Janusz Kurtyka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Kurtyka
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1960 (1960-08-13)
en Krakovo
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (49-jaraĝa)
en Pechersk, Smolensky District, Smolensk Oblast
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Edz(in)o Zuzanna Kurtyka
Okupo
Okupo mezepokisto • historiisto
vdr

Janusz KURTYKA (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1960 en Krakovo — mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola historiisto, doktoro habilita de historiaj sciencoj, de 2005 ĝis 2010 prezidanto de IPN (Instituto pri Nacia Memoro).

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Diplomito de la 3-a Ĝeneralkleriga Liceo nome de Jan Kochanowski en Krakovo. En la Histori-Filozofia Fakultato de Jagelona Universitato finis studojn pri historio. En 1995 doktoriĝis kaj en 2000 ricevis gradon de doktoro habilita pri historiaj sciencoj. Specialiĝis pri genealogio, moderna historio, historio de Mezepoko kaj helpsciencoj de historio. Profesie ligita al Historia Instituto de Pola Scienca Akademio (de 1985) kaj Ŝtata Supera Lernejo Orienteŭropa en Przemyśl, kie ekprofesoris. De 2008 lekciis pri reĝim-historio de Pollando en krakova Supera Lernejo Filozofi-Pedagogia „Ignatianum”.

Ankaŭ laboris en historia redaktejo de Granda Enciklopedio de PWN (Ŝtata Nacia Eldonejo) kaj pri Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro). Estis aŭtoro de pli ol 140 sciencaj publikaĵoj.

En la periodo de la Pola Popola Respubliko partoprenis en fondado de Sendependa Asocio de Studentoj en Jagelona Universitato. Lekciis en Kristana Universitato Laborista. En la jaroj 1989-2000 estis prezidanto de la rondo de NSZZ „Solidarność” (Sendependa Aŭtonomia Sindikato „Solidareco”) de la krakovaj filioj de Historia Instituto de PAN (Pola Akademio de Sciencoj). Komence de la 90-aj jaroj estis ligita al Respublikana Koalicio kaj Partio de Kristanaj Demokratoj. En 1993 kandidatis al Sejmo en krakova vojevodio.

Post la fondo de Instituto pri Nacia Memoro fariĝis unua direktoro de ties filio en Krakovo. La 21-an de aprilo 2005 Kolegio de IPN rekomendis lian kandidatecon al la Sejmo por posteno de la prezidanto de tiu ĉi institucio. La 9-an de decembro de la sama jaro lia kandidateco estis akceptita de la Sejmo kaj la 22-an de decembro aprobita de la Senato. Sian oficadon komencis de solena promeso antaŭ la Sejmo la 29-an de decembro 2005.

Li pereis la 10-an de aprilo 2010 sekve de katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk. La 15-an de aprilo en Przemyśl okazis memormarŝo je lia honoro. Funebraj ceremonioj okazis la 23-an de aprilo en Krakovo. La meson oni celebris en la Pregexejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Janusz Kurtyka estis enterigita en la Aleo de Meritituloj en Rakowicki-Tombejo.

Postlasis la edzinon, Zuzanna Kurtyka, laŭprofesie kuracistino, kaj du filojn.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aprilo 2009 estis distingita de la Prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando, kaj la 16-an de aprilo 2010 postmorte distingita per Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Generał Leopold Okulicki "Niedźwiadek" (1898–1946) (Generalo Leopold Okulicki "Urseto"), 1989

Konspiracja i opór społeczny na Podkarpaciu w okresie PRL (Konspiro kaj rezista movado en Ĉekarpatio en la Pola Popola Respubliko; redaktoro), 2007

Latyfundium Tęczyńskie. Dobra i właściciele (XIV–XVII wiek) (Grandbieno de Tęczyńscy. Havaĵoj kaj proprietuloj (14-a - 16-a jc)), 1999

Odrodzone królestwo. Monarchia Władysława Łokietka i Kazimierza Wielkiego w świetle nowszych badań (Renaskiĝinta reglando. Monarkio de Władysław Łokietek kaj Kazimiro la Granda lume de pli novaj esploroj), 2001

Tęczyńscy. Studium z dziejów polskiej elity możnowładczej w średniowieczu (Tęczyscy. Studo pri historio de pola magnata elito mezepoke), 1997

Bibliografio[redakti | redakti fonton]