Kaspio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo
Kaspia maro, fotita de satelito
Caspian Sea Khezeshahr beach
Stenka Razin (Vasilij Surikov)

Kaspio aŭ la Kaspia Maro (ruse Каспий [kaspij] aŭ Каспийское море [kaspijskoje more], latine Mare Caspium [mare KASpium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKAnium], en azeria Xəzər dənizi, en kazaĥa Каспий теңізі, en farsi دریای خزر Daryā-i Xazar, دریای مازندران Daryā-i Māzandarān, en turkmena Hazar deňizi, en kartvela კასპიის ზღვა) estas saleca lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda interna akvejo nome lago en la mondo.[1][2] Tiu maro havas surfacan areon de 371,000 km² (sen inkludi Karabogazkol) kaj volumon de 78,200 km³.[3] Ĝi estas senelflua baseno. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento.

La lokaj loĝantoj de la marbordo konsideras la Kaspian Maron kiel oceano, probable pro sia saleco kaj ŝajna senlimeco. Ĝi havas salecon de proksimume 1.2% (12ppt), ĉirkaŭ unu triono de saleco el plej marakvo.

Etimologio

La vorto Kaspia estas deriva el la nomo de Kaspi (Aramee: Kspy, Greke: Kaspioi, {en farsi کاسپی}, antikva popolo kiu loĝis sudokcidente de la maro en Transkaŭkazio.[4] Strabono verkis, ke "al la lando de Albanianoj apartenas ankaŭ la teritorio nomita Kaspiane, kiu estis tiele nomita laŭ la Kaspia tribo, same kiel ankaŭ la maro; sed la tribo jam malaperis".[5] Krome, la Kaspiaj Pordoj, kiu estas la nomo de regiono en la Provinco Teherano de Irano, eble indikas, ke ili migris suden de la maro. La irana urbo Qazvin kunhavas la radikon de tiu nomo kun tiu de la maro. Fakte, la tradicia araba nomo por la maro mem estas Bahr al-Qazwin (Maro de Kazvin).[6]

En klasika antikveco ĉe Grekoj kaj Persanoj ĝi estis nomita Hirkania Oceano.[7] En Persa antikveco, same kiel ĉe moderna Irano, ĝi estas konata kiel Maro Mazandaran (en faris دریای مازندران}. En Irano, ĝi ests ankaŭ referencita kiel Daryā-i Xazar foje.[8] Inter hindoj ĝi estis nomita Kaŝjap Sagar. En turkoparolantaj landoj ĝi estas konata kiel Ĥazara Maro. Malnovrusaj fontoj nomigas ĝin la Ĥvalin aŭ Ĥvalis Maro (Хвалынское море / Хвалисское море) laŭ la nomo Ĥorazmo.[9] Antikvarabaj fontoj aludas ĝin kiel Baḥr Gīlān (بحر جیلان) signife "la Gilana Maro".

Tjurka lingvaro uzas hoheran nomenklaturon kiu estas diferenca el la supre menciitaj hindeŭropaj lingvoj above. Ekzemple, en turkmena, la nomo estas Hazar deňizi, en azera, ĝi estas Xəzər dənizi, kaj en moderna turka, ĝi estas Hazar denizi. En ĉiuj tiuj kazoj, la dua vorto simple signifas "maron", kaj la unua vorto referencas al historiaj Ĥazaroj kiu havis grandan imperion bazitan sur la nordo de la Kaspia Maro inter la 7a kaj la 10a jarcentoj.

Fizikaj karakteroj

Formado

Kaspia Maro en mapo de Iranaj provincoj de la Abasida Kaliflando verkita en persa بحر خزر, en anglia: Bahr-e- Khazar (supre)

La Kaspia Maro, kiel la Arala Maro kaj la Nigra Maro, estas restaĵo de antikva maro Paratetis. Ĝi iĝis enterfermita antaŭ ĉirkaŭ 5.5 milionoj da jaroj pro tektona levo kaj falo en marnivelo. Dum varmaj kaj sekaj klimataj periodoj, la enterfermita maro preskaŭ forsekiĝis, lasante evaporitajn sedimentojn kiaj halito kiuj estis kovritaj per ventoportataj kuŝejoj kaj konvertitaj en kuŝejo el evaporito[10] kaze de malvarmaj, malsekaj klimatoj replenigas la basenon.[11] Pro la nuna enfluo de nesala akvo, la Kaspia Maro estas lago de nesala akvo en ties nordaj partoj. Ĝi estas pli sala ĉe la irana bordo, kie la influarea baseno kontribuas al malmulta fluo. Nune, la ĉefa saleco de la Kaspia Maro estas unu triono el tiu de la oceanoj de la Tero. La golfo Garabogazköl, kiu sekiĝis kiam la akvofluo el la ĉefa akvejo de Kaspio estis blokita en la 1980-aj jaroj sed de tiam jam estis restaŭrita, rutine superas oceanan salecon je faktoro de 10.[1]

Geografio

Mapo de la Kaspia Maro, flava nuanco indikas Kaspian drenobasenon. (Ekde kiam tiu mapo estis desegnita, la apuda Arala Maro ege malpliiĝis)

La Kaspia Maro estas la plej granda interna akvejo de la mondo kaj temas pri 40 al 44% el la totala lagaj akvoj de la mondo.[12] La bordoj de Kaspio estas kunhavo de Azerbajĝano, Irano, Kazaĥio, Rusio, kaj Turkmenio. La Kaspio estas dividita en tri distingaj fizikaj regionoj: la Norda, Meza, kaj Suda Kaspio.[13] La limo Norda–Meza estas la Sojlo Mangiŝlako, kiu iras tra la Ĉeĉena Insulo kaj la Kabo Tiub-Karagan. La limo Meza–Suda estas la Sojlo Apŝeron, nome kornico de tektona origino inter la eŭrazia kontinento kaj oceana restaĵo,[14] kiu iras tra la Insulo Zhiloi kaj la Kabo Kuuli.[15] La Golfo Garabogazköl estas salenhava orienta interna golfeto aŭ aparta lageto de Kaspio, kiu estas parto de Turkmenio kaj foje estis lago pro la istmo kiu separas ĝin el Kaspio.

Diferencoj inter la tri regionoj estas spektaklaj. La Norda Kaspio inkludas nur la Kaspian ŝildon,[16] kaj estas tre malprofunda; ĝi enhavas malpli ol 1% el la totala akvovolumeno kun averaĝa profundo de nur 5-6 m. La maro notinde falas ĉe la Meza Kaspio, kie averaĝa profundo estas de 190 m.[15] La Suda Kaspio ests la plej profunda, kun oceanaj profundoj de ĉirkaŭ 1000 m. La Meza kaj Suda Kaspio enhavas 33% kaj 66% el la totala akvovolumeno, respektive.[13] La norda parto de Kaspio tipe frostas vintre, kaj dum plej malvarmaj vintroj glacio formiĝas ankaŭ en la sudo.[17]

Ĉirkaŭ 130 riveroj havigas enfluon al Kaspio, el kiuj la Rivero Volga estas la plej granda. Dua alfluanto, nome Rivero Uralo, enfluas el la nordo, kaj la Rivero Kura enfluas el okcidento. Iam, la Amu Darja (Oxus) de Centra Azio en oriento ofte ŝanĝis fluejon por malpleniĝi en Kaspio tra nune-sekigita riverejo nome la Rivero Uzbojo, kiel faris la Sir Darja pli norde. Kaspio havas ankaŭ kelkajn malgrandajn insulojn; ili situiĝas ĉefe norde kaj havas kolektivan terareon de ĉirkaŭ 2000 km². Apude al la Norda Kaspio estas la Kaspia Depresio, malalta regiono 27 m sub marnivelo. La stepoj de Centra Azio etendas tra nordorienta marbordo, dum la Kaŭkaza montaro estas ĉe la okcidenta bordo. La biomoj kaj norde kaj oriente estas karakterizitaj pro malvarmaj, kontinentaj dezertoj. Male, la klimato sudokcidente kaj sude estas ĝenerale varmaj kun altoj pro mikso de altaj teroj kaj montaroj; drastaj ŝanĝoj en klimato laŭlonge de Kaspio kondukis al granda ŝanĝo de biodiverseco en la regiono.[1]

La Kaspia Maro havas nombrajn insulojn, ĉiuj el ili ĉe la marbordoj. Estas neniu ĉe la plej profundaj partoj de la maro. Ogurja Ada estas la plej granda insulo. La insulo estas 37 km longa, kun gazeloj libere vagantaj sur ĝi. En Norda Kaspio, majoritato de insuloj estas malgrandaj kaj neloĝataj, kiaj la Insularo Tjulenij, nome Grava Birdareo (GBA), kvankam kelkaj el ili havas homajn setlejojn.

Hidrologio

Kaspia Maro ĉe Aktau, Mangistau, Kazaĥio.

La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado).

Kaspion enfluas la riveroj:

Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo.

La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la akvonivelo, tre serioza problemo de nuntempo.

Homa loĝado

La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥano, ĉe la elfluejo de la Volgo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Caspian Sea - Background. Caspian Environment Programme (2009). Alirita 11 September 2012.
  2. ESA: Observing the Earth – Earth from Space: The southern Caspian Sea. ESA.int. Alirita 2007-05-25.
  3. Lake Profile: Caspian Sea. LakeNet.
  4. Caspian Sea en Encyclopædia Britannica.
  5. Strabo. Geography. 11.3.1. Perseus.tufts.edu. Alirita 2011-04-14.
  6. Iran (5a eld., 2008), de Andrew Burke kaj Mark Elliott, p. 28, Lonely Planet Publications, ISBN 978-1-74104-293-1
  7. Hyrcania. www.livius.org. Konsultita la 2012-05-20.
  8. Drainage Basins – Caspian Sea. Briancoad.com. Konsultita la 2012-05-20.
  9. Max Vasmer, Etimologicheskii slovar' russkogo yazyka, Vol. IV (Moscow: Progress, 1973), p. 229.
  10. En sistema dinamiko, kuŝejo estas loko kie fluo de materialoj finas sian vojon, elmovigitaj el la sistemo.
  11. Kompareblaj evaporitaj kuŝejoj kuŝas sub la Mediteraneo.
  12. Caspian Sea. Iran Gazette. Arkivita el la originalo je 2009-01-22. Alirita 2010-05-17.
  13. 13,0 13,1 Hooshang Amirahmadi. (10a Junio 2000) The Caspian Region at a Crossroad: Challenges of a New Frontier of Energy and Development. Palgrave Macmillan, p. 112–. ISBN 978-0-312-22351-9.
  14. Khain V. E. Gadjiev A. N. Kengerli T. N (2007). “Tectonic origin of the Apsheron Threshold in the Caspian Sea”, Doklady Earth Sciences 414, p. 552–556. doi:10.1134/S1028334X07040149. 
  15. 15,0 15,1 (20a Julio 2004) Aquatic Invasions in the Black, Caspian, and Mediterranean Seas. Springer. ISBN 978-1-4020-1869-5.
  16. A. G. Kostianoi and A. Kosarev. (16a Decembro 2005) The Caspian Sea Environment. Birkhäuser. ISBN 978-3-540-28281-5.
  17. Kaspia Maro frostita ĉe Azerbajĝana marboro

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda