Jean-Pierre Aumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jean-Pierre AUMONT, realnome Jean-Pierre Philippe SALOMONS (naskiĝis la 5-an de januaro 1911, en Parizo, Francio - mortis la 30-an de januaro 2001 en Gassin, Francio) estis franca aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveninta de familio de komediistoj (li estis la nevo de aktoro Georges Berr, aktoro membro de Comédie-Française (Franca Komedio) kaj lia frato havis kino-karieron sub la nomo François Villiers), Jean-Pierre Aumont enskribiĝis en Conservatoire de Paris (Konservatorio de Parizo) kiam li estis 16-jara kaj ludis sian unuan rolon en Jean de la Lune. Naturdotita de rimarkinda fizika beleco, tio ebligis al li ludi rolojn de junaj debutantoj en kino, kaj en 1934 Jean Cocteau konfidis al li rolon de Edipo en sia teatraĵo La Machine infernale.

En 1938 li ekhavis rolon en Hôtel du Nord de Marcel Carné antaŭ ol ekziliĝi al Usono en 1940.

Li engaĝiĝis en Liberaj Francaj Fortoj en junio 1943 kaj partoprenis kun la trupoj kiuj liberigis Francion, estante interalie adjutanto de Generalo Diego Brosset komandanta la 1-an liberan francan divizion. La 20-an de novembro 1944 li supervivis falon de ĵipo de la ponto de Rahin, kiu provokis la morton de generalo Brosset en Champagney (Haute-Saône).

Li edziĝis kun franca aktorino Blanche Montel de 1935 al 1940. Li denove foriris al Usono, kie li duan fojon edziĝis kun María Montez de 1943 al 1951, kun kiu li havis filinon Tina Aumont (1946-2006). Li trian fojon edziĝis kun Marisa Pavan kun kiu li havis du filojn, Jean-Claude Aumont (1955), kaj Patrick Aumont (1957).

En 1973, Jean-Pierre Aumont ludis en La Nuit américaine de François Truffaut kaj en diversaj alilandaj produktaĵoj.

Li eĉ estis membro de la ĵurio de "Miss Universo" en 1973 en Ateno (Grekio).

Liaj am-rilatoj kun Joan Crawford, Grace Kelly, Hedy Lamarr, Vivien Leigh kaj Barbara Stanwyck estas konataj.

Li mortis 90-jara pro kor-atako en Saint-Tropez.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "L'Empereur de Chine" (La Imperiestro de Ĉinio), teatraĵo en 2 partoj kaj 4 tabuloj, antaŭparolo de Jean Cocteau, kreita en 1947, reĝisorita de Marcel Herrand kaj publikigita de Nagel en 1948.
  • "Le Soleil et les ombres" (La Suno kaj la ombroj) (Robert Laffont, 1976).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yvan Foucart: Dictionnaire des comédiens français disparus - 694 portraits, 2147 noms., Éditions cinéma, (2008) - Informoj en kino-personecoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo