Grácia Kerényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grácia Kerényi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1925 (1925-04-09)
en Budapeŝto
Morto 7-an de aprilo 1985 (1985-04-07) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungarapolalatina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo Grácia Kerényi
Familio
Patro Károly Kerényi vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • polisto vd
Laborkampo poezio • polologio • translations from Polish • Pola literaturo • translation from Polish vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grácia Kerényi [kerEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerényi Grácia estis hungara-pola poeto, tradukisto. Ŝia patro estis Károly Kerényi.

Grácia Kerényi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1925 (laŭ alia informo la 9-an de septembro 1925 [2] Arkivigite je 2016-08-29 per la retarkivo Wayback Machine) en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grácia Kerényi helpis al la polaj rifuĝintoj en 1939. Ŝi komencis lerni en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943, sed en la sekva jaro Gestapo arestis, poste deportis ŝin al Aŭŝvico. Nur en 1948 ŝi akiris diplomon, sed tiam ŝi jam parolis ankaŭ pole. Post la unua diplomo ŝi laboris en diversaj laborlokoj, krome ŝi tradukadis. Ankaŭ tiutempe ŝi estis suspektinda por la polico, ŝi ne ricevis pasporton al Pollando. En la 1960-aj jaroj ŝi alterne vivis en Budapeŝto kaj Varsovio. Ŝi akiris diplomon ankaŭ en Universitato de Varsovio, kie ŝi eĉ doktoriĝis en 1970. Ŝi renkontiĝis ekzemple kun Stefan Wyszyński. Hejmenveninta ŝi spertis, ke la polico kontrolas ŝin, tial ŝi aliĝis al la subtera rezista movado, ankaŭ al Solidarność. Tiutempe ŝi ricevis premiojn nur en Pollando. Ŝi mortis tiam, kiam ŝi jam estis suspektinda al la pola kaj sovetunia policoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Recepcja twórczości Marii Konopnickiej na Węgrzech (1960)
  • Azonosulások (1968) - kolektitaj poemoj
  • Antologia Poezji Węgierskiej (1975)
  • Csupa boldogság (1977) ISBN 9631508129 - romaneto
  • Nálunk a málnabokrok (1985)

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]