Giuseppe Piazzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Piazzi
Persona informo
NomoGiuseppe Piazzi
Dato de naskiĝo7-a de julio 1746
NaskiĝlokoPonte in Valtellina
Dato de morto22-a de julio 1826
MortolokoNapolo
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo, matematikisto kaj monaĥo
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoMembro de la Reĝa Societo de Londono, Premio Lalande, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Giuseppe Piazzi (naskiĝis la 7-an de julio 1746 en Ponte in Valtellina, mortis la 22-an de julio 1826 en Napolo) estis itala astronomo, matematikisto kaj monaĥo Li fondis observatorion en Palermo, nun konata kiel Osservatorio Astronomico di Palermo – Giuseppe S. Vaiana[1]

Vivo

En 1757, 11-jaraĝa, li komencis lernis en la seminario de Como kaj, en 1763, en la jezuita seminario de Brera en Milano. Li eniris en la ordenon de la Teatinoj je la aĝo de 18 aŭ 19 jaroj.

En julio 1770, li tenis katedron pri matematiko en la Universitato de Malto, en 1773 li instruis pri filozofio kaj matematiko en Raveno. Post mallonga restado en Kremono kaj Romo, li iris al Palermo kiel lektoro pri matematiko en la universitato de Palermo.

En 1787 li fariĝis profesoro pri astronomio, kar ricevis permeson iri al Parizo kaj Londono por plibonigi sian praktikon pri astronomio kaj akiri specialajn instrumentojn por observatorio, pri kiu li estis komisiata. Tiam li ekkonis iujn el plej famaj francaj kaj britaj astronomoj. Reveninte en Sicilion en 1789, li entreprenis la konstruon de la observatorio en 1790. La astronoma observatorio de Palermo estas finita en 1791 kaj li estis nomumita ties direktoro ĝis 1817.

En 1817, la reĝo Ferdinando la 1a de ambaŭ Sicilioj venigis lin en Napolon por estri la konstruon de la astronoma observatorio de Capodimonte, kaj li fariĝis generala direktoro de ambaŭ observatorioj de Palermo kaj Napolo.

Libro de Piazzi « Della scoperta del nuovo pianeta Cerere Ferdinandea, ottavo tra i primarj del nostro sistema solare » Pri la malkovro de la nova planedo Cerere Ferdinandea, la oka konata en nia sunsistemo

Astronomio

Malkovro de Cereso

La 1-an de januaro 1801, Giuseppe Piazzi, (intence precizi la pozicion de unu stelo de la katalogo de Tobias Mayer) ekvidis objekton, kiu ŝajnis al li kiel stelo. Ĉar ĝia pozicio ŝanĝiĝis, nokto post nokto, li opiniis, ke ĝi estas kometo. Kiam la matematikisto Carl Friedrich Gauss estis kalkulinta ĝian orbiton, evidentiĝis ke temas pri planedo; cetere ĝi situis tie, kie la Regulo de Titius-Bode postulis ke planedo ekzistu.

Piazzi nomiĝis ĝin "Cerere Ferdinandea" honore al la romia diino Cereso kaj al la reĝo Ferdinando la 1-a. Pro politika kialo, la omaĝon al Ferdinando la 1-a oni forgesis, kaj la planedo (pli malfrue klasifikata kiel nanoplanedo) gardis la nomon Cereso.

Piazzi komencis en 1789 establi katalogon de 7646 steloj[2] kun tiam ankoraŭ neatingita precizio. Li studis la propran movon de la steloj rilate al Suno por precizigi la mezurojn per paralakso.

Honoroj

Li ricevis en 1803 la premion Lalande de la Franca Akademio de Sciencoj, li fariĝis ano de la Reĝa Societo de Londono la 12-an de aprilo 1804.

Post lia morto, ricevis lian nomon:

Noto kaj referencoj

  1. Osservatorio Astronomico di Palermo – Giuseppe S. Vaiana (itale)
  2. el "Historio de la astronomio" (france)

Eksteraj ligiloj

grekeitale Giuseppe Piazzi, far de Guido Masotto sur "Portal del Sud" grekeangle La historio de la observatorio de Palermo grekeangle Pri Giuseppe Piazzi el Catholic Encycopedia