Esperanto sen antaŭjuĝoj/pli detala enhavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter Francini eldonis la verkaĵon "Esperanto sen antaŭjuĝoj", en 1978, Rio-de-Ĵanejro. Temas pri analizo de la precipaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo. La aŭtoro, en sia verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj eĉ senkoherecon. Recenzistoj komentis: Kion ajn oni volus diri tiurilate, ĝi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco.

Antaŭparolo de d-ro Erlindo Salzano[redakti | redakti fonton]

Plano[redakti | redakti fonton]

La historie superaj lingvoj : malnov-greka, latina, franca, angla

Kia komuna lingvo? Mortinta, nacia aŭ internacia ?

Esperanto, neŭtrala, facila lingvo, literature riĉa, sed ekzistas antaŭjuĝoj.

Ekstraktoj:[redakti | redakti fonton]

Waltero Francini konas bone la obstinan, longdaŭran batalon, kiun devis alfronti la grandaj ideoj ĝis venki, trudiĝi kaj fine favori la homaron. Pro tio Waltero Francini asertas, ke elimini antaŭjuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. "Se la faktoj kontraŭstaras la teorion, des pli malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis kaj ankoraŭ sonos tra la tempoj, malhelpante la progresan marŝadon de la homaro.

Kiel li mem pruvas, pritraktanta la kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887 naskiĝis Esperanto, sed multe pli frue, laǔ la disvolviĝo de la lingvoj de la mondo, el kiuj ĝi fontas, kaj el la ĉiam eksterigita aspiro al ilo de komuna interkompreno.

[...] La elstara lingvisto d-ro Björn Collinder, profesoro de lingvoj ĉe la universitato de Upsalo (Svedio), diris, ke, se la mondo ne estus regata kun tiom malmulte da saĝo, kiel ĝi estas, Esperanto jam estus enkondukita en la lernejojn de ĉiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo estus do solvita. Sed... ekzistas la antaŭjuĝoj. Kaj tiuj ĉi daŭras prezenti argumentojn, malgraŭ la nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskaŭ ĉiuj estas kontraŭdiraj inter si.

Walter Francini, en sia nuna verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj eĉ neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj eĉ senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ĝi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco.

Plano, resumo kaj nunaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Unua parto.     Klarigoj[redakti | redakti fonton]

1.1. Celo de tiu ĉi libro

Esti utila al neesperantistoj (en siaj naciaj tradukoj) sed, ankaǔ al esperantistoj

1.2. Kio estas Esperanto kaj Esperantismo?

"Esperanto estas lingvo internacia kaj neutrala, kreita de L. L. Zamenhof kaj publikigita de li en 1887" (PIV).

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si [...]

1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

Ligiloj kun Unesko

Dua parto. Esperanto sen antaŭjuĝoj[redakti | redakti fonton]

"Jam de longe mi konvinkiĝis, ke la mondo kliniĝas nur antaŭ la forto de plenumitaj faktoj" (Zamenhof).

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta.[redakti | redakti fonton]

Ni povas diri, ke ankaŭ Esperanto formiĝis per proceso "jarmila" kaj "natura", ĉar ĝiaj elementoj estis prenitaj el naciaj lingvoj[...] Esperanto estas vere lingvo "planita", kun naturaj elementoj.

La vivanteco de Esperanto pruvas, ke ĝi ne estas artefarita [...]

2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn[redakti | redakti fonton]

Vidu: Esperanto-kulturo

2.3. Esperanto estas utiligebla kaj estas fakte utiligata kiel scienca lingvo[redakti | redakti fonton]

Vidu: https://www.sat-amikaro.org/1924-42-membroj-de-la-akademio-de-sciencoj-agnoskas-kaj-rekomendas-esperanton

La traduk-helpiloj iĝas pli precizaj

2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo[redakti | redakti fonton]

La neneŭtralecon de la angla substrekas la fakto, ke nur 6 % de la tuta homaro estas denaske angle parolantoj. Tio signifas, ke la aliaj 94% devus subiĝi al la lingva regado de eta malplimulto.

[...] La angla, kiel cetere ĉiuj naciaj lingvoj, estas elitema, ĉar ĝi povas aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni ĝin. Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj en la lernado de fremda lingvo.

