Władysław Tatarkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Władysław Tatarkiewicz (naskiĝis la 3-an de aprilo 1886 en Varsovio, mortis la 4-an aprilo 1980 samloke) – filozofo kaj historiisto pri filozofio, estetikisto kaj etikisto, historiisto pri arto, membro de Pola Akademio de Scipovoj kaj Pola Akademio de Sciencoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Władysław Tatarkiewicz finis filologian gimnazion en Varsovio. Studis diversajn fakojn (jurscienco, psikologio, filozofio, antropologio, zoologio, arthistorio) ĉe kelkaj altlernejoj – Varsovia Politekniko, Universitato de Varsovio, sekreta instruado de t.n. Fluganta Universitato, en Berlino, Marburg (kie ekkonis neokantismon, kiun baldaŭ forĵetis), en Parizo kaj en Universitato de Lvovo, kie en 1919 habilitiĝis.

Lekciis pri historio de filozofio, etiko, estetiko ĉe Varsovia Universitato, en la jaroj 1919–1921 pri historio de filozofio ĉe Universitato de Stefan Batory en Vilno, poste gvidis lekciojn pri arthistorio kaj estetiko ĉe Universitato de Poznań.

De 1924 estis ĉefredaktoro de "Przegląd Filozoficzny" (Filozofia Revuo), en la jaroj 1960–1963 ĉefredaktoro de la revuo "Estetyka" (Estetiko). Ankoraŭ en la jaro 1974 lekciis estetikon en Laŭzano.

Władysław Tatarkiewicz prilaboris semantikan analizon de feliĉo. Okupiĝis pri psikologiaj konsideroj rilate al travivaĵoj de feliĉa kaj malfeliĉa homo. Li provis pruvi, ke ne ekzistas valoroj ekster konkretaj bonaĵoj, kvankam ili havas objektivan karakteron.

Li estis multfaceta sciencisto. En siaj laboraĵoj entreprenis problemojn pri teorio de muziko, poezio kaj plastiko. Ankaŭ okupiĝis pri estetiko kaj historio de arto. Li detale priskribis komencon, evoluon kaj signifon de bazaj nocioj de estetiko: arto, belo, formoj, kreemo, rekreemo kaj estetika travivaĵo.

En la historio de pola scienco ekrolis ĉefe kiel etikisto kaj aksiologo, aŭtoro de valoraj kaj tradukataj plurlingve verkojn, i.a. 3-voluma "Historio de filozofio", monumenta kaj pionira "Historio de estetiko" kaj alirebla filozofio pri moraleco.

Li estis membro de Lvova-Varsovia skolo, kreita de Kazimierz Twardowski, kiu alportis al renaskiĝinta post mallibereco Pollando multe da eminentaj sciencistoj: filozofoj, logikistoj, psikologoj, sociologoj, kaj ankaŭ organizantoj de universitata vivo.

En 1938 estis distingita per Komandora Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]