Holivudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fama surmonteta Holivud-signo.

Holivudo (angle Hollywood) estas nordokcidenta kvartalo de la usona urbo Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio. Pro ĝia fameco kiel la historia centro de kinaj farejoj kaj steluloj, oni ofte uzas tiun nomon ankaŭ kiam oni celas ĝenerale la usonan kino-industrion. Hodiaŭ plejparto da la kina industrio estas elsituita en ĉirkaŭaj areoj, tamen multaj flankaj industrioj (kiel redaktado, specialaj efektoj, post-produktado kaj lumado) restas en Holivudo.

Pluraj antikvaj teatroj en Holivudo estas uzataj kiel okazejoj de grandaj filmaj premieroj, kaj ili gastigas ankaŭ la ceremoniojn Academy Awards. Holivudo estas populara turisma vidindaĵo de Usono.

Nuntempe ne ekzistas ajna oficiala limo de Holivudo, ĉar Los-Anĝeleso ne havas oficiale difinitajn kvartalojn.

Holivudo-bulvardo

Bulvardo

La plej fama stratego de Holivudo estas la Holivudo-bulvardo. Ĝi etendiĝas de oriento al okcidento ekde Vermont-avenuo ĝis Sunset-bulvardo (sunsubiro-bulvardo).

Tie troviĝas ne nur la Marŝo de famo (promenejo de fameco), la famaj steloj kun nomoj de eminentuloj, sed ankaŭ la Chinese Theater (ĉina teatro), kie ĉiujare la Oskar-premioj estas disdonataj.

Historio

En 1886, Harvey Henderson Wilcox, origine de Kansaso, aĉetis 0,6 km2 da tero de la kamparo okcidente de la urbo Los-Anĝeleso, kaj tie konstruis ranĉon. En 1887, Wilcox desegnis planon por urbo, kiun li deponis ĉe la kontea terenregistrejo. Tiu estis la unua oficiala ekapero de la nomo "Hollywood".

Oni malĝuste pensas, ke la nomo "Hollywood" devenas el la importita angla ilekso kiu supozeble kreskis tie - "Hollywood" angle tradukas al "ileksa arbaro". Fakte, la nomon elektis Daeida, la edzino de Wilcox. Vojaĝante orienten trajne, Daeida renkontis virinon kiu parolis pri sia hejmo en Ohio nomita Hollywood. Daeida ŝatis la nomon, kaj donis ĝin al la familia ranĉo.

En 1900, Hollywood havis poŝtejon, ĵurnalon, hotelon, du vendoplacojn kaj loĝantaron de 500 homoj.

La unuan parton de la fama Hollywood Hotel (hotelo Holivudo) malfermis en 1902 bienvendisto, kiu volis vendi loĝajn parcelojn inter la citronarbejoj flanke de la montetopiedoj.

Hollywood fariĝis urbo en 1903. En 1904 oni malfermis novan tramvojon inter Los-Anĝeleso kaj Hollywood laŭ la strato Prospect Avenue. La nova linio nomiĝis the Hollywood boulevard (la Holivuda bulvardo).

En 1910 la urbanoj de Hollywood voĉdonis favore al la anekso de la urbo al Los-Anĝeleso, por ebligi atingon de la akvosistemoj de la pli granda urbo (nome, la Los-Anĝelesa Akvedukto, kaj la Los-Anĝelesa sistemo de kloakoj). Kun la anekso de la komunumo al Los-Anĝeleso, la nomo de Prospect Avenue ŝanĝiĝis al Hollywood Boulevard (Holivudo-bulvardo).

En 1923, Harry Chandler, posedanto de la gazeto Los Angeles Times, pagis al reklamagento John ROCHE 21.000 usonajn dolarojn por konstrui grandan signon ĉe la monteto Mount Lee, kiu reklamas pri la loko — ĝi konsistas el literoj formantaj la vorton HOLLYWOODLAND (Holivudlando). La literoj estis 50 futojn (15,24 metrojn) altaj kaj prilumitaj per 4.000 ampoloj. En 1939 oni renovigis la surskribon kaj en 1947 la ero "LAND" estis forigita. La signo estas hodiaŭ protektita monumento.

Holivudo kaj kino

En fruaj 1900-aj jaroj kinproduktantaj kompanioj de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo komencis translokiĝadon al Kalifornio pro ĝia pli fidinda vetero kaj pli longaj tagodaŭroj, ĉar malgraŭ la ekzisto de elektra lumo, la plej bona lumfonto tiam estis la natura sunbrilo.

Alia faktoro kiu helpis al Holivuda evoluado estis la granda distanco ĝis Nov-Ĵerzejo, utila por malfaciligi al Edisono kontroli kaj regi la uzon de filmaj patentoj. Edison posedis preskaŭ ĉiujn patentojn rilate la filmoproduktadon kaj oriente, ĉi tiuj produktistoj povis agi sendepende de la kompanio de Edison.

Frue en 1910 la reĝisoro D. W. Griffith estis sendita de la Biograph Kompanio al la okcidenta marbordo de Usono por filmi en la urbocentro de Los-Anĝeleso, sed li decidis serĉi alian lokon - tiu trovita loko estis Holivudo, kie sekve estis filmita la unua holivuda filmo In Old California (En malnova Kalifornio).

La unua filmejo en la regiono estis konstruita ĉe Edendale (proksima al Holivudo) de Selig Polyscope Company, rapide sekvata de Nestor Studios. En la sekvantaj jaroj aliaj dek kvin sendependaj filmejoj okupis Holivudon, farante tiun nomon sinonimo de kino.

Geidoj de la urbo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.