebirge sudoriente de Bonn. La duklanda parto de tiu montaro estis la plej suda punkto de la regno. La norda kaj orienta limo estis geografie malpli konkrete fiksita, la limo al la nordoriente najbara Graflando Mark situis proksime de la urboj Schwelm, Wipperfürth kaj Gummersbach.

Urboj kaj "Freiheiten"

granda sigelo de la urbo Wipperfürth, plej malnova regiona urbo (1217), meze de la 13-a jarcento

Jam dum la 14-a jarcento iuj urboj de la duklando ricevis la privilegion nomiĝi "Freiheit" - germane "libereco", ĉi-tie plej bone "liberejo". Tiuj urboj rajtis fortikigi siajn urbolimojn per remparoj kaj ne devis pagi impostojn. En plej multaj kazoj la dukaj privilegioj ankaŭ signifis la rajton starigi proprajn juĝejojn, kaj do havi propran juran sistemon sendependan de la nobela reganto. Aldone kutime ili signifis la rajton organizi foirojn kaj organizi vastan komercadon. Per tio la privilegioj ne nur kontribuis al la pliprosperigo de la urbanoj, sed per pliprosperigo ankaŭ de la ĉirkaŭa regiono ankaŭ estis avantaĝoj por la nobelaj regantoj.

Al la duklando Berg krom diversaj distriktoj apartenis la liberejaj urboj Blankenberg, Burg an der Wupper kaj Gräfrath (nun partoj de Solingen), Duseldorfo, Elberfeld (nun parto de Wuppertal), Gerresheim (nun parto de Duseldorfo), Hückeswagen, Lennep (nun parto de Remscheid), Mettmann, Monheim, Mülheim am Rhein (nun parto de Kolonjo), Mülheim an der Ruhr, Radevormwald, Ratingen, Siegburg, Solingen, Wesseling kaj Wipperfürth.

Eksteraj ligiloj

ĉiuj baze germanlingvaj greke detala mapo pri la regnoj de Rejnlando dum la jaro 1789 greke Interaktivaj mapoj de la regiono kun indikoj pri historiaj konstruaĵoj greke mapo de la duklando Berg dum la jaro 1789 greke epoka tabelo pri la historio de la duklando greke interreta portalo pri la historio de la duklando Berg

Koordinatoj: 51° 12¢ 26² norde, 6° 48¢ 45² oriente