Jérôme Boateng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la futbalisto en 2009

Jérôme BOATENG (naskiĝis la  3-an de septembro 1988(nun 1988-09-03) en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.



Ŝablono:Ĝermo germana futbalisto