Harald Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harald Roth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Sighișoara
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Harald ROTH (naskĝinta la 24-an de junio 1965 en Sighișoara) estas rumanuja kaj germana fakhistoriisto pri Orienta Eŭropo. Li apartenas al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Roth pasigis la junulajn jarojn en Brașov ĝis la elmigro en Germanujon en la 1976-a jaro. Li studis inter 1985 kaj 1991 (kun interrompo per civila servo) teologion kaj historion en Munkeno, Freiburg, Hejdelbergo kaj Seatlo. En 1994 li doktoriĝis ĉe Horst Glassl ĉe la Universitato de Munkeno.[1] Ankoraŭ dumstudentece li ĉefredaktis por elmigrintaj saksoj la kvar fojojn por jaro aperinta gazeto "Neue Kronstädter Zeitung".[2]

Inter 1993 kaj 2007 li estis afergvidanto de la Transilvanio-instituto sur Kastelo Horneck en Gundelsheim (Virtembergo) kaj post ties alproksimiĝo al la universitato hejdelberga la surloka scienca estro. En 2007/08 li ekdeĵoris en Regensburg ĉe la Sudeosta instituto (Leibniz-Institut für Ost- und Südosteuropaforschung). En 2008 li iĝis speciala komisiito pri Sudorienta Eŭropo kaj historio ĉe Germana kulturforumo de Orienta Eŭropo en Potsdam. Ekde 2013 li tie direktoras.[3]

Liaj sciencaj fokusoj estas pri la frumodernepoka kaj pli nova historioj de la areo inter Danubo kaj la Karpatoj, i.a. koncerne urban historion kun regiona specialiĝo je Hungario kaj Transilvanio. Li estas prezidanto de la Kulturkonsilio transilvani-saksa kiel ankaŭ de la Laborrondo pri transilvania regionhistorio. Krome li membras en la scienca fakularo de Muzeo Brukenthal de Sibiu kaj en la redaktistaj kunlaborantaroj de Historia urbana (urbohistoriokomisiono de la Rumania Akademio, Sibiu), de Ungarn-Jahrbuch (Hungara instituto, Regensburg) kaj de Habsburg (H-Net).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Ernst-Habermann-Preis[4]
  • 1995: Georg Dehio-Förderungspreis de la Porartista gildo de Esslingen
  • 2011: honora civitaneco de Brașov[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Deutsch-Sächsische Nationalrat für Siebenbürgen 1918, 1919 (= Veröffentlichungen des Südostdeutschen Kulturwerks. Reihe B, Wissenschaftliche Arbeiten. Band 63). Südostdeutsches Kulturwerk. München 1993, ISBN 3-88356-068-5.
  • Politische Strukturen und Strömungen bei den Siebenbürger Sachsen 1919–1933 (= Studia Transylvanica. Band 22). Böhlau, Köln u. a. 1994, ISBN 3-412-09294-0.
  • eldonante: Kronstadt. Eine siebenbürgische Stadtgeschichte. München 1999.
  • eldonante: Geschichte Ostmittel- und Südosteuropas (=Studienhandbuch Östliches Europa. Band 1). Böhlau, Köln 2009, ISBN 978-3-8252-3167-5.
  • Kleine Geschichte Siebenbürgens. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 1996, ISBN 3-412-16295-7 (multaj eldonoj kaj tradukoj)
  • Hermannstadt. Kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen. Böhlau, Köln 1997, ISBN 978-3-412-05106-8.
  • Kronstadt in Siebenbürgen. Eine kleine Stadtgeschichte. Böhlau, Köln 2010, ISBN 978-3-412-20602-4.
  • mit Konrad Gündisch: Fünfkirchen, Pécs. Geschichte einer europäischen Kulturhauptstadt. Böhlau, Wien 2010, ISBN 978-3-205-78438-8.
  • als Hrsg.: Schriftsteller-Lexikon der Siebenbürger Deutschen. Bio-bibliographisches Handbuch für Wissenschaft, Dichtung und Publizistik. Band X. Böhlau, Köln 2012, ISBN 978-3-412-20758-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harald Roth: Politische Strukturen und Strömungen bei den Siebenbürger Sachsen 1919–1933. Köln 1994, p. 10.
  2. "Trei noi cetăţeni de onoare ai Braşovului", monitorulexpres, 31.8.2011
  3. Dr. Harald Roth über die Arbeit des Deutschen Kulturforums östliches Europa in Potsdam, Siebenbürgische Zeitung, 17.2.2013.
  4. Listo kun ĉiuj premiitoj ekde 1989. Arkivita el la originalo je 2020-08-05. Alirita 2020-07-17.
  5. Dieter Drotleff: Leitende Funktion für Dr. Harald Roth. Der namhafte siebenbürgische Historiker wurde Direktor des Kulturforums in Potsdam, Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien, 21.7.2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]