Jadwiga Szubartowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jadwiga Szubartowicz
Persona informo
Naskonomo Jadwiga Skawińska
Naskiĝo 16-an de oktobro 1905 (1905-10-16)
en Lublino, Kongresa Pollando,  Rusia Imperio
Morto 20-an de julio 2017 (2017-07-20) (111-jaraĝa)
en Lublino
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Jadwiga Szubartowicz el domo Skawińska (naskiĝis la 16-an de oktobro 1905 en Lublin, mortis la 20-an de julio 2017 samloke) – pola centjarulino kaj pola plejaĝulino ekde la 1-a de aŭgusto 2015.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jadwiga Szubartowicz infanaĝe dum kelkaj jaroj loĝis kun la familio en Rusio, kie en la aĝo de 12 jaroj estis atestantino de bolŝevika puĉo, kiun travivis en Petrogrado. Diplomitino de la Gimnazio de Ursulaninoj kaj de pedagogiaj studoj, kiujn finis kun sia fratino. Ŝi laboris kiel librotenistino, kaj la fratino dum 40 jaroj kiel pedagogo en Lubartów.

Dum la germana okupado oni arestis ŝian fraton, kiu post semajna mallibero en koncentrejo Majdanek estis liberigita, sed poste denove arestita de germanoj en Krakovo, de kie trafis al koncentrejo en Buchenwald, kie mortis. Ŝi estis atestantino de transporto de la pentraĵo Batalo de Grunwald, kun celo de ĝia kaŝo antaŭ germanoj. En 1952 nuptis Antoni Szubartowicz, ekssoldaton de la batalo de Monte Cassino.

La 1-an de aŭgusto 2015 post morto de Jadwiga Młynek (1905–2015) el Kalisz - kiu sian vivlongecon dankis al la kaprina lakto - iĝis la plej aĝa polino. Ŝia aĝo estis kontrolita de esploristoj de Gerontologia Esplor-Grupo el Kalifornio, kiu sendis al ŝi bondezirojn okaze de la 110-a naskiĝdatreveno, kiun celebris la 16-an de oktobro 2015. La 7-an de marto 2017, okaze de Internacia tago de virinoj, prezidanto de Lublin, Krzysztof Żuk, enmanigis al ŝi medalon de la 700-jariĝo de la urbo.

Mortis en unu el lublinaj domoj de socia helpo.

Moto de la vivo[redakti | redakti fonton]

Vivo de la homo sur tiu ĉi Tero estas nek simpla, nek facila. Oni ĉiam devas edukiĝi kaj perfektiĝi. Kun helpo de la Dio, serĉi belon, bonon kaj veron, kaj la malbonon detrui kaj rompi. Tia ĉiam estis mia devizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]