Islama Universitato en Gazao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Universitato en Gazao
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1978
Situo
Geografia situo 31° 30′ 47″ N, 34° 26′ 26″ O (mapo)31.51311944444434.440461111111Koordinatoj: 31° 30′ 47″ N, 34° 26′ 26″ O (mapo)
lando Palestino
urbo Gaza-urbo
Nombroj
nombro de studentoj 20 021 vd (stato: 2007)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Community of Mediterranean Universities
• Asocio de Arabaj Universitatoj
Internacia Asocio de Universitatoj vd
Islama Universitato en Gazao (Palestina aŭtonomio)
Islama Universitato en Gazao (Palestina aŭtonomio)
DEC
Islama Universitato en Gazao
Islama Universitato en Gazao
Map
Islama Universitato en Gazao
vdr
konstruaĵo Al-Kuds (Ĉefkonstruaĵo de la Lernejo de Inĝenieristiko)

La Islama Universitato en Gazao (arabe الجامعة الإسلامية بغزة) estas sendependa palestina akademia institucio funkcianta en Gaza-urbo, formale kontrolita de la Edukministerio de la Palestina Aŭtoritato sed praktike de la Hamas movado.

Ĝi estis establita en 1978 fare de ŝejĥo Aĥmed Jasin kaj poste servis kiel la fokuso de politika, socia, kultura kaj armea potenco de Hamas. De kiam Hamas ekregis en 2006, ĝi fariĝis grava akademia institucio en la Gaza Sektoro.

Pri la universitato[redakti | redakti fonton]

La Islama Universitato en Gazao disponigas bakalaŭron kaj kromajn atestojn, kiuj donas al diplomiĝintoj la ŝancon trakti pli altajn gradojn en eksterlandaj universitatoj. Ĝi estas membro de kvar internaciaj organizaĵoj: la Internacia Asocio de Universitatoj de Unesko, la Komunumo de Mediteraneaj Universitatoj [1], la Asocio de Arabaj Universitatoj kaj la Asocio de Islamaj Universitatoj. La universitato estas financita, interalie, de la Monda Banko kaj de islamaj bonfaradaj oraganizaĵoj.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La Islama Universitato konservas kunlaborajn rilatojn kun universitatoj en Usono kaj Eŭropo kaj kun akademiaj institucioj, organizoj kaj fondaĵoj en la islama mondo, en okcidentaj landoj kaj en la Palestina Aŭtoritato. Ekstere ĝi malgravigas sian radikalan islaman karakteron kaj prezentas sin kiel civitan akademian institucion. En ĉi tiu kunteksto, ĝi konservas kontaktojn kun universitatoj kaj studentaj asocioj en landoj kiel Britio, Svedio kaj Finnlando, kaj precipe kun la studentaj asocioj de la London School of Economics kaj Queen Mary's College en Londono. Krome, ĝi estas helpita fare de fondaĵoj kaj organizoj funkciigantaj en Usono, Germanio, Turkio kaj Saud-Arabio, kaj de la Karitata Koalicio de Hamas.

Studaj temoj[redakti | redakti fonton]

Studentaj temoj estas: Kontado, Komerca Administrado, Ekonomiko, Scienca Instruado, Psikologio, Ĝenerala Instruado, Psikologia Konsilado, Islamaj Studoj, Araba, Angla, Geografio, Sociaj Sciencoj, Historio, Komputado, Kemio, Matematiko, Fiziko, Biologio, Komunikado, Ĵurnalismo, Merkatiko, Sociala Laboro, Historio kaj Arkeologio, Medicino, Juro kaj Ŝario.

Subjektoj studataj en la Majstra nivelo: Konstruinĝenieriko (civila), Konstrua Inĝenierado, Elektrotekniko, Akva Inĝenierado, Matematiko, Fiziko, Akvo-Rimedo-Administrado, Mikrobiologio, Zoologio, Medicina Teknologio, Botaniko, Kontado, Komerca Administrado, Edukado, Literaturo, Retoriko, Moderna Historio kaj Islama Historio, Juro, Ŝario kaj Korano.

Agadoj de Hamas[redakti | redakti fonton]

Ekde sia komenco, la universitato estas politika fortikejo de Hamas kaj inkubatoro por la kresko kaj evoluo de la gvidantoj de la movado. Multaj altrangaj figuroj de Hamas, kaj en la politikaj kaj armeaj branĉoj, komencis siajn karierojn en la universitato kiel studentoj, prelegantoj aŭ administra kunlaborantaro. Hamas-ĉefministro Ismail Hanija estas diplomiĝinto de la Sekcio de Araba Literaturo, kaj antaŭe funkciis kiel sekretario de la estraro de kuratoraro de la universitato kaj prezidanto de la studenta konsilio. Altranga Hamas-figuro Mahmoud a-Zahar funkciis kiel universitata lektoro en medicino. Altrangaj membroj de la armea filio de Hamas mortigita en la konflikto kun Israelo ankaŭ tenis postenojn en la universitato. Abd al-Aziz Rantisi estis preleganto en la Fakultato de Medicino kaj Scienco, Ismail Abu Ŝenab estis membro de la Estraro de Direktoroj kaj dekano de la Fakultato de Natursciencoj, kaj Salah Ŝehadeh estis la dekano de studentoj kaj instruisto ĉe la Universitato.

Hamaso efektivigas intensan endoktrinigon en la universitato por asimili ekstremisman islaman ideologion, kun emfazo pri malamikeco al Israelo kaj al Okcidento laŭ Ĝihado. La universitato okazigas konferencojn traktantajn la kontrolon de la Ŝario super la ĉiutagaj vivoj de la loĝantoj de la Gaza Sektoro, la instruo de la Korano en la eduka sistemo kaj la uzado de la amaskomunikilaro por alproksimigi la loĝantojn al religio. Esplorlaboro aranĝita en la universitato traktas temojn kiel ekzemple ĝihada edukado kaj ĝia efektivigo en palestinaj lernejoj, kaj manierojn profundigi ĝihadan edukadon per la islama virino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]