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/lingvoordo.htm

Oni memoru ankaŭ, ke la lernado de la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la studo de Esperanto, unue ĉar Esperanto estas la sintezo de la aliaj lingvoj [...]

2.5. Esperanto ĉiam progresas kaj havas antaŭ si promesplenan estontecon[redakti | redakti fonton]

Esperanto posedas la ecojn por ludi la rolon de intemacia lingvo. Kiuj estas tiuj ecoj?

Unualoke, neutraleco; poste, simpleco de la fundamenta vortaro, simpleco de la gramatiko, reguleco de la vortfarado, klareco, precizeco, fleksebleco, stabileco, facileco de pasiva uzado (t. e. legado) kaj facileco de aktiva uzado (parolo, skribado) por nelatinidaj lingvuloj, estetika valoro.

Neutraleco estas nepra kondiĉo por internacia lingvo, kaj Esperanto ĝin posedas, ĉar la kreaĵo de Zamenhof ne havas geografiajn limojn, estante ĉies proprajho.

La fundamenta vortaro de Esperanto estas simpla: ĝi baziĝas sur la kriterio de universaleco, kaj pro tio ĝi devenas plejparte el la latina au latinidaj lingvoj.

Ĝia gramatiko estas simpla: per nuraj 16 senesceptaj reguloj esperantisto povas kompreni samlingvanon kaj komprenigi sin.

La klareco de Esperanto devenas de pluraj faktoroj, kies ĉefaj estas: universaleco de la radikoj, uzo de specialaj finaĵoj por indiki gramatikajn funkciojn (-o, por substantivoj; -a, por adjektivoj; -e, por derivitaj adverboj; -i, por infinitivo ktp); akuzativo; bonsoneco; fonetika ortografio.

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/prelego.htm

2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo[redakti | redakti fonton]

Sendube[...] Do se tio estas vera, estus perforte elekti unu el tiuj idiomoj kaj deklari ĝin intemacia, ĉar per tio oni devigus la tutan mondon adaptiĝi al la psikologio de unu aŭ kelkaj popoloj. Kun tiu ĉi pligravigaĵo: ke la sama lingvo (ekz. la angla), parolata de malsamaj popoloj (ekz. angloj kaj usonanoj), prezentas ŝanĝiĝojn kiuj malhelpas la eventualan internaciigon de tiu idiomo.

[...] Rilate al Esperanto, la situacio estas alia: ĝi estis kreita por roli kiel internacia lingvo; de ĝia komenco oni adoptis rimedojn por protekti kaj konservi ĝian internaciecon, kio ne okazis evidente al la naciaj lingvoj. La reguloj de la Fundamento 9, - Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita -, kaj 10, - La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo -, faciligas ege la interkomprenon.

[...] Esperanto ne volas anstataŭi la naciajn lingvojn. Ĝia devizo estas: "Al ĉiu popolo, ĝia lingvo; al ĉiuj popoloj, Esperanto."

2.7. Esperanto havas praktikan valoron[redakti | redakti fonton]

Oni povas:

1. uzi Esperanton kiel eble plej multe ĉe siaj kluboj kaj en la konversacio inter samideanoj eksterklube. Krokodilado estas fuŝaĵo permesebla nur kiam neesperantistoj ĉeestas.

2. disvastigi, helpi kaj partopreni naciajn kaj internaciajn kongresojn de Esperanto;

3. disvastigi, uzi kaj pligrandigi la delegitan reton deUEA;

4. praktiki kaj disvastigi internacian korespondadon en Esperanto;

5. varbi komercajn kaj industriajn entreprenojn kaj turismajn instancojn por reklamado en la Internacia Lingvo;

6. disvastigi fakajn publikaĵojn en Esperanto en la koncemaj medioj;

7. praktiki solidarecon ankaŭ pere de Esperanto.

2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli taŭga, ol la vivanta lingvo Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiuj estas la diversaj artefaritaj lingvoj krom Esperanto? Ido, Occidental (nun propagandata sub la nomo "Interlingue") kaj Interlingua. Krom tiuj fariĝis multaj aliaj provoj, sed ili malaperis el la mondlingva scenejo.

