Jane Mary Guest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Mary Guest
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1762 (1762-01-01)
en Bath
Morto 20-an de marto 1846 (1846-03-20) (84-jaraĝa)
en Blackheath
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Jane Mary GUEST, ankaŭ konata kiel Jenny Guest kaj poste kiel Jane Mary Miles1762 - la 20-an de marto 1846) estis angla komponistino kaj pianisto, vaste konata pro sia esprimplena stilo de ludado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 105 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]

Ŝi estis filino de la tajloro Thomas Guest de la urbo Bath ĉe la sudokcidento de Anglio, kie verŝajne ŝi naskiĝis. En sia naskiĝurbo ŝi ricevis lecionojn de la instruistoj Thomas Orpin kaj Thomas Linley kaj jam en la aĝo de 6 jaroj ŝi bone ludis pianon kaj prezentiĝis antaŭ publiko. Ĉirkaŭ siaj 14 jaraĝo ŝi vojaĝis al Londono por ricevi lecionojn de Johann Christian Bach; ŝi estis unu el liaj lastaj famaj lernantoj; ankaŭ ŝi estis lernantino de Antonio Sacchini. Je siaj 17 jaraĝo ŝi komencis publike koncerti en Londono, eĉ ŝi prezentiĝis en serio da abonkoncertoj en la salonoj de Tottenham Court Road, kaj ankaŭ ludis koncertojn en la Hanover Square kaj en la Willis's Rooms.

Laŭlonge de sia vivo ŝi verkis konĉertojn por piano, sonatojn, kaj voĉan muzikon. Ŝia unua publikigita verko estis en la tempo de ŝia restado en Londono kiam ŝi verkis kaj publikigis “Ses Sonatojn” (1783). Tiuj estas sonatoj por klavaro kun flutoviolono kiuj enhavas plurajn elementojn de la galanta stilo, populara dum la 80-aj jaroj; la verkoj estis de malpeza teksturo, por du voĉoj kie la pianparto dominas la dueton.

“Ses Sonatoj” rikoltis multajn abonantojn de gravaj nomoj en la Londona socio, inkluzive de la Reĝino Charlotte de Meklenburgo-Strelitz kaj de elstaraj eksterlandaj muzikistoj. Ĝi estis ankaŭ publikigita en Parizo (1784) kaj poste en Berlino (1785). Tio indikas ke Jean Mary Guest estis tre respektata en la muzika medio. Tiel ŝi altiris la subtenon de la Reĝo George la 3-a, kiu iĝis ŝia protektanto kaj nomis ŝin instruistinon de la princinoj Amelia kaj Charlotte.

Jean Mary Guest geedziĝis (1789) kun Abram Allen Miles, librotenisto en Londono. Jaron post la geedziĝo, jam en sia naskiĝurbo, ŝi instruis kaj prezentiĝis en koncertoj, kiuj estis inkluzive direktitaj de Venanzio Rauzzini, alia el ŝiaj instruistoj. Samtempe, laŭ Sainsbury, ŝi komponis plurajn piankonĉertojn kiujn ŝi ludis en Bath dum la 90aj jaroj; ili ne estis publikigitaj kaj verŝajne perdiĝis. Alia instrumenta publikaĵo de Jean Mary Guest estis “Sonato por Pianoforte kun Akompano por Violono” (1807). Oni konsideras ĉi tiun pli longan verkon, pli plena laŭ teksturo kaj pli idiomeca rilate al piana lingvaĵo.

Rigardante la konservitajn verkojn, la plej produktiva periodo de Jean Mary Guest ŝajnas esti inter la jaroj 1820 kaj 1830, kiam ŝi verkis almenaŭ 15 komponaĵojn, 10 el ili voĉajn kaj 5 por piano. Ili estas bonegaj ekzemploj de la tiama ĉambra muziko. Tiuj pianverkoj estas pli ellaboritaj, la harmonia lingvo estas pli aŭdaca kaj montriĝas pli da teknika virtuozeco, kio pruvas la grandan talenton de Guest kiel komponistino.

En proksimume 30 verkoj de Jean Mary Guest estas reflektitaj la ŝanĝoj en la muzikaj gustoj, kiujn ŝi havis dum 60 jaroj da kreiva vivo. Ŝi estis memorita kaj admirita ekde sia mirinda infanaĝo ĝis sia plenaĝeco. La populareco de kelkaj el ŝiaj verkoj daŭris, kun la reeldono de "The Fairies' Dance" en 1863 kaj "The Bonnie Wee Wife" en 1874.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Klavaraj sonatoj[redakti | redakti fonton]

  • Six Sonatas, Op. 1 (?1783), kun violona/fluta akompano
  • Sonata (1807), kun violona akompano

Aliaj klavaraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Enkonduko kaj marŝo de Rossini Ricciardo e Zoraide (?1820)
  • La Georgiana: Enkonduko and Valso (1826)
  • La jolie Julienne: Polacca (1826)
  • La Jeanette: Enkonduko kaj originala Air (1828)
  • Divertimento (1829)

Voĉa kun klavara akompano[redakti | redakti fonton]

  • "Marion, or Will Ye Gang to the Burn Side" (?1820), balado
  • "The Bonnie Wee Wife" (1823), balado, teksto fare de Robert Burns
  • "Brignal Banks" (1825), glee, teksto fare de Walter Scott
  • "Jessica" (?1825), balado
  • "Come Buy My Garlands Gay" (1826), balado
  • "Di te non mi fido" (1827), dueto
  • "The Fairies' Dance" (1829), dueto
  • "Dalton Hall" (?1830), balado
  • "Fair One, Take This Rose" (?1830)
  • "The Bonnie Lassie" (?1830), teksto fare de Robert Burns
  • "Yes! I'll Gang to the Eure Bughts" (c. 1830)
  • "The Field Daisy" (1842)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanta Retradio "Virinoj en Muziko #105"