Johannes Ghiselin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johannes Ghiselin kromnome Verbonnet (ankaŭ Verbonetto, Barboneto) (Pikardio, 1455 – verŝajne en Flandrio, inter 1507 kaj 1511) estis Nederlanda polifoniisto kaj kantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ghiselin verŝajne naskiĝis ĉ. 1455 en Pikardio. Eble lia kromnomo Verbonnet aludas lian ĝis nun ne identigitan naskiĝlokon.

Pri liaj edukojaroj nenio estas konata. Eble li estis iamaniere ligita al la Burgonja kortegokapelo. Tion ŝajnas indiki la kanzono "Je l’ay empris", ĉar ĝi citas la devizon de Karlo la Brava. Ĉi tiun kanzonon Ghiselin prilaboris en la parto “ Christe eleison” de sia "Missa De les armes".

En arkivoj Ghiselin estas menciita nur, kiam li troviĝis en Ferrara. Tie li deĵoris en la kortegokapelo de la muzikŝatanta duko Ercole d’Este (1505). En letero verkita la 10-an de julio 1491 en Reggio nell'Emilia Ghiselin, kiu sendube jam kelkajn jarojn estis parto de la duka korteganaro, sin direktis al la duko kun la provo, ricevi prebendojn en Rubiera por sia fileto Hercules:

... ĉar mi, estanta feliĉe geedziĝinta, ne povas pretendi tian prebendon, mi petas per ĉi tiu letero, ke Vi engaĝiĝus por favorigi mian fileton Hercules tiamaniere, ke li danke al Via interveno sekvus la vojon de la virto.

Ne estas klare, ĉu la peto de Ghiselins havus ioman favoran sekvon. Samjare Isabella d’Este sendis lin al Francio kun la tasko, akiri du junajn kantistojn por la kortegokapelo. Mallonge post sia reveno tamen Ghiselin denove forlasis Ferrara-n.

Ekde oktobro 1492 Ghiselin estis kantisto en Florenco. Li kantis ĉe Baptejo Sankta Johano, ĉe la katedralo kaj ĉe Santa Annunziata. Kiam en marto 1493 la kapelo estis malfondita, Ghiselin perdis sian postenon. Ĉar li ne povis repagi siajn ŝuldojn al iu Bonaventura di Mostro el Ferrara, li estis arestita kaj liberigita nur danke al la propeto de Ercole en aprilo 1493.

En la posta periodo li devus fariĝi membro de la franca kortegokapelo. Indico por tio estas, ke Ghiselin muzikigis poemon de Octavianus van Saint-Gelais, ekestinta en 1493 okaze de la devigita reveno de Margaretha de Aŭstrio de Parizo al Bruselo. Tion pruvas ankaŭ la plendokanto de Crétin pri la morto de Johannes Ockeghem (1497), en kiu Ghiselin estas menciita kune kun Alexander Agricola kaj Johannes Prioris – ambaŭ komponistoj de la franca kortegokapelo -, kaj finfine la antaŭ nelonge malkovrita fakto, ke Ghiselin kaj Alexander Agricola, kiuj estis dokumenteble en Francio, en februaro kaj marto 1494 kune troviĝis en Napolo ĉe la kortego de Alfonso la 2-a, kies regado ekiĝis komence de la jaro.

En letero de la 21-a de julio 1501 la ambasado de Ferrara ĉe la franca kortego, de Cavalieri, nomis Ghiselin kantisto de la franca reĝo. Samtempe Ghiselin tenis ĝis sia morto sian bonan postenon ĉe la kortego de Ercole en Ferrara kaj aktivadis por la duko kiel muzikagento en Francio. Li enmanigis al la ambasado de Ferrara en 1501 ekz. diversajn komponaĵojn (i.a. de Josquin Desprez), kiujn la ambasdo sendis per letero de la 25-a de septembro 1501 al Ferrara. Kiam Josquin Desprez akceptis la oferton de la duko, direkti la kortegan kapelon en Ferrara, Ghiselin ricevis la taskon akompani Josquin ekde Francio al Ferrara. La 12-an de aprilo 1503 la ambasado de la duklando Mantuo ĉe la franca kortego raportis, ke Josquin kaj Ghiselin, ekveturis en luksa kaleŝo ekde Parizo, atingis Lionon kaj tie tranoktis en lia domo. El antaŭ nelonge aperintaj arkivaĵoj tamen evidentiĝas, ke Ghiselin ne akompanis Ĵoskenon al Ferrara.

En 1503 aperis la mesoj de Ghiselin en Italio kiel presaĵo de Ottaviano Petrucci. Ĉi tiun honoron Ghiselin ĝuis kiel dua komponisto post Josquin Desprez.