Ido, aperinta en 1907, estas iu Esperanto "reformita". Cetere la nomo "Ido" mem ne estas io alia ol esperanta sufikso kun la signifo de "filo".[...] Malgraŭ grandparte simila vortaro,Ido kaj Esperanto baziĝas sur principoj kontraŭaj inter si:

- Facileco por ĉiuj. Laŭ Zamenhof, la lingvo devas esti kiel eble plej facila por ĉiuj, eĉ por nekleruloj. Ido atingas la tujan kompreneblecon — sed nur de poliglotoj.

- Regulo de la "ĝusta mezuro". Zamenhof aplikas ĝin al ĉiuj principoj, kiuj devas regi internacian lingvon, kontentigante ilin ĉiujn laŭ mezuro de ebleco (logikecon, naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon ktp.). Li malkonsilas la tro grandan logikecon: "Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco." Obeante al la "ĝusta mezuro", Zamenhof atribuis kelkfoje al la radikoj pli ol unu signifon, kvankam li preferis ilian unusignifecon.

Male, Ido konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, malpermesante la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj.

Malgraŭ la pretendo de la aŭtoroj de Ido — krei iun Esperanton "plibonigitan" — la vivo jam eldiris sian verdikton: "Ido nun preskaŭ ne ludas rolon sur la mondlingva scenejo" (William Gilbert, en la citita verko, p. 17).

-.En 1922 la estona Von Wahl lanĉis sian projekton, Occidental. "Lia sistemo donas pli da graveco al la vortara reguleco ol al la gramatika."[...] Estas malfacila etimologia ortografio, multegaj afiksoj (91, el kiuj multaj estas sinonimoj) kaj senautonomeco de la lingvo ("Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien, p. 367). Malperfektaĵoj kiuj, aldone al la tro limigita celo de Occidental (esti uzata nur de tiuj, kiuj okupas sin pri internaciaj rilatoj) montras kial tiu projekto havas malmultajn ŝancojn esti universale akceptita.


"Interlingua"estas nova idiomo, kies vortaro kaj gramatiko, ellaboritaj sub la organizado de Prof-ro Alexander Godet aperis en 1951.: multe da sinonimoj; la plej malmodernaj etimologiaj formoj estas preskaŭ sisteme preferataj ; la derivado estas tiel ĥaosa, kiel en Latino sine flexione.

Komparante inter si la internaciajn lingvojn, ni povas konkludi jene:

a) ke Occidental kaj Interlingua, malgraŭ multaj admirindaj kvalitoj, povus taŭgi kiel komunaj lingvoj nur por okcidentanoj; la du lingvoj estas elitemaj, ĉar destiniĝas al tiuj, kiuj jam havas internaciajn rilatojn, dum Esperanto kaj Ido estas por ĉiuj homoj, kun la rimarko ke Ido (same kiel Occidental kaj Interlingua) donas "grandan gravecon al la impreso farata de la skribitaj tekstoj sur okcidenta leganto".

b) ke naturalismo, t. e. konservado de ĉiuj neregulajoj de naciaj lingvoj, ne estas defendebla en planlingvo destinata al la tuta homaro;

c) la saĝecon de la deklaro de la franca lingvisto profesoro d-ro Antoine Meillet:

"La principo, sur kiu baziĝas Esperanto estas bona.

La ebleco krei lingvon artan, facite kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun ĉi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Ĉia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis...".

Esperanto estas vivanta lingvo, mondskale uzata en korespondado, grandaj universalaj kongresoj, teatro, interparolado ktp.

Inter tiuj, kiuj kredas al internaciaj lingvoj, Esperanto estas nekompareble la plej uzata kaj la plej konata

2.9. La dialektiĝo de Esperanto estas neebla[redakti | redakti fonton]

- Estas progreso de la komunikiloj : la modernaj teknikoj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj";

- Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin leteroj A, E, I, O, U reprezentas po unusola sono;

-Fundamenta gramatiko de Esperanto: reguloj 9 kaj 10

  • 9 Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
  • 10 • La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

-Krome en Esperantujo ekzistas organizo : la Akademio de Esperanto, kiu zorgas pri la saneco parola kaj skriba de la Internacia Lingvo.

