Flugiloj de Malfacila Vento
Flugiloj de malfacila vento estas gramatika kaj metodika seminario, lanĉita de ILEI en kunlaboro kun E@I, kies ĉefa celo estas prepari kompetentajn junajn instruistojn de Esperanto[1]. Kromaj celoj estas altigi la nivelon de junaj Esperanto-parolantoj kaj plibonigi la gvidadon kaj organizon de Esperanto-kursoj[2]. Ĝuste pro tiu celo la seminario okazas dum pluraj junularaj aranĝoj kaj konsistas el du partoj: gramatika, kies celo estas sistemigi kaj pliprofundigi gramatikajn sciojn de Esperanto, kaj metodika, kiu provizas lernantojn je la plej gravaj instru-metodoj de Esperanto.
Kvankam la seminario ĉefe celas estontajn instruistojn, tio ne estas deviga kondiĉo por partopreno, kaj ĉiu interesanto rajtas partopreni seminarion (kondiĉe ke restas lokoj). La seminario estas senpaga, tamen postulas nepran membrecon en ILEI: tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de ILEI kaj volas partopreni iun seminarion, povas tuj membriĝi.
Historio de la seminario
La nomo de la seminario estas aludo al la verso de Zamenhof "La Espero", kiu havas sekvan strofon:
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
La ŝanĝo de la vorto "facila" al "malfacila" implicas, ke Esperanto (kaj instruado de ĝi) ne ĉiam estas tiel facila, kiel oni imagas tion.
Jen kiel teamo de la projekto klarigis la elektitan nomon de la agado en la monpeto al Esperantic Studies Foundation (decembro 2003):
Hodiaŭ ekzistas pluraj aferoj kiuj malfaciligas instruadon de Esperanto, aparte al kaj fare de junuloj. Ekzemple:
- malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj,
- malmulte da junaj E-instruantoj ekzistas,
- malabundas materialo taŭga por junuloj,
- malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado kaj
- malfacilas trovi interesiĝantojn (almenaŭ en la okcidento) kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon.
Alievorte: ni laboras en MALfacila vento...
Dum la unua paŝo de la projekto la teamanoj estis:
- Atilio Orellana Rojas: trejnisto kaj manlibroverkanto,
- Birke Dockhorn: trejnisto kaj manlibroverkanto,
- Jevgenij (Ĵenja) Gaus: trejnisto kaj manlibroverkanto,
- Hokan Lundberg: kunordiganto kaj monpetverkanto,
- Katja Ignatieva: monpetverkanto kaj konsilanto,
- Radojica Petrović: trejnisto kaj manlibroverkanto,
- Sonja Petrović: monpetverkanto kaj konsilanto,
- Stefan MacGill: manlibroverkanto.
La seminario la unuan fojon okazis en Kovrov, Ruslando, enkadre de IJK_2004. Ekde tiam la seminario regule okazas ĉe diversaj grandaj Esperanto-aranĝoj kun junulara partopreno.
Gvidlibro
Inter la plej senteblaj rezultoj de la "Flugiloj de Malfacila Vento" estas la Manlibro pri Instruado de Esperanto, preparita elektronike jam por la unua seminario en Kovrov (2004) kaj poste eldonita kiel aparta libro (2005) sub redakto de Katalin Kováts.
La 150-paĝa gvidlibro iĝis tre populara kaj relative rapide vendata en la Esperanta libromerkato.
Okazintaj kaj aktualaj seminarioj
En la tabelo "m" signifas "metodiko", "g" — "gramatiko", "mov" - primovadaj demandoj
Nr | Loko | Ĉefa aranĝo | Dato | Tipo | Temoj | Gvidantoj | Paĝaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Kovrov, Rusio | IJK 2004 | 4-14 de julio 2004 | m+g | Akuzativo en Esperanto, Uzo de sin/si/sia, Popularaj mallongigoj ka. |
Paŭlo Moĵajevo (g) Slavik Ivanov (g) Irina Gonĉarova (m) Svetlana Smetanina (m) |
- |
2 | Zakopane, Pollando | IJK 2005 | julio 2005 | m+g | Akuzativo en Esperanto Uzo de la artikolo Tranzitiveco de verboj |
Paŭlo Moĵajevo (g+m) Aleksandro Galkin (g) Irina Gonĉarova (m) Onjo |
|
3 | Xanten, Germanio | 49-a IS | decembro 2005 | g | Esperanta vortfarado | Aleksandro Galkin (g) Peter Baláž |
|
4 | Wewelsburg, Germanio | 50-a IS | decembro 2006 | m | ??? | Zsofia Korody | Ligo |
5 | Maribor, Slovenio | EEUK | 27 julio - 3 aŭgusto 2007 | ??? | ??? | Irina Gonĉarova | |
6 | ĉe Azova maro, Rusio | RET-07 | 18-25 aŭgusto 2007 | g+m | ??? | Aleksander Osincev kaj aliaj (m), Paŭlo Moĵajevo (g) | Ligo |
7 | Matanso Matanzas (urbo), Kubo | ILEI-Konferenco 2010 | julio 2010 | g+m | Akuzativo, Transitiveco de verboj, Participoj, Refleksivo, Primovadaj demandoj | Radojica Petrović (m+g), Martin Schäffer (mov), Julián Hernández Angulo (m+g), Boris Legault (mov), Stefan MacGill (m+g), Łukasz Żebrowski (mov) |