Jan Pietrzak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Pietrzak
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1937 (1937-04-26) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Q11796587 • Wyższa Szkoła Nauk Społecznych vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo aktorokantoverkistokantisto • kabaredisto • ĵurnalistokantaŭtoro vd
Laborkampo aktorado • ĵurnalismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Stefan Pietrzak (naskiĝis la 26-an de aprilo 1937 en Varsovio) – pola kantisto-kantoverkisto, satiristo, aktoro, monologisto, aŭtoro kaj plenumanto de pluraj kantoj. Aŭtoro de neoficiala himno de "Solidareco". Kreinto de kabaredoj. Felietonisto de "Tygodnik Solidarność" (Semajnrevuo Solidareco) kaj "Gazeta Polska".

Agado post 1989[redakti | redakti fonton]

Post 1989 en Pollando ĝuas popularecon organizataj de li Kabaredaj Kursoj de Rido-terapio.

Engaĝiĝas en la socia kaj politika vivo, partoprenante i.a. en diversaj iniciatoj, verkante por gazetoj. Kandidato en prezidenta baloto en 1995, proklamante la postulon de mortpuno. Same sensukcese startis en parlamenta balotado en 1997, apogante lustracion. Februare 2005 apogas Bronisław Wildstein kaj iĝas membro de Honora Apog-Komitato de Lech Kaczyński en la prezidenta baloto, kaj en 2007 oficiale apogis Juron kaj Justecon en parlamenta balotado, membrinte ankaŭ en la honora komitato. En 2010 estis membro de Varsovia Socia Apog-Komitato de Jarosław Kaczyński en prezdenta baloto. En 2015 aliĝis al Tutpollanda Apog-Komitato de Andrzej Duda en la prezidenta baloto.

Gvidanto en la jaroj 2007-2009 por TVP Historia de la programo Po co nam to było...? (Por kio estis tio...?), kaj ankaŭ kreanto de la amuza programo Kabareda alternativo disaŭdigata de januaro ĝis majo 2010 de Telewizja Polska, unua programo. Ĝi estis kreata kune kun personoj, kiuj akompanis lin dum lia 50-jara sursceneja laboro.

Kunsidas en Konsilio de la Fondaĵo Defendejo de Bona Nomo – Pola Ligo kontraŭ Misfamigo.

En 2015 aperis lia libro sub la titolo Śmiech i złość (Rido kaj kolero).

Junie 2017 okazis en TVP1 jubilea koncerto Nomtago de Sinjoro Janek, aranĝita okaze de la 50-jara agado de la Kabaredo sub Egido. Inter pluraj artistoj partoprenis Marcin Wolski kaj Ryszard Makowski.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]