Friedrich Nietzsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nietzsche, 1882

Friedrich Wilhelm NIETZSCHE ([ˈfʀiːdʀɪç ˈvɪlhɛlm ˈniːtʃə], esperantigite Fridriĥo Vilhelmo Niĉeo) (naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Vajmaro) estis germana filozofo. Li tamen ne prezentiĝis kiel germano kaŭze ia malameco kaj aversio de tiu nacio. Li mem skribis en epistoloj kaj en "Ecce homo" ke liaj patroj estis polaj nobeluloj. Władysław Tatarkiewicz mem skribas en dua volumo de "Historio de filozofio": Li estis germano sed pri pola deveneco de pola familio Nicki. Poste oni esploris ke lia familio de 19-a ĝis 16-a jarcento estis tute germana.

Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.

Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio liaj verkoj kondukas la legantojn ofte for de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamataj poemoj.

Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon danke al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo.

Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, inter alie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro siaj grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo, (La antikristo).

Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro liaj akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj detruo de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Preter bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).

Vivo

Junaĝo (1844–1869)

Nietzsche, 17-jaraĝa en 1861

Friedrich Nietzsche naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, vilaĝo ĉe Lützen en la prusa provinco Sachsen, la nuntempa Saksujo-Anhalto. Liaj gepatroj estis la luterana pastro Carl Ludwig Nietzsche kaj ties edzino Franziska, naskiĝinta Oehler (1826–1897). Ekde la reformacio en la 16-a jarcento la familio Nietzsche en Saksujo estas dokumentita evangelia. En la familio de la patro kaj de la patrino ekzistis multaj evangeliaj sacerdotoj. Lian personan nomon elektis lia patro honore al la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusujo, kies 49-an naskiĝdatrevenon oni festis en lia naskiĝtago.

En 1846 naskiĝis lia fratino Elisabeth. Post la morto de la patro en 1849 kaj de pli juna frato Ludwig Joseph (1848–1850) la familio translokiĝis al Naumburg. La posta justickonsilisto Bernhard Dächsel nomumiĝis oficiale kuratoro de la gefratoj Friedrich kaj Elisabeth.

Nietzsche, 18-jaraĝa en 1862

De 1850 ĝis 1856 Nietzsche vivis en la naumburga virina hejmo kune kun siaj patrino kaj fratino, avino kaj du needziniĝintaj onklinoj de la patra flanko, kaj servistino. Nur la heredaĵo de la avino mortinta en 1856 ebligis al la patrino lupreni apartamenton por si mem kaj siaj gefiloj. La juna Nietzsche vizitis komence ĝeneralan knabolernejon, kie li sentis sin izolita; sekve li estis sendita al privata lernejo, kie li amikiĝis al Gustav Krug kaj Wilhelm Pinder, ambaŭ el konataj familioj. Post la privata edukiĝo li vizitis ekde 1854 la katedralan gimnazion de Naumburg. Post kiam oni rimarkis lian talenton pri muza kaj lingva fakoj, li rajtis daŭrigi sian lernadon de 1858 ĝis 1864 en la fama regiona internulejo Pforta. Tie li amikiĝs al Paul Deussen kaj Carl von Gersdorff. Li tre diligente studis. Libertempe li verkis poemojn kaj muzikaĵojn. En tiu lernejo li vastigis siajn konojn kaj sciojn per edukiĝo kaj legado de literaturo. Tiam Nietzsche renkontis la pl aĝan, iam politike engaĝitan poeton Ernst Ortlepp, kies personeco impresis la senpatran knabon. Instruistoj, kiujn Nietzsche aparte ŝatis, kaj kun kiuj li restis en kontakto poste estis Wilhelm Corssen, la posta lernejestro Diederich Volkmann kaj Max Heinze, kiu iĝis en 1897, kiam Nietzsche estis deklarita nerespondebla, ties kuratoro.

