Jimmy Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jimmy Jones (antaŭe) kaj John Levy, 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Jimmy Jones (naskiĝis la 30-an de decembro 1918 en Memphis, Tenesio kiel James Henry Jones; mortis la 29-an de aprilo 1982 en Burbank, Los-Anĝeleso) estis usona ĵazpianisto kaj muzikaranĝisto de svingo kaj de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jimmy Jones ludis komence gitaron kaj transiris poste al piano. Li laboris ekde 1936 en diversaj okestroj en Ĉikago kaj vekis atenton en la triopo de Stuff Smith, al kiu li apartenis ekde 1943 ĝis 1945. Post tio li laboris kun Don Byas, Dizzy Gillespie en 1945, J. C. Heard en 1945/47, Buck Clayton en 1946 kaj Etta Jones. Ekde 1947 li fariĝis akompanmuzikisto de kantistino Sarah Vaughan. Li laboris kun ŝi ĝis 1952, post iom longa malsaneco denove ekde 1954 ĝis 1957. En la jaro 1954 li ankaŭ kunverkis ŝian mitan albumon kun Clifford Brown kaj akompanis ŝin je ŝia koncertaro en Eŭropo aŭtunon de ĉi tiu jaro. Tiutempe ankaŭ okazis lia kunlaboro kun Brown, Helen Merrill kaj Gil Evans. En 1959 li akompanis kantistinon Anita O'Day je ŝia prezentado sur la Novporta Ĵazfestivalo, en 1959 ankaŭ la kantistinojn Dakota Staton, Pat Suzuki kaj Morgana King.

Post tio Jimmy Jones laboris plejparte kiel liberprofesia pianistoj kaj aranĝisto en Novjorko. Tie li kunlaboris en la 1960-aj jaroj kun Harry Belafonte, Johnny Hodges, Budd Johnson, Nat Gonella kaj Clark Terry, kun kiu li en 1960 akompanis kantistinon Chris Connor (Where Flamingoes Fly), direktis la bandon de Ellington kaj anstataŭis Djukon Elingtenon en ties orkestro (akompane de Ella Fitzgerald je ŝia koncertaro en Eŭropo) kaj vojaĝis en 1967 kun la koncertaro Jazz at the Philharmonic. En la 1970-aj jaroj li kunverkis la albumon Ellington Is Forever de Kenny Burrell, sur kiu li ludis du solopianaĵojn. Krome li muzikis en la lasta bando de Cannonball Adderley antaŭ ties morto, kun kiu en 1974 ekestis la albumo Pyramid.

Dumpase de sia kariero Karriere Jimmy Jones kunverkis krom la jam menciitaj la surdiskigojn de Harry Sweets Edison, Ben Webster, Big Joe Turner, Coleman Hawkins, Frank Wess, Milt Jackson, Sidney Bechet, Sonny Rollins, Sonny Stitt, Thad Jones kaj kiel aranĝisto de Wes Montgomery, Nancy Wilson, Shirley Horn, Joe Williams, Billy Taylor kaj Chris Connor. Meze de la kvindekaj jaroj li surdiskigis en Parizo kelkajn triopaĵojn, kiuj ekzemplece dokumentas lian ludon. Jones estis kiel pianisto, aranĝisto kaj bandestro ege ŝatata, kvankam sur multaj diskoj, kiujn li kunverkis, li estas aŭdebla preskaŭ ne aŭ nur malmult-tone. Kiel Duke Ellington kaj Count Basie li regis la grandan arton, "dirigenti", t.e., influi per malmultaj markaj tonoj la humoron de muzikpeco. Malgraŭ lia certe limigita ludotekniko la pianosolaĵoj de Jimmy Jones apartenas kune kun tiuj de Ellis Larkins kaj multaj de Tommy Flanagan al la plej lirika kaj sentema, kio surdiskiĝis en la rubriko "tradicia ĵazpiano".

Sol Yaged, John Levy, Jimmy Jones kaj Rex Stewart, Pied Piper, New York, proks. septembron der 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

de la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • "Jimmy Jones' Big Eight": Rex Stewart And the Ellingtonias (Riverside, OJC, 1946) kun Harry Carney, Lawrence Brown, Otto Hardwick, Ted Nash, Billy Taylor, Shelly Manne
  • "Jimmy Jones' Big Four": Giants of Small Band Swing, Vol. 1 & 2 (Riverside, OJC, 1946) kun Budd Johnson, Al Hall, Denzil Best

kun Sarah Vaughan[redakti | redakti fonton]

  • The Divine Sarah Vaughan: The Columbia Years 1949-1953 (Columbia)
  • Sarah Vaughan with Clifford Brown (Verve, 1954)
  • Swinging Easy (Verve, 1954-57)
  • At Mr. Kelly's (Emarcy, 1957)

de la gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Kenny Burrell: Ellington Is Forever Vol. 1 & 2 (Fantasy, 1975)
  • Don Byas: 1945, Vol. 2 (Classics)
  • Buck Clayton: The Classic Swing of Buck Clyaton )OJC, 1946)
  • Nat Gonella:Ellingtonia Moods And Blues (RCA, 1960)
  • Coleman Hawkins: 1946-1947 (Classics)
  • Johnny Hodges: Everybody Knows Johnny Hodges (Impulse!, 1964)
  • Budd Johnson: Budd Johnson And The Four Brass Giants (OJC, 1960)
  • Thad Jones: Mad Thad (Fresh Sound, 1956)
  • Helen Merrill: With Clifford Brown & Gil Evans (Emarcy, 1954-56)
  • King Pleasure: King Pleasure sings (OJC, 1952-1954)
  • Stuff Smith: 1939-1944 (Classics)
  • Clark Terry: Top And Bottom Brass (OJC, 1959)
  • Ben Webster: 1944-1946 (Classics)

Literaturo[redakti | redakti fonton]