Holzdorf (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
senjorejo de Holzdorf
La banantinoj de Cézanne; iam parto de la Krebs-kolekto, de la rusoj neredonita ŝtelitaĵo troviĝante en Leningrado

Landbieno de Holzdorf (germane: Landgut Holzdorf) kun parko kuŝas en Germanujo, en la vajmara kvartalo Legefeld. La komplekso estas monumentprotektotaĵo. Posedanto nuna estas la diakoneca branĉo de la evangelia Eklezio.

Intertempe fariĝis bredado de ŝafoj. La oficiala agrikulturuza nomo estas Landgut Weimar disponante pri pli ol 1700 hektaroj da agroj. Dum GDR-tempo partoj estis klerigada, infanhejma kaj instruada (POS/Politeknika supera lernejo kun klasoŝtupoj 5 ĝis 10).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La tuto ĝuis pri unua mencio Halsdorf en 1271; en la 14-a jarcento posedantis la grafoj de Orlamünde.[2] En 1333 la tuto respondeco pri la kirko venis en la manojn de Oberweimar; post parta dezertiĝo registroj de 1500 ne plu menciis la lokon.

Artaĵkolektado[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis apud bieno kiel farmejo kun kvar flankoj ankaŭ senjorejo; ĉi-lastan alikonstruigis en la 1917-a jaro Otto Krebs, industriulo el Mannheim, por siaj artaĵoj. Ĝi datumas de inter 1690 kaj 1750. Ĝis 1874 posedantoj de la bieno estis estintaj la Weitzenberg-oj, rektaj praidoj de Lucas Cranach la Maljuna. [3] Meze de la teritorio staras tri grandaj gisferaj sonoriloj kiuj nomiĝas "Herder", Bach kaj "Luther".

Post la iama kavalirbieno aranĝis en la 1920-aj jaroj la frankfurta pejzaĝarĥitekto Franz Wirtz parkon kun pavilonoj kaj naĝlageto - ĝi taksendas altranga ĝardena monumento. Okulfrapaj estas multaj senfiguraj sokletoj sur kiuj iam kuŝis figuroj i.a. de Edgar Degas, Lehmbruck kaj Constantin Meunier.[4] Ili estis aŭ demolitaj aŭ ŝtelitaj aŭ envicigitaj en aliajn (berlinajn) kolektojn aŭ venditaj aŭkcie.

Fokusometo de Krebs estis pri verkoj de impresionismo, novimpresionismo (Cézanne, van Gogh, Gauguin), plastikoj (ekz. de Degas, Maillol). La valoro de la kolektoj estas giganta kaj Krebs instalis specialajn trezorejojn dome.[5] En 1935 la nazioj ŝanĝis ordonis pendigi belgajn gobelinojn anstataŭ la impresionismaj verkoj. En aprilo 1945 liberigis la vilaĝon la Usona Armeo. Muzea direktoro Scheidig sukcese disde Holzdorf retransportis la arkivon de Max Reger. Liaj tentoj savi la artokoleton (98 bildoj, 18 plastikoj lau listo) fiaskis, ĉefe pro la veto de marŝalo Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov. La artkolektojn de Krebs en la senjorejo ŝtelis la sovetiaj okupantoj en la 1949-a jaro [6] kaj estas nun en la Muzeo Ermitejo. En la 1980-aj jaroj sukcesis rekonstrui almenaŭ kelkajn erojn de la parko. Por la mecenato Krebs oni nomis tie straton Otto-Krebs-Weg; proksimas la strato Landgutallee kio ankaŭ referencas la bienon.

Muzikofaro[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ muziko estis flegata je Holzdorf. En al 1920-a jaroj vizitis plurfoje Adolf Busch tiun ĉi lokon kun sia arĉa kvarteto. En 1930 la partnerino de Krebs kaj pianistino Frieda Hodapp retiriĝis al Holzdorf. Ŝi instruadis surloke post la morto de la edzo (1941).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝis 2013 staris en la parko lerneja domo (slabokonstruaĵo).
  2. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 127.
  3. eta sinprezento
  4. pri vizitindaj parkoj en Vajmaro
  5. Günter Wermusch, Nick Reimer: "Nach 50 Jahren sind in Petersburg wieder Gemälde aus einer der bedeutendsten deutschen Privatsammlungen aufgetaucht: „Wir bitten ergebenst um Erlaubnis zur Bergung“."[rompita ligilo] - Ĉe: Berliner Zeitung, 29.5.1995
  6. Broŝuro: Landgut Holzdorf - Bildung, Erholung, Betreuung. Förderverein Landgut Holzdorf e.V., sen jarindiko.
50.94186611.276766