Nietzsche kiel soldato en 1868

En la vintra semestro 1864/65 Nietzsche komencis studi klasikan filologion kaj evangelian teologion ĉe la universitato Bonn, interalie ĉe Wilhelm Ludwig Krafft.[1] Kune kun Deussen li aliĝis al la studantaro Bonner Burschenschaft Frankonia, kiun li forlasis unu jaron poste, ĉar la grupa vivo malplaĉis al li. Krom studado li legis verkojn de disĉiploj de Hegelo, kiel La vivo de Jesuo de David Friedrich Strauß, La eco de kristanismo de Ludwig Feuerbach aŭ kritikoj de la evangelioj de Bruno Bauer. Tio decidigis lin forlasi la teologian studon post unu semestro.

Nietzsche volis koncentriĝi tiam je la klasika filologio, sed ne kontentis pri sia situacio en Bonn. Li translokiĝis al Leipzig post kiam sia profesoro pri filologio Friedrich Ritschl translokiĝis tien sekve de la bonna disputo de filologoj. En la sekvaj jaroj Nietzsche iĝis la plej bona studanto de Ritschl, kvankam en Bonn li prefere sekvis lian konkuranton Otto Jahn. Ritschl estis verŝajne portempe ankaŭ patrofiguro por Nietzsche, antaŭ ol Richard Wagner transprenis tiun rolon.

Oktobre de la jaro 1865 iom antaŭ la komenco de la studado en Leipzig, Nietzsche pasigis du semajnojn en Berlino ĉe la familio de sia kunstudanto Hermann Mushacke. Ties patro, Eduard Mushacke, partoprenis en la 1840-aj jaroj diskutrondon de Bruno Bauer kaj Max Stirner. Estas probable, ke Nietzsche tiam sciis pri la konata libro de Stirner publigita en 1845, Der Einzige und sein Eigentum (La nura kaj sia posedaĵo, sed ne pruveblas.[2] Ĉiukaze tuj poste Nietzsche alproksimiĝis al filozofo, kiu estis tre fore de Stirner kaj junhegelismo: Arthur Schopenhauer. Alia filozofo, kiun li malkovris en sia Leipziga epoko estis Friedrich Albert Lange, kies Geschichte des Materialismus (Historio de materialismo) aperis en 1866. Unue tamen Nietzsche daŭrigis sian filologan studadon. En tiu epoko li amikiĝis al sia kunstudanto Erwin Rohde.

Nietzsche sukcesis eviti en la tiel nomata germana milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, en kiu Leipzig estis sub prusa okupado, soldatiĝi, sed en 1867 li devis militservi kiel unujara volontulo ĉe la prusa artilerio en Naumburg. Post grava rajdakcidento marte 1868 li ne plu kapablis militservi. Li uzis la periodon de kuracado kaj ripozado por pliaj filologiaj laboroj, kiujn li daŭrigis en sia lasta studjaro. Estis gravege lia unua renkontiĝo kun Richard Wagner en la jaro 1868.

Profesoro en Bazelo (1869–1879)

Erwin Rohde, Carl von Gersdorff kaj Nietzsche, oktobre 1871

Laŭ rekomendo de Friedrich Ritschl kaj helpe de Wilhelm Vischer-Bilfinger Nietzsche iĝis en 1869 eksterordinara profesoro pri klasika filologio ĉe la universitato de Bazelo eĉ antaŭ li ricevis honore sian promocion kaj habilitiĝon. Inter liaj taskoj estis ankaŭ la instruado ĉe la bazela gimnazio ĉe la Münsterplatz (Pädagogium).

Idearo

Verkoj

En Esperanto

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Nietzsche Briefwechsel, p. 15
  2. Vgl. Bernd A. Laska: Nietzsches initiale Krise. In: Germanic Notes and Reviews, vol. 33, n. 2, fall/Herbst 2002, pp. 109-133
    (deutsch); (english); (français); (italiano); (dansk); (nederlands)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara