Józef Marcinkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Józef Marcinkiewicz (naskiĝis la 30-an de marto 1910 en Cimoszka, vojevodio Bjalistoko, murdita aprile aŭ maje en Katin en 1940) – pola matematikisto, aŭtoro de pluraj verkoj pri analitiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en kamparana familio. Ŝatis danci kaj ludi briĝon. Interesiĝis pri sporto (eble pro malforta sano), bone naĝis kaj skiis. Hezitis ĉu elekti matematikon aŭ polan filologion. Ekstudis en Universitato Vilno je la nomo de Stefan Batory. Jam dum la dua studjaro komencis okupiĝi science fariĝante disĉiplo de profesoro A. Zygmund. En 1933 magistriĝis pri matematiko kaj post unujara soldatservo revenis al Vilno. Eklaboris kiel pli juna asistanto ĉe katedro de matematiko. En 1935 doktoriĝis pliampleksiĝante magistran tezon. En la jaroj 1935/36 staĝis en Lvovo kunlaborante kun profesoroj S. Kaczmarz kaj J. Schauder verkis laboraĵon pri multiplikantoj de la serioj de Fourier kaj laboraĵoj pri ĝeneralaj ortecaj serioj. Aŭtune 1936 revenis al Vilno laborante kiel pli aĝa asistanto. En 1937 habilitiĝis.

Printempe 1939, ricevinte stipendion de la Fonduso de Nacia Kulturo, foriris al Parizo. Aŭtune planis komenci lekciojn kiel profesoro de matematiko en Universitato de Poznań. Pro sciigoj pri alproksimiĝanta milito revenis al Pollando. Batalis en la dua mondmilito apud Lvovo. Post agreso de Sovetunio al Pollando la 17-an de septembro 1939 malliberigita de Ruĝa Armeo. Internigita en Starobilsk. Printempe 1940 murdita en Katin fare de NKVD.

Scienca kariero[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ apenaŭ sesjara periodo de scienca agado li publikigis pli ol 50 laboraĵojn pri teorio de funkcio de reela variablo, trigonometriaj vicoj, funkciaj operacioj, ortecaj aranĝoj, interpolo de funkcio per trigonometriaj polinomoj, probablokalkulo.

Laboraĵoj de Marcinkiewicz krom originalaj kaj gravaj konkludoj enhavas multe da ideoj ĝis hodiaŭ ne utiligitaj, kiuj daŭre inspiras matematikistojn. Unu el pli gravaj rezultoj estas lia Interpola Teoremo de Marcinkiewicz. En probablokalkulo estas konata Teoremo de Marcinkiewicz, kiu diras pri tio, ke eksponenta funkcio, kies bazo estas e kaj eksponento polinomo de plia grado ol du, estas funkcio karakteriza de neniu hazarda variablo. En 1964 aperis liaj Collected papers.

Toruna Filio de Pola Matematika Societo por omaĝi tro frue mortintan talentulon ĉiujare aranĝas konkurson nome de J. Marcinkiewicz por la plej bona studenta matematika laboraĵo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wielka Encyklopedia Powszechna, volumo 17, Warszawa 2003
  • Włodzimierz Krysicki (red.), Poczet wielkich matematyków, Kleks, Bielsko-Biała 2001 ISBN 83-7194-336-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]