Klavarfasono
Klavaraj Fasonoj por latin-skribaj lingvoj
QWERTY
Kanada franclingva
Linuksa konfigura kodo : ca_enhanced
Kanada plurlingva norma
La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.
En Kanado estas uzataj ankaŭ usonaj klavaroj.
Portugala (Portugalio)
Portugala (Brazilo)
Hispana
Norvega
Dana
Sveda/Finna
Estona
UK
Usono
Internacia (Latin-1)
QWERTZ
Germanio kaj Aŭstrio (sed ne Svislando)
Svislando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio
Rumana en Rumanio kaj Moldavio
AZERTY
Franca (ne Svislando, Luksemburgio, Kanado) kaj nederlanda en Belgio
QZERTY
Dvorak
Colemak
Klavarofasonoj por Esperanto
Klavarofasono taŭga por la supersignaj Esperanto-literoj kaj ne postulanta iujn aliajn programojn estas la supre menciita Kanada plurlingva norma. Ĝi estas ŝaltebla (kiel virtuala klavarofasono) per la lingvaj kaj regionaj agordoj de la sistemkontrolo sub la operacisistemo Vindozo. Por uzantoj estas diversaj eblaj entajpmetodoj por Esperanto, la plej fama estante la fleksebla programo "Ek!" de Jurij Finkel. Aliflanke, por fabrikantoj, aparte kiam temas pri maŝinoj sen facile agordeblaj klavaroj ekzemple poŝtelefonoj aŭ televidiloj, estas bezono por klaraj normoj pri klavaro de Esperanto. Jam dum kelkaj jaroj ŝajne estas tri elmergiĝantaj klavaroj, kiujn oni povus taŭge nomi "baza" kaj "plena". Sube, la terminoj DEVEGAS ("MUST") kaj DEVETAS ("SHOULD") estas laŭ RFC 2119.
Baza klavaro por Esperanto
Ekzemplo (uzante QWERTY) de baza klavaro por Esperanto estas en la suba bildo (sed certe eblas AZERTY ktp laŭ samaj principoj). En iu ajn "baza klavaro" (1) la ses supersignitaj literoj de Esperanto DEVEGAS esti atingebla per uzo de modifklavo samtempe kun la klavo C/c G/g H/h J/j S/s aŭ U/u, kaj (2) la modifklavo DEVETAS esti AltGr, kaj (3) la klavoj Q/q W/w X/x Y/y DEVETAS esti iel en la klavaro.
Plena klavaro por Esperanto
En la "plena klavaro" (alinome la ekverta klavaro), bildo sube, ĉ=x ĝ=w ŝ=q ŭ=y (kompare kun Qwerty), kaj ĥ=] ĵ=[ aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=Alt-Gr-j aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=apud l/m (kie la modifklavo povas esti AltGr).
Tiu ĉi klavarfasono troviĝas kiel normo sur Linukso (setxkbmap epo do temas pri /usr/share/X11/xkb/symbols/epo) kaj sur Android ekde versio 4.2 (https://android-review.googlesource.com/#/c/30970/). Dum en Vindozo, ekzemple, programeto XK subtenas ekverton.
La historia klavaro, tiu de la tekstoprilaborilo Ĉapelilo de Pejno Simono, estas iom kiel la suba bildo. debuto de la aŭtomata aŭ/eŭ-mekanismo.[1] Eklanĉite, Ĉapelilo aŭtomate modifis la nacilingvan klavaron de la uzanto - substituante al la klavoj Q, W, X kaj Y. Poste la programeto Ek! de Jurij Finkel kapablis — interalie — fari same.
Iksa klavaro por Esperanto
En la "iksa klavaro", cx gx hx jx sx ux/vx donas la supersignitajn literojn, dum xx (kaj/aŭ ;x) donas simplan x.
Ne-latin-alfabetaj klavaroj
Araba
Armena
Greka
Hebrea
Rusa (cirila)
(ЙЦУКЕН)
Bulgara (cirila)
Sanskrita (ankaŭ por Hindia)
Taja
Aziaj lingvoj
Ĉina
- Tradicia:
Dubeolsik Hangul (por Korea)
Japana
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Ŝablono:Pejnejo Publikiĝis ankaŭ en Monato (gazeto)