Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo
projekto
Retejo Oficiala retejo
vdr

Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo (france: Grande Muraille Verte pour le Sahara et le Sahel, angle: The Great Green Wall of the Sahara and the Sahel Initiative, GGWSSI en akronimo) estas pionira afrika iniciato por kontraŭbatali la efikojn de tutmonda klimata ŝanĝo kaj dezertiĝo. La iniciaton gvidas la Afrika Unio.

Celo[redakti | redakti fonton]

Ĝi celas plibonigi la vivokvaliton de milionoj da homoj per la kreado de vasta sistemo (aŭ mozaiko) de verdaj produktivaj pejzaĝoj inter Nord-Afriko, Sahelo kaj Korno de Afriko por preventi pluan dezertiĝon[1].

Ĝi ankaŭ celas kontribui al la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo, kaj plibonigi la nutraĵan sekurecon en Sahelo kaj Saharo[1].

Komence partoprenis 11 landoj en la programo de la iniciativo Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo[2] partoprenas pli ol 20 landoj[3] el la sahela-sahara regiono, inkluzive de Alĝerio, Burkino, Benino, Ĉado, Kaboverdo, Ganao, Ĝibutio, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Kameruno, Libio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Somalio, Sudano, Gambio, Tunizio[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉina Verda Muro aŭ la projektoj iniciatitaj de Thomas Sankara en Burkino inter 1983 kaj 1987 funkciis kiel modeloj, kiuj tamen estis detruitaj de la postaj registaroj post lia murdo. Sub la prezidanteco de Olusegun Obasanjo, la Afrika Unio adoptis la projekton.

Ekzistas ankaŭ similecoj kun "Barrage vert" (ar: السّد الأخضر, As-Sadd al-Akhdhar) en Alĝerio kaj la pli malcentra Verdzona Movado (en: Green Belt Movement), kies ĉefa iniciatinto estas nobelpremiito Wangari Maathai.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BBC News – Push for 'Great Green Wall of Africa' to halt Sahara, 17 June 2010
  2. (de) Katherine Curtiss, Afriko plantas novan "Verdan Muron" 7.000 km longan por la klimato de Katherine Curtiss, globalcitizen.org, la 9-an de majo 2016
  3. (de) Grüne Mauer: Was aus Afrikas 8.000 Kilometer langem Grünstreifen wurde, Trendsderzukunft, la 6-an de oktobro 2017
  4. Great Green Wall for the Sahara and the Sahel initiative: The African Wall, AU-FAO-GM UNCCD-EU 2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]