Griza bradipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza bradipo [1]
Bradypus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mamuloj (Mammalia)
Superordo: Ksenartroj (Xenarthra)
Ordo: Pilosa
Subordo: Folivora
Familio: Bradipedoj (Bradypodidae)
Genro: Bradipo (Bradypus)
Linnaeus, 1758
Bradypus variegatus
Schinz, 1825
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[2]
Arealo de griza bradipo (verde).
Arealo de griza bradipo (verde).
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Griza bradipo (Bradypus variegatus) estas specio de mamulo el la familio de la bradipedoj (Bradypodidae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La griza bradipo estas inter 47 kaj 75 centimetrojn granda kaj 2,5 ĝis 5,0 kilogramojn peza. La malgranda rondeta kapo ne havas ekstere videblajn orelojn, ĉar tiuj kaŝiĝas sub la felo. Ĉe la okuloj estas nigrecaj makuloj kaj super ili kaj la muzelo estas hela frunto. Vosto estas nur rudimenta. La felo havas densan sublanon. Super tio estas pli longaj kaj klare pli malfajnaj, helbrunaj ĝis brunaj haroj. La kapo estas pli malhela ol la resta korpo. Depende de la lumenfalo la felo briletas verdete, kio estas kaŭzata de simbiozo kun alga specio, kiu vivas en la felo. Ĉi tiu simbiozo servas ŝajne al la kamuflado je manĝo-malamikoj. La verto de la felo kuŝas, kiel ĉe ĉiuj bradipoj, sur la ventro. Tiel pluva akvo pli bone povas deflui. La brakoj estas klare pli longaj ol la gamboj. Male al la unaŭoj la brakoj de la griza bradipo finas en tri piedfingroj. La piedfingroj finas en hokoformaj ungegoj, ĉe kio la meza estas iom pli granda. La dentaro enhavas 18 mueldentojn. Kojnodentojn kaj tranĉdentojn (incizivojn) la griza bradipo ne havas. La flarsento estas tre alte evoluinta.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

La griza bradipo estas adaptata al tre malsekaj biotopoj. La felo estas akvodensa kaj servas al la protekto kontraŭ malsekeco kaj malvarmo. La korpa temperaturo estas kun 34 gradoj tre malalta. La kialo por tio estas parto de nur ĉirkaŭ 30 procentoj da muskola maso je la korpa pezo kaj malalta metabolo. Grizaj bradipoj estas soluloj. Ili estas aktivaj dum krepusko kaj nokto. La plej multan tempon de la tago, čirkaŭ 20 horojn, la bradipo dormas kaj pro tio ili estas foje konsiderataj kiel simbolo de pigro. La arbaran grundon ĝi vizitas nur, por atingi alian arbon. Ĝi estas lertega naĝanto. Griza bradipo loĝas en 1 ĝis 2 hektarojn granda tereno.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio estas disvastiĝinta en grandaj partoj de la subtropikaj kaj tropikaj meza kaj centra Sudamerikoj. Ĝia ĉefa regiono de disvastiĝo ampleksas la nordan Argentinion, Bolivion, Brazilon, Kolombion, Kostarikon, Ekvadoron, Honduron, Nikaragvon, Panamon, Paragvajon, Peruon kaj Venezuelon. Tie ĝi loĝas en humidaj kaj varmaj pluvarbaroj, ĉefe en la proksimo al akvejo.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La griza bradipo estas pura herbovorulo. Krom folioj kaj junaj ĝermoj ĝi ankaŭ manĝas fruktojn kaj radikojn. La korpo adaptiĝis al la malalta enhavo de nutraj substancoj en la nutraĵo, per tio ke ĝi plialtigis la metabolon sur minimumon. Ĝi havas plurventriklan stomakon, en kiu helpas bakterioj, digesti la nutraĵon preskaŭ komplete.

Reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

La inoj sekse maturiĝas en aĝo de tri ĝis kvin jaroj, la viroj pli ofte bezonas unu ĝis du jarojn pli longe. La pariĝsezono estas tutjara, tamen falas plejparto de la naskiĝoj en la sekan sezonon. La ino provas allogi la viron per tre laŭtaj kaj akresonaj vokoj. Post la pariĝo denove disiĝas la seksaj partneroj. Post graveda daŭro de ĉirkaŭ ses monatoj la ino naskas unu idon. La naskiĝa pezo estas ĉirkaŭ 300 ĝis 350 gramoj. La unuajn ses ĝis sep vivmonatojn la ido trapasas sur la ventro aŭ la dorso de la patrino. Post du ĝis tri monatoj jam komenciĝas la demamigo. Komence la ido ankoraŭ ricevas antaŭmaĉitan nutraĵon, antaŭ ol ĝi komenciĝas, memstare manĝi foliojn. En aĝo de du ĝis tri jaroj la idoj estas elkreskintaj. Grizaj bradipoj povas atingi aĝon de pli ol 30 jaroj.

Endanĝerigo[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĝi tre adaptiĝas al sia biotopo, ĝi reagas tre sentema je ĝenoj. La detruo de la tropikaj pluvarbaroj estas ĉe tio la plej grava problemo. La specio estas enlistigita en la Ruĝan liston de IUCN kiel "malmulte endanĝerigita".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David Macdonald: Die große Enzyklopädie der Säugetiere, Ullmann/Tandem germane
  • Hans Petzsch: Urania Tierreich, 7 Bde., Säugetiere, Urania, Stuttgart 1992 germane

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilson, D. E., and Reeder, D. M.: (2005-11-16) Wilson, D. E., and Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3rd, Johns Hopkins University Press, 100-101. ISBN 0-801-88221-4. 
  2. Chiarello, A. & Members of the IUCN SSC Edentate Specialist Group (2008). Bradypus variegatus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 28-a de novembro 2008. Datumbazo enhavas klarigon, kial la specio estas malplej zorgiga

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]