2.10. Esperanto favoras aparte neniun popolon aŭ grupon de popoloj[redakti | redakti fonton]

La avantaĝo de Esperanto super la aliaj lingvoj kuŝas precipe en ĝiaj reguleco kaj simpleco ĝueblaj por ĉiuj uzantoj. Tiuj du kvalitoj, krom aliaj, permesas al orientano lerni Esperanton post unu frakcio de la tempo, kiun li konsumas por lerni iun ajn fremdan lingvon.

Jen vortoj transskribitaj el la raporto pri "Esperanto kiei internacia helpa lingvo", entreprenita de la sekretariaro ĝenerala de la Ligo de Nacioj, en 1922:

"Eksperimentoj faritaj pruvas, ke Esperanto estas tre facile lernebla, ĉar infanoj eŭropaj kaj amerikaj lernas ĝin en unu jaro per du horoj ĉiusemajne kaj infanoj el Ekstrem-Oriento en du jaroj per sama nombro da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn kun kvar ĝis kvin horoj semajne por akiri alian eŭropan lingvon."

(Edmond Privat, "Historio de la lingvo Esperanto, II", p. 140).

2.11. Esperanto ligiĝas al neniu politika ideologio[redakti | redakti fonton]

Esperanto ne estas politika movado. Tio estis klare difinita jam en la komenco de ĝia movado, kiam la Unua Universala Kongreso kunveninta en 1905 en Bulonjo ĉe maro, Francio, aprobis la Deklaracion pri Esperantismo ĝis nun valida:

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas."

La oficiala reprezentanto de la esperantistoj estas Universala Esperanto-Asocio (UEA), en kies statuto oni legas:

"UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj."

2.12. Esperanto havas neniun politikan celon[redakti | redakti fonton]

La aspiro pri paco estas normala ĉe civilizita homo[...]Civilizita socio ne nur donas protekton kontraŭ individua malrespekto al ies rajtoj, sed ankaŭ al la eventualaj perfortoj, kiujn la publikaj instancoj povas praktiki kontraŭ individuo.[...] Fakte en kelkaj okazoj praviĝas militoj, nome por liberigi la patrolandon el fremda regado, aŭ por defendi ĝin kontraŭ milita atako.[...]

La plej tauga ilo por opozicii la ĉi analizitan antaŭjuĝon estas la pac-edukado, farebla en ĉiuj lernejaj gradoj. En ĝi grava rolo ludus la instruado pri UN, ties agentejoj kaj la homaj rajtoj.

La rajto komuniki

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/resumo.htm

2.13. Esperanto ligiĝas aparte al neniu religio[redakti | redakti fonton]

Esperanto ne estas religio, sed neŭtrala movado; ĝia kreinto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo, sed pri religio li ne havis firmitan vidpunkton; li eĉ fondis, post Esperanto, superreligian movadon nomitan "homaranismo", kies celo estis, kvazaŭ praa ekumenismo, kunigi la homojn el chiuj religioj kaj filozofioj.

2.14. Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankaŭ sian propran kulturon[redakti | redakti fonton]

Pro sia internacieco Esperanto spegulas kaj esprimas la mondan kulturon (tiurilate oni vidu ekz. la esperantajn tradukojn de la intemaciaj ĉefverkoj);

due, ekzistas kulturo esprimata nur aŭ unue en Esperanto: la originala literaturo, la esperantaj periodaĵoj, la universalaj kongresoj, la internaciaj someraj universitatoj ktp.

2.15. Esperanto ne estigas grandajn titolojn en gazetoj ĉar la bonaj novaĵoj ne funde impresas la plimulton de la legantoj[redakti | redakti fonton]

Fakte la historio de Esperanto prezentas periodojn, kiam la efektivigo de grandaj kampanjoj alportis al ĝia nomo grandegan popularecon. Tio okazis ĉe la agado en la iama Ligo de Nacioj, kie la afero proponita — enkonduko de Esperanto en la lernejojn — kvazaŭ sukcesis, sed la interesoj de la franca registaro fine malvenkigis la iniciaton.

Alia favora periodo por la disvastigo de la Internacia Lingvo okazis en 1954, kiam, post peticio subskribita de milionoj da interesatoj en la mondo, UNESKO oficiale rekonis la rolon de Esperanto en la alproksimiĝo inter la popoloj.

