João Belchior Marques Goulart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
João Goulart.

João Belchior MARQUES GOULART (alinomita Jango; naskita la 1-an de marto 1918 en São Borja (Brazilo); mortinta la 6-an de decembro 1976 en Mercedes (Argentinio)) estis prezidento de Brazilo de 1961 ĝis 1964.

Li iĝis advokato en 1939 kaj komencis sian politikan karieron en 1950 kiel federacia deputito. De 1953 ĝis 1954 li estis ministro pri laboro.

Dufoje li estis vic-prezidento: en 1955 kun Juscelino Kubitschek kaj en 1961 kun Jânio Quadros. Per la rezigno de ĉi tiu, en la 25-a de aŭgusto 1961, João Goulart iĝis la prezidento, unue en parlamentarisma registaro, sed plebiscito dum lia regperiodo decidis por reveno de Brazilo al presidencialismo.

En tiu dua periodo okazis gravaj politikaj perturboj, kiu kaŭzis la militistan puĉon en 1964. Militistoj forpelis lin al Argentinio, kie li mortis – oficiale pro kormalsano – en 1976. En januaro 2008 iu eksa spiono urugvaja, Mario Neira Barreiro, asertis, ke Goulart estis venenigita fare de Grupo de Acciones Militares Antisubversivas (Gamma), pro peto de la brazila diktatoro Ernesto Geisel.

Coat of arms of Brazil.svg   Prezidentoj de Brazilo    Flag of Brazil.svg
Deodoro da FonsecaFloriano PeixotoPrudente de MoraisCampos SalesRodrigues AlvesAfonso PenaNilo PeçanhaHermes da FonsecaVenceslau BrásRodrigues AlvesDelfim MoreiraEpitácio PessoaArtur BernardesWashington LuísJúlio PrestesGetúlio VargasJosé LinharesEurico Gaspar DutraGetúlio VargasCafé FilhoCarlos LuzNereu RamosJuscelino KubitschekJânio QuadrosRanieri MazzilliJoão GoulartRanieri MazzilliCastello BrancoCosta e SilvaJunto de 1969Emílio Garrastazú MédiciErnesto GeiselJoão Baptista FigueiredoTancredo Neves - José SarneyFernando Collor de MelloItamar FrancoFernando Henrique CardosoLuiz Inácio Lula da SilvaDilma Vana Rousseff