Heinrich Himmler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Luitpold Himmler
Persona informo
Heinrich Luitpold Himmler
Naskonomo Heinrich Luitpold Himmler
Naskiĝo 7-an de oktobro 1900
en Munkeno, Reĝlando de Bavario, Germana imperio
Morto 23-an de majo 1945 (44 jaroj)
en Lüneburg, Malsupra Saksio, Germanio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per venenado per cianido vd
Tombo Lüneburger Heide vd
Religio Romkatolika
Lingvoj germana vd
Loĝloko Maxvorstadt • Amalienstraße • Landshut vd
Ŝtataneco Nazia GermanioVajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno • Wilhelmsgymnasium • Hans-Carossa-Gymnasium vd
Partio NSDAP
Subskribo Heinrich Himmler
Familio
Patro Joseph Gebhard Himmler vd
Patrino Anna Heyder vd
Gefratoj Gebhard Ludwig Himmler • Ernst Hermann Himmler vd
Edz(in)o Margarete Bode
Amkunulo Margarete Himmler • Hedwig Potthast vd
Infanoj Gudrun Burwitz vd
Parencoj Katrin Himmler • Johann Himmler • Agathe Rosina Himmler vd
Profesio
Alia nomo Heinrich Hitzinger • Genrich Gimmler vd
Okupo politikistoterkultivisto • okultisto • laboratorioteknikisto • Gestapo employee vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1925–1945 vd
Reichsführer-SS
Dum 1929 – 1945
Antaŭulo Erhard Heiden
Sekvanto Karl Hanke
Federacia ministro de enlando de Germanio
Dum 1943 – 1945
Antaŭulo Wilhelm Frick
Sekvanto Wilhelm Stuckart
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich HIMMLER, en esperanto Henriko Himlero[1], (naskiĝis la 7-an de oktobro 1900 en München, memmortigis sin la 23-an de majo 1945 en Lüneburg) estis germana NS-Politikisto kaj imperia estro de SS.

Li naskiĝis kiel filo de Gebhard Himmler, instruista direktoro, kaj plenkreskiĝis inter burĝaj cirkonstancoj. Li partoprenis dum la 1-a mondmilito en rapida oficira instruado, sed ne finis tiun; li devis forlasi la armeon fine de la milito. Post la venko super Sovetunio en München, en kies disbatado li partoprenis kiel ano de libertrupo Lauterbach, studis agrikulturon en Teknika Universitato de München (1918-1922). En tiu tempo li estis ano de la studenta asocio Apollo. Li kontaktiĝis tra la asocio Artamanen kun NSDAP, en kiu li aniĝis en 1923. La 9-an de novembro 1923 li partoprenis en la Hitler-puĉo. Himmler iĝis en 1929 imperia estro de SS kaj evoluigis tiun al la plej forta duonmilitara organizaĵo de la Nazia Germanio. Li volis fine de la 2-a mondmilito (en marto 1945) krompakti kun la okcidentaj aliancanoj. Kiam Hitler eksciis pri liaj manovroj (28-an de aprilo 1945), li demisiigis lin pri liaj postenoj kaj ordonis lian areston. Li surpenis kaŝnomon kaj vivis postmilite en la militkaptejo de Lüneberg. Senvualiĝinte, li enprenis venenkapsulon la 23-an de majo 1945. Sekco de lia korpo estis sekretigita por 100 jaroj, t.e. ĝis 2014.

Li estis unu el plej fanatikaj germanaj nazioj. La 9-an de oktobro 1942 laŭ lia ordono germana militkaptitejo en Varsovio iĝis koncentrejo KL Warschau, en kiu oni murdis 200 mil loĝantojn de la urbo. La 9-an de oktobro 1944 post falo de la Ribelo de Varsovio ordonis tute detrui Varsovio kune kun centoj da protektitaj monumentoj, kio estis plenumata de oktobro 1944 ĝis januaro 1945.

Bibliografio

  • Roger Manvell, Heinrich Fraenkel, Heinrich Himmler: The Sinister Life of the Head of the SS and Gestapo. London; New York: Greenhill; Skyhorse, 1965, 2007, ISBN 978-1-60239-178-9
  • Hugh Thomas, SS 1. The Unlikely Death of Heinrich Himmler, 2002, ISBN 1-84115-307-9
  • Richard Worth, Heinrich Himmler. Murderous Architect of the Holocaust, 2005, ISBN 0-7660-2532-2
  • Katrin Himmler: Himmler i jego bracia. Historia niemieckiej rodziny (Himmler kaj liaj fratoj. Historio de la germana familio), Wydawnictwo Wołoszański, Warszawa 2006, p. 290, ISBN 83-913460-7-2
  • Peter Longerich, Heinrich Himmler: A Life. Oxford; New York: Oxford University Press, 2012), ISBN 978-0-19-959232-6

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Laŭ 2a kaj 15a reguloj de Fundamento kaj konforme al Akademia rekomendo:
    http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html