Jesekiel David Kirszenbaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesekiel David Kirszenbaum
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1900 (1900-08-15)
en Staszów
Morto 1-an de aŭgusto 1954 (1954-08-01) (53-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Bauhaus
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Jesekiel David KIRSZENBAUM (hebree: יחזקאל דויד קירשנבוים; naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1900 en Staszów, mortinta la 1-an de aŭgusto 1954 en Parizo) estis pol-franca pentristo. Li ankaŭ publikigis sub la pseudonimoj Duvdivani/Duwdivani.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Estante filo de rabeno li venis en 1920 Germanujon. Tri jarojn laboris li je Ruhr-regiono kiel ministo por financi la studojn ĉe Bauhaus en Vajmaro. De 1923 li tie studentis i.a. ĉe Paul Klee, Wassily Kandinsky kaj Lyonel Feininger. En 1925 iris li Berliinon kie li desegnis karikaturojn por la berlina porlaborista gazetaro, ekz. Ulk, Querschnitt, Roter Pfeffer, Magazin für alle kaj en la komunista organo Die Rote Fahne. Edzigis lin en 1930 la ĵurnalistino Helma Joachim (1904–1944), kiu deĵoris por Deutsche Bühnengenossenschaft; kun ŝi li vivis unue je Eichwalde. En 1929 li prezentis siajn eksponotaĵojn Berline ĉe Juryfreie Kunstausstellung. Kirszenbaum ekmembris ĉe ARBKD (Asocio de revoluciaj artistoj de vidaj artoj) kaj partoprenis ties ekspozicion en la 1931-a jaro.

Post la potencakiro de la nazioj li fuĝis en 1933 Parizon kaj aktivis ĉe École de Paris. Dum la Dua mondmilito li troviĝis ankaŭ en Bellac. Por la nazioj la kreitaĵoj de li estis degenerita arto. En 1937 ili konfiskis lian presgrafikaĵon Betende Juden en Dortmund (Städtisches Kunst- und Gewerbemuseum) antaŭ detruo de ĝi.

La atelieron parizan detruis Wehrmacht; tiam perdiĝis ĉ. ses centoj da verkoj. Lian edzinon arestis Gestapo por deportacio. Li mem postvivis la nacisocialismon en Limoĝio kaj translokiĝis en 1945 al Brazilo kie vivis ŝia fratino. Reveno al Francujo estis en 1949 kaj li fariĝis ŝtatano franca. Apogite dela mecenatino Alix de Rothschild li ree povis koncentriĝi pri pentrado. Eksponadis li i.a. je Limoges kaj Parizo kaj vojaĝadis li al Italujo kaj Maroko. En 1997 oni nomis straton por li en Treptow-Köpenick, Kirschenbaumstraße.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Bilde la artisto enplektis siajn polajn-judajn radikojn, poste ankaŭ travivaĵojn dum la persekutado pere de la lingvo de ekspresionismo. David Kirszenbaum kvazaŭ modelas por fifamigo kaj forgeso de artisto. Vajmare ĉe Bauhaus li eksperimentis per eostjudaj kaj abstraktaj motivoj de siaj instruistoj Paul Klee, Wassily Kandinsky kaj Lyonel Feininger; la kvalito de verkoj de Feininger ne malofte samranga taksiĝis kiel aĵoj de Marc Chagall.[1] La konserviĝintaj karikaturoj de Kirszenbaum estas atestiloj pri la vivo je Vajmara Respubliko. Ankaŭ la tiutempe kreskinta influo de NSDAP en la ĉiutaga vivo de li vidiĝis kaj bildiĝis. Ekzempo estu la memor-spektakloj pri Johann Wolfgang von Goethe, ekz. en 1932, jaro de la centa datreveno mortotaga.

Por malhelpi la kompletan forgeson de li en Germanujo, la popolaltlernejo de Vajmaro organizis en 2021 imponan ekspozicion kun produkto de altkvalita katalogo.[2] Ĝi tiom efektis ke ankaŭ aliaj urboj transprenis la ekspozicion, ekz. Starnberg[3] kaj Wesel[4]. Ankaŭ amaskomunikiloj ekinteresiĝis.[5] La kompleta listo de la stacioj de la migra ekspozicio longegas.[6]. Eĉ en Italujo (ekz. Padovo, Piaĉenco, Bolonjo)[7] Grava kontribuanto al la katalog-elfaro estis Bernhard Post.

Fine la ŝtata kancelario de Turingio, ankaŭ pro kreskanta kontraŭjudismo, pretis malfermi la pordojn por montro de la verkoj.[8] Bedaŭrinde en Franclando kaj Israelo la persono kaj la verkaro de li estas multe pli konataj ol en Germanujo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rabbi am Fenster (olpentraĵo sur tolo; 41 × 33 cm; Museum Kunst der Verlorenen Generation, Salcburgo)[9]

Ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Weimar, 1923
  • Berlin, 1927 (Galerio "Der Sturm"; kun 80 akvareloj, bildoj, desegnajhoj)
  • Utrecht, 1931
  • Amsterdam, 1932
  • Paris, 1935
  • Limoges, 1945
  • Lyon, 1946, Maison de la Pensée Française
  • Paris, 1947, Galerie Quatre Chemins
  • São Paulo, 1948,
  • Rio de Janeiro, 1948
  • Paris, 1951, Galerie Andre Weil
  • Paris, 1953, Galerie Au Pont des Arts
  • Jerusalem, 1954, Center for advanced art -Tsavta
  • Paris, 1963, Galerie Flinker
  • Weimar, 2021, Volkshochschule Weimar

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frederic Hagen: J. D. Kirszenbaum. Karl Flinker, Paris 1961.
  • C. Aronson: Scenes et visages de Montparnasse. Naie press, Paris 1963, p. 425–429.
  • E. de Litzin: La peinture actuelle en France. Sanoma Oy, Helsinki 1947.
  • J. Digne: Artistes d’Europe Montparnasse deporte. Musee du Montparnasse, Paris 2005, p. 66 ss., 187–189.
  • Fenster: Nos artistes martyrs. 1951.
  • R. Keller: The Jews a treasury of art and literature. Hugh Lavter, New York 1992, p. 318.
  • N. Nieszawer: Peintres juif a Paris 1905–1939. Ed. Denoel, Paris 2000, p. 66 ss., 179–180.
  • C. Roth: Jewish Art. Massada press, Israel 1971, p. 251–252.
  • L. Regenbogen: Dictionary of Jewish painters. Ed.Tehnica, Bucarest 2004, p. 237–238.
  • A. Wierzbicka: Ecole de Paris. History Mus. Lodz, Warsaw 2004, p. 94.
  • G. Wigodek: Everyman Judaica. Keter publications, Jerusalem 1975, p. 1054.
  • Volkhard Knigge, Harry Stein (eld.): Franz Ehrlich. Ein Bauhäusler in Widerstand und Konzentrationslager. Katalogo por montro je Nova Muzeo (Weimar), 2009. ISBN 978-3-935598-15-6, p. 151.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jecheskiel David Kirszenbaum ĉe muenĉen-online.de
  2. broŝuro akompananta la eksponadon
  3. raporto ĉe SZ, 10.11.2022
  4. "VHS Wesel zeigt Werke eines fast vergessenen Karikaturisten
  5. Jesekiel David Kirzenbaum ĉe deutschlandfunkkultur.de[rompita ligilo]
  6. listo de Kirszenbaum-elmontradoj nur en Germanlando
  7. informo pri la montrado en Piaĉenco
  8. pri Kirszenbaum sur la ŝtatkancelaria paĝaro
  9. [1]