Esperanto estas ideo pozitiva kaj, ĉar ĝi respondas al morala kaj praktika vero, ĝi povos morti neniam. Tion pruvas ĝia postvivado al du grandaj militoj kaj al perfortaj persekutoj, kiaj tiuj fare de naziismo en Germanujo kaj stalinismo en Sovetunio, kie la simpla esperantisteco estis "kulpo" sufiĉa por kondamni iun al morto...

La duon-ombro, kie vivas Esperanto, rezultas de la fakto, ke ĝi postulas sentemon, kiun la plimulto de la homaro ankoraŭ ne posedas. Laŭ tiu aspekto, Esperanto nuntempe memorigas la semon enfermitan tere, en la atendo de favoraj kondiĉoj por burĝoni en sia pleneco kaj prezenti al la mondo la grandan servon de la interkomunikado facila kaj neŭtrala. Tamen, kiuj jam posedas tiun sentemon kaj studas la Internacian Lingvon, tiuj ne misuzas sian tempon, ĉar, aliĝante al la esperantista mondo, ili tuj povas ricevi la avantaĝojn, kiuj estonte fariĝos kolektiva havaĵo de la homaro.

Oni konsideru ankaŭ, ke bonaj novaĵoj ne funde impresas, ne okazigas grandtipajn titolojn en la gazetoj, ĉar la homoj estas ĝenerale altirataj per negativaj informoj: perforto, misuzata sekso, skandaloj.

Tria Parto. Esperanto netrafita[redakti | redakti fonton]

3.1. Kritikoj kaj respondoj[redakti | redakti fonton]
3.2. Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj[redakti | redakti fonton]

3.2.1. La supersignitaj literoj kaj la presistoj

3.2.2. La supersignitaj literoj kaj la rekono de la internaciaj radikoj

3.2.3. La adopto de ŭ kaj j por indiki la duonvokalojn

3.2.4. La prononco de h, ĥ, sc kaj nkc

3.2.5. La finaĵoj -oj, -aj, -ojn, -ajn

3.3. Kritikoj pri aliaj gramatikaĵoj[redakti | redakti fonton]

3.3.1. La konservado de la akuzativo. La akordo de la adjektivo kun la substantivo

3.3.2. La ses participoj

3.3.3. La indiko de ĉiu vortspeco per ĝia aparta finaĵo

3.3.4. La tabelo de la korelativaj vortoj

3.3.5. La plursenco de la sufiksoj

3.3.6. La sufiksoj -ej kaj -uj-

3.3.7. La uzo de la finaĵo -o por la inaj estuloj

3.3.8. La deveno de kelkaj afiksoj

3.3.9. Broso, martelo ktp. unuflanke, kaj kombilo, tranĉilo ktp aliflanke

3.3.10. Ĉu -eco aŭ -o?

3.3.11. La sendependeblo de la afiksoj

3.3.12. La multsenceco de la prepozicio de

3.4. Kritikoj pri la vortaro[redakti | redakti fonton]

3.4.1. La elekto de la radikoj

3.4.2. Esperanto kaj la vortoj eksteraj al ĝia sistemo

3.4.3. La invado de la internaciaj vortoj

3.4.4. La rekono de la internaciaj vortoj en Esperanto

3.4.5. La "neracieco" de la vorta materialo

3.4.6. Vortoj deven-eblaj de la sama radiko

3.4.7. La "falsaj amikoj" de Esperanto

3.4.8. Homonimoj

3.5. Kritikoj pri esprimivo[redakti | redakti fonton]

3.5.1. Esperanto kaj la nuancoj esprimataj de la naciaj lingvoj

3.5.2. Tekstoj slangaj, popularaj aŭ familiaraj en Esperanto                                                        

3.5.3. Esperanto kaj la esprimo de la penso

3.6. Aliaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

3.6.1. Empirio

3.6.2. Zamenhof kaj la reformoj en Esperanto

3.6.3. Principoj de Esperanto

3.6.4. La Esperanta Akademio

Kvara parto: Por pli bona mondo[redakti | redakti fonton]

4.1. ...Penvaloras studi Esperanton

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Listo de mallongigoj[redakti | redakti fonton]