Hofstetten-Flüh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hofstetten-Flüh
Blazono de Hofstetten-Flüh
Blazono de Hofstetten-Flüh
Blazono de Hofstetten-Flüh
Vilaĝo centro de Flüh (maldekstre) kaj preĝejo de Hofstetten (dekstre)
Vilaĝo centro de Flüh (maldekstre) kaj preĝejo de Hofstetten (dekstre)
Vilaĝa centro de Flüh (maldekstre)
kaj preĝejo de Hofstetten (dekstre)
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 605778 / 258559 (mapo)47.4777777777787.5152777777778Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605778 / 258559 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3035
Areo 7,50 km²
Alteco 462 m super marnivelo
Poŝtkodo 4112 Flüh
4114 Hofstetten
Komunumkodo 2476
Mapo de Hofstetten-Flüh
Mapo de Hofstetten-Flüh
Mapo de Hofstetten-Flüh
vdr

Hofstetten-Flüh estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 035 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hofstetten-Flüh situas en eksklavo de Kantono Soloturno apud la landlimo al Francio, kiu per la bazel-kampara Laufenvalo estas disigita de la cetere kantona teritorio. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Flüh sur alteco de 379 m s.m. en nordokcidento de la komunumo kaj Hofstetten sur alteco de 462 m s.m. en sudoriento de la komunumo. En la komunumo fontas la rojo Binnbach, alfluanto de Birsig. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,5 km², de kiuj 44% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 14% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hofstetten-Flüh limas en nordo al Bättwil, en nordoriento al Witterswil, en oriento al Ettingen (BL), en sudo al Blauen BL (BL), en okcidento al Metzerlen-Mariastein, kaj en nordokcidento al Leymen (Alzaco, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Flüh pasas la kantona vojo 274 de Oberwil BL al Röschenz, dum tra Hofstetten pasas nur flanka vojo de Flüh al Ettingen. Flüh disponas sur la teritorio de la najbara komunumo Bättwil pri haltejo ĉe la tramlinio n-ro 10 de Bazelo al Rodersdorf. De la tramhaltejo de Flüh buso pasas tra Hofstetten al Ettingen. Krome pasas tra la komunumo ankaŭ la nokta buso nr-o N26 de Bazelo al Rodersdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hofstetten datiĝas el la jaro 1194 kiel Huhostetten.[2] Flüh la unua fojon estis menciita en la jaro 1451 kiel Jn flühen.[3] Sur la monteto Hofstetter Chöpfli estis malkovritaj setlejoj el la neolitiko kaj la bronzepoko kun defendoinstalaĵo, kiu ne estis datigebla. Okcidente de Hofstetten oni malkovris restaĵon de romia setlejo. Dum mezepoko Hofstetten-Flüh apartenis al la sep liberaj vilaĝoj ĉe la monto Blauen. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis parto de la senjorujo Rotberg. En la jaro 1515 ĝi fariĝis havaĵo de Soloturno kaj estis integrita al la tribunalo Leimental de la voktejo Dorneck.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]