Historio de Maroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saadia Imperio (1554 - 1659).

La Historio de Maroko frontas la problemon precizigi de kiam oni povas paroli pri Maroko kiel vera ŝtato. Ĉiukaze eblas paroli de la historio (respektive prahistorio) de la teritorioj kie nuntempe estas Maroko.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La aktuala tereno de Maroko estis loĝata almenaŭ de la Neolitiko, kun restaĵoj de la jaro 8000 antaŭ la komuna erao, de la kapsiana kulturo, kiam la tereno estis malpli dezerta.

En tiu tempo aŭ malpli poste venis la loĝantoj kiuj povas esti konsiderataj antaŭuloj de la nunaj berberoj. En la 11-a jarcento antaŭ Kristo fenecioj iris al la regiono por vendi salon kaj ercon. Ili okupis diversajn koloniojn en la marbordo. Tiu nordokcidenta parto de Afriko, en nuna Maroko kaj ĉirkaŭaĵoj, estis en la antikveco nomata Maŭritanio, ne konfuzinda kun la nuna samnoma lando.

Tiun areon okupis la romianoj, kiu kreis la provincon Mauritania Tingitana.

En la 5-a jarcento invadis tiun regionon la vandaloj kaj aliaj gotaj popoloj. Parton rekonkeris la Bizanca Imperio, sed la montarojn plu dominis la berberaj triboj, praktike sendependaj.

Araba dominado[redakti | redakti fonton]

Rabat
Marakeŝo

Fine de la 7-a jarcento alvenis al la regiono la araboj, kiuj konkeris, regis kaj islamigis la loĝantojn.

La plej alta povo de la regiono pli simila al la nuna Maroko estis atingita per la regado de du dinastioj devenantaj el la suda dezerta parto, kaj de berbera origino, la almoravidoj unue, kaj la almohadoj poste, kiuj regis eĉ en parto de la nuna Hispanio (Al-Andalus). La saadioj, helpitaj de Hispanio, luktis kontraŭ la Otomana Imperio.

17-a ĝis 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento, la aliidoj (idoj de Mulay Ali Sharif) akiris la kontrolon de la lando kaj formis dinastion, kiu regas ĝis nun, dekomence kun la titoloj de sultanoj.

Parton de la marbordo okupis Portugalio kaj Hispanio. Ankaŭ la ceteraj landoj de Eŭropo ekinteresiĝis pri la regiono, sekve al la impulso de la koloniismo en Afriko.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la lasta parto de la 19-a jarcento la lando estis okupita de Francio kaj Hispanio, kiuj kreis Protektoratojn, sub la laŭnoma regado de la sultano, sed baze dominis la landon. Hubert Lyautey en francia zono modernigis la landon. En ambaŭ zonoj okazis insurekcioj kaj militoj kontraŭ la eŭropa hegemonio, ĉefe en 1912 kaj 1919 en la zono de Marakeŝo. La berberoj de Rif ribeliĝis kontraŭ la hispanoj inter la jaroj 1909 kaj 1926. En 1931 okazis nova ribelado berbera en la Meza Atlaso kaj en la Antaŭatlaso.

Post la Dua Mondmilito la sento por sendependeco pliampleksiĝis kaj la tiam nomata sultano Mohamedo la 5-a petis la sendependecon; la francoj ekziligis lin al Madagaskaro, sed la protestado pliiĝis kaj UN traktis la aferon.

Maroko akiris oficialan sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn havenurbojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rezignis pri siaj pretendoj kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupas Maroko, kiu konstruis en la dezerto 2.720 kilometrojn longan Marokan muron por protekti sin kontraŭ atakoj de la gerilo de Fronto Polisario, kiu celas proklami en Okcidenta Saharo sendependan ŝtaton, dum ĝi organizas liberan kolektivan survivadon en rifuĝejojn de okcidenta Alĝerio.

La unua reĝo estis Mohamedo la 5-a kiu ege luktis kontraŭ la franca hegemonio kaj sekvis lia filo Hasano la 2-a post ties morto; tiu starigis la parlamentan sistemon en Marokon sed kun privilegioj por la figuro de la reĝo kaj ties familio, krom la konservatisma sinteno kaj la politika subpremado. Siavice altroniĝis la filo de tiu lasta Mohamedo la 6-a.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abou-Obeïd-el-Bekri (tr. Mac Guckin de Slane) 1965 : Description de l'Afrique Septentrionale. Librairie d'Amérique et d'Orient Adrien-Maisonneuve, Paris, 405 p. france, arabe
  • Ayache, Germain 1981 : Les origines de la guerre du Rif. Publications de la Sorbonne, Paris, S.M.E.R., Rabat, 374 p. france
  • Ayache, Germain 1983 : Etudes d'histoire marocaine. S.M.E.R., Rabat, 432 p. france
  • Bazin, René 1937 : Charles de Foucauld. Explorateur du Maroc. Ermite au Sahara. Librairie Plon, 490 p. france
  • Benoist-Méchin 1972 : Deux étés africains. Editions Albin Michel, Paris, 390 p. france
  • Chatelain, Louis 1968 : Le Maroc des romains. Etude sur les centres antiques de la Maurétanie Occidentale. Editions E. De Boccard, Paris, 318 p. france
  • Jean-Léon L'Africain ( tr. Epaulard, A.) 1956 : Description de l'Afrique. Adrien-Maisonneuve, Paris, 630 p. (2 tomes). france
  • Julien, Ch.-André 1972 : Histoire de l'Afrique du Nord. Tunisie, Algérie, Maroc. Des origines à la conquête arabe (647 ap. J.-C.). Payot, Paris, 334 p. france
  • Miège, Jean-Louis 1971 : Le Maroc. Presses Universitaires de France, Que sais-je? nr 439, 126 p. france
  • Pinon, René 1912 : L'empire de la Méditerranée. Librairie Académique Perrin et C°, Libraires Editeurs, Paris, 478 p. france
  • Ricard, Robert 1932 : Un document portugais sur La Place de Mazagan au début du XVIIe siècle. Paul Geuthner, Paris, 83 p. france
  • Roget, Raymond 1924 : Le Maroc chez les auteurs anciens. Société d'Edition "Les Belles Lettres", Paris, 53 p. france latine
  • Rézette, Robert 1975 : Le Sahara Occidental et les frontières marocaines. Nouvelles Editions Latines, Paris, 188 p. france
  • Thouvenot, Raymond 1949 : Volubilis. Société d'Edition "Les Belles Lettres", Rabat, 84 p. france
  • Weisgerber, F. 1947 : Au seuil du Maroc moderne. Les éditions la porte, Rabat, 372 p. france