Kiam Josquin Desprez jaron antaŭ 1504 forlasis Ferrara-n kaj Jacob Obrecht estis varbita por la posteno de kapelmajstro, verŝajne denove estis Ghiselin, kiu akompanis Obreĥton aŭtune 1504 je lia vojaĝo el la nordo, kiom estas elprenebla el leterkomunikado. Kiom longe Ghiselin restis en Ferrara, ne estas konata. Verŝajne li fuĝis pro la pesto al Nederlando. Obrecht tamen restis en Ferrara kaj mortis tie.

En la arkivoj je 1507 Ghiselin estas dokumenteble aktiva je la Gildo de Onze-Lieve-Vrouwe en Bergen op Zoom. Li restus tie almenaŭ unu jaron. Ke la fakturoj de la sekvaj jaroj ne estas konservitaj kaj li ne plu aperas en fakturoj el 1511, supozeble indikas, ke li inter 1507 kaj 1511 mortintus.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Samkiel je Josquin la intereso de Ghiselin celis trovi solvojn por la muzikaj problemoj, kaŭzitaj pro la vertikale kaj horizontale moviĝanta komponado de plurpartaj mesoj. La mesoj de Ghiselin estis konataj kaj ŝatataj, kio evidentiĝas el la fakto, ke ĝi estis por la itala eldonisto kaj pioniro de la muzikpresado Petrucci la dua libro en sia programo, kiun li dediĉis komplete al verko de ununura komponisto (1503). Plejparto de la mesoj de Ghiselin estas parodimesoj baziĝantaj sur kanzonoj, inter ili kanzonoj de Antoine Busnois, Alexander Agricola, Guillaume Dufay, Loyset Compère kaj Ghiselin mem.

Ghiselin verkis motetojn, kanzonojn kaj nederlandajn profanajn kantojn. Ankoraŭ en 1551 la antverpena eldonisto Tielman Susato enprenis en sian "musyck boexkens" (komencita kiel serio kun muziko sur nederlandaj tekstoj) de la komponisto, tiam verŝajne jam kvar jadekojn morta, unu nederlandan kanton, "Ghij sijt die wertse boven al", kiu ankoraŭ cetere aperis en neniu alia fonto. De la malmultaj instrumentaj pecoj Ghiselin lia kvarvoĉa komponaĵoj de "La Spagna" estas verŝajne unu el la unuaj plurvoĉaj prilaboraĵoj de ĉi tiu fama bassadanza-melodio, sed pri la datigo de la peco ne ekzistas informo.

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  1. Missa La belle se siet;
  2. Missa De les armes;
  3. Missa N’arayge;
  4. Missa Gracieuse;
  5. Missa Je nay dueul;
  6. Missa Le renvoy (nur tenoro kaj baso konservitaj);
  7. Missa Ghy syt die wertste boven al;
  8. Missa Joye me fuyt (nur Sanctus kaj Agnus Dei konservitaj).

Motetoj[redakti | redakti fonton]

Kanzonmotetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anima mea liquefacta est I, 3v;
  2. Favus distellans, 3v (postlasita sen teksto);
  3. Miserere, Domine /In patiëntia, 3v;
  4. O florens rosa, 3v.

Ĥoralmotetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ad te suspiramus, 2v;
  2. Anima mea liquefacta est II, 4v;
  3. Maria virgo semper laetare, 4v;
  4. Salve Regina, 4v.

Tenormotetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inviolata, integra et casta, 4v;
  2. Regina coeli laetare, 4v.

Liberaj motetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ave Domina, sancta Maria, 4v;
  2. O gloriosa Domina, 4v.

Profanaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. A vous madame, 3v;
  2. Carmen in sol, 3v;
  3. De che te pasci amore, 3v;
  4. De tous biens playne, 3v;
  5. Dulces exuviae, Text: Vergil, Aeneis IV, 651-654 4v;
  6. Een frouwelic wesen, 3v;
  7. Fors seulement 3vv (2 versioj);
  8. Ghy syt die wertste, 4v;
  9. Helas hic moet my liden, 3v;
  10. J’ayme bien mon amy, 3v;
  11. Je l’ay empris, 3v;
  12. Je loe amours, 3v;
  13. Je suis treffort, 3v;
  14. L’Alfonsina, 3v (Ferrara, antaŭ 1491);
  15. Las me lares vous donc, 3v;
  16. La Spagna, 4v;
  17. Le cueur le syuit, 3vv (post 1493, teksto: Octavianus van Saint-Gelais);
  18. Rendez le moy mon cueur, 3v;
  19. Si jay requis, 3v;
  20. Wet ghy wat mynder jonghen herten dert, 3v;
  21. Vostre a jamays, 3vv.

Literaturindikoj kaj rekomendata legaĵo[redakti | redakti fonton]