Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
D-ro Faust estas maljuna filozofo, kiu strebas ekkoni la esencon de la mondo.
Enamiĝinte en la junulinon (Grenjo/Gretchen) li cedas al la tento de la diablo, sed poste saviĝas pro sia "ĉiama strebado" al supera celo.
Lia savo tamen ne inkluzivas lian amatinon kaj ilian infaneton.
Faŭsto I. Unua parto. Tradukis: Norbert Barthelmess, eldonis SAT, 1923, 153 p., "...imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.)
Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial Verlag, Berlin, 1999. Traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 208 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze. Elĉerpita.
Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial, Novjorko, 2004. Traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 568 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker, eseo de Sabine Fiedler, kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze.