Saltu al enhavo

Faŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fausto)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Faust (bando).
Faust
literatura verko • serio de verkoj
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1808
Ĝenro tragedio
vdr

Faŭsto, germane Faust [faŭst], estas drama poemo kaj ĉefverko de la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas multebena kaj filozofia dramo pri la scivolema Johann Georg Faust kaj ties pakto kun la diablo. Ĝi estas konsiderata unu el la naciaj verkoj de la germana lingvo. Furoris en 1876 la surscenigo de ambaŭ faŭstaj partoj en Vajmaro fare de Otto Devrient. La originala manuskripto troviĝas ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo en Vajmaro.

Anton Kaulbach: "Faust & Mephisto"
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

D-ro Faust estas maljuna filozofo, kiu strebas ekkoni la esencon de la mondo. Enamiĝinte en la junulinon (Grenjo/Gretchen) li cedas al la tento de la diablo, sed poste saviĝas pro sia "ĉiama strebado" al supera celo. Lia savo tamen ne inkluzivas lian amatinon kaj ilian infaneton.

La temo de Faŭsto (kies nomo en la germana lingvo signifas "pugno") inspiris multajn aliajn artistojn, ekzemple Charles Gounod kaj Hector Berlioz, kiuj verkis pri ĝi operojn. El filmoj la plej fama estas La beleco de la diablo (La Beauté du diable) de René Clair kun Gérard Philipe kaj Michel Simon en la roloj de Faŭsto kaj Mefistofelo.

Kovrilo de eldono de 1999 jaro

Tradukoj en Esperanton

[redakti | redakti fonton]
  1. Faŭsto I. Unua parto. Tradukis: Norbert Barthelmess, eldonis SAT, 1923, 153 p.,
  2. Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial Verlag, Berlin, 1999. Traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 208 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze. Elĉerpita.
  3. Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial, Novjorko, 2004. Traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 568 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker, eseo de Sabine Fiedler, kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]