Helventra kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helventra kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: Helventra kolombo P. cayennensis
Patagioenas cayennensis
(Bonnaterre, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Taksata vivloko de Patagioenas cayennensis en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas cayennensis en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas cayennensis en verda koloro.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Helventra kolomboKajena kolombo (Patogienas cayennensis) antaŭe (Columba cayennensis) estas centr- kaj sud-amerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en tropikaj areoj de Ameriko. Iam ofte metita en la genro Columba, ĝi aktuale apartenas al klado de malnova novmonda genro Patagioenas. Kun siaj parencoj ĝi reprezentas okazon de evolucia radiado etende tra plej el la varm-moderaj ĝis tropikaj areoj de Ameriko. Grizkoloraj birdoj, eĉ maskloj ĝenerale ne havas irizecon en plumaro, dum tiu ĉi specio havas iome da kuprokoloran brilon en la nuko.[1]

Ĝi estas loĝanta reproduktanto el suda Meksiko suden ĝis Bolivio kaj norda Argentino kaj en Tobago kaj Trinidado, kvankam ĝi estas nur tre surloke en tiu lasta insulo. Vagantoj estas foje vidataj en apudaj regionoj; por ekzemplo, oni registris la specion kiel vaganta en Urugvajon el Argentino kaj okaze ankaŭ el Brazilo, but neniam oni registris, ke la specio reproduktiĝis aŭ eĉ havis permanentan restadon en Urugvajo.[2][3][4][5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Panamurbo.

La Helventra kolombo estas 30–32 cm longa kaj pezas normale 230–250 g. Masklaj plenkreskuloj havas ĉefe nebrilajn purpurajn kapon, bruston kaj suprajn partojn, kun kupreckoloraj briloj sur nuko kaj blankeca helgriza gorĝo. La malsupra dorso kaj vosto estas malhelgrizaj kaj la malsupraj partoj estas helgrizaj ĝis blankecaj en la krurplumoj, kio nomigas la specion. La beko estas nigra kaj la gamboj, irisoj kaj okulringoj estas ruĝaj. La ino estas simila, sed pli senkolora ol la masklo, kaj nematuruloj estas grizec-brunaj, tre senbrilaj.

La suda subspecio P. c. andersoni havas blankajn subajn partojn, pli ol la palgriza de la nomiga subspecio P. c. cayennensis.

La alvoko estas serio de mildaj kuk kuk kru-u; la komenca mallonga kuk estas karaktera de la grupo cayennensis de Patagioenas. Kune, la kanto de tiu specio estas intermeza inter tiuj de sia plej proksima parenco nome la Senmarka (P. inornata) kaj la Flavbeka kolombo (P. flavirostris).[1][6]

En naturo ĝi povas simili al Skvama kolombo (P. speciosa), kiu havas similan memmontreman flugmanieron. Tiuj du grandaj specioj estas ankaŭ la nuraj kolomboj en siaj teritorioj kiuj estas ofte vidataj flugante el arbaroj. Sed certe P. cayennensis ne havas la skvamecan aspekton, kaj la alvokoj[6] kaj aspekto el proksime indikas, ke ambaŭ specioj ne estas partikulare proksimaj parencoj inter samgenranoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Helventra kolombo estas ofta en arbarbordoj, riverbordoj kaj aliaj parte malfermaj areoj kun kelkaj arboj. Ĝi manĝas malgrandajn fruktojn, berojn kaj semojn. Tiu estas solema birdo, sed povas formi malgrandajn arojn ĉe drinkareoj. Ties flugmaniero estas alta, rapida kaj rekta, kun regulaj flugilfrapoj kaj porokaza subita flugilfrapo kiu estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

Ĝi havas ankaŭ reproduktan memmontradon kun duon-cirkla glitado suben al sia origina ripozejo. ĜIt bi konstruas malgrandan neston el bastonetoj en malgranda arbo, kaj normale demetas unu blankan ovon.

Disvastigita kaj komuna, ĝi estis klasita kiel specio Malplej Zorgiga fare de la IUKN.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. DOI:10.1642/0004-8038(2001)118[0874:AMPOTD]2.0.CO;2 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  2. ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. (ISBN 0-8014-9792-2)
  3. Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-6418-5)
  4. Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. (ISBN 0-8014-9600-4)
  5. Azpiroz, Adrián B. & Menéndez, José L. (2008): Three new species and novel distributional data for birds in Uruguay. Bull. B.O.C. 128(1): 38-56.
  6. 6,0 6,1 Mahler, Bettina & Tubaro, Pablo L. (2001): Relationship between song characters and morphology in New World pigeons. Biological Journal of the Linnean Society 74(4): 533–539. COI:10.1006/bijl.2001.0596 (HTML resumo)
  7. BirdLife International (2012). "Patagioenas cayennensis". IUCN Red List of Threatened Species. 2012. Alirita la 26an de Novembro 2013.