Himalajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himalajo
nepale: हिमालय, urdue: سلسلہ کوہ ہمالیہ, panĝabe: ھمالیہ, ĉine: 喜马拉雅山脉
montaro
Monto Everesto
Landoj
Parto de Azio
Montoj
Najbaras kun
Parto(j) Sivaliko, Malgranda Himalajo, Granda Himalajo
Riveroj Induso, Gango, Bramaputro
Plej alta punkto Monto Everesto
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O / 27.98806 °N, 86.92528 °O / 27.98806; 86.92528 (mapo)
Longo 2 500 km (1 553 mi), Or - Ok
Larĝo 350 km (217 mi), N - S
Orogenenezo
montariĝo
Alpa-himalaja sistemo
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vikimedia Komunejo: Himalaya

Himalajo (el la sanskritaj vortoj hima = neĝo kaj ālaja = domo, do "domo de neĝo"[1]) estas montaro en Azio. Kune kun la pli nordaj regionoj Tibeta Altebenaĵo kaj Pamiro ĝi estas nomata la "Monda Tegmento". 10 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Himalajo.

Geografio

Himalajo formas la limon inter Ĉinio (Tibeto) unuflanke kaj Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano aliflanke.

Ĝi estas longa ĉirkaŭ 2500 km kaj plejparte enhavas tri paralelajn ĉenojn; la plej norda estas ankaŭ la plej alta kaj la plej maljuna.

Estiĝo

La himalaja kaj karakoruma montaroj estiĝis ĉar la kontinenta plato de Oceanio kaj Hindio koliziis kun relative granda rapideco kaj forto kun la kontinenta plato de Azio. Geologie Himalajo estas relative juna montaro kaj la proceso ankoraŭ ne finiĝis. La montoj en Himalajo ĉiu-jare kreskas kelkajn centimetrojn kaj la tuta regiono regule skuiĝas per fortaj tertremoj.

Notindaj unuopaj montoj


La montoj K2 (Ĉogorio) (8611 m), Gaŝerbrum 1 (8068 m), Falĉan Kangri (aŭ Broad PeakK3) (8047 m), Gaŝerbrum 2 (8035 m) estas proksimaj al Himalajo sed pli precize apartenas al Karakorumo.

Montaroj kaj areoj

Notoj

  1. Oxford Dictionaries - Himalayas angle

Eksteraj ligiloj

greke http://jan.ucc.nau.edu/~wittke/Tibet/Himalaya.html greke http://www.pbs.org/wgbh/nova/everest/earth/birth.html greke http://snobear.colorado.edu/Markw/Mountains/03/week11.html greke http://www.dawn.com/events/lifestyle2002/ls16.htm