Kolumbia lagopo
Kolumbia lagopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kolumbia lagopo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tympanuchus phasianellus columbianus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kolumbia lagopo aŭ Kolumbia pintavosta lagopo (Tympanuchus phasianellus columbianus) estas subspecio de la Pintavosta lagopo indiĝena de Okcidenta Usono kaj de Brita Kolumbio.
Aspekto
El la sep subspecioj de Pintavosta lagopo, la Kolumbia lagopo estas la plej malgranda nome 38–51 cm longa.[1] Ili havas plumaron kun bazo grizecbruna, blankaj kaj nigraj markoj, kaj blanka kojnforma vosto. Maskloj havas pli longan voston, purpurajn gorĝomakulojn kaj flavajn superokulajn karunklojn.
Distribuado kaj habitato
Ties historiaj teritorioj etendis el Brita Kolumbio suden tra orienta Vaŝingtonio kaj Oregono al nordorienta Kalifornio, Nevado kaj Utaho, kaj okcidenten al la Kontinenta Divido.[2] Ili loĝas en prerioj de artemizio kaj aliaj herboj, stepaj herbejoj, montaj arbustaroj kaj ĉeriveraj areoj. Ĝi estis unuafoje priskribita de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark,[3] kaj ricevis nomon de George Ord.[4]
Statuso kaj konservado
Pro troa ĉasado kaj habitatoperdo ĝi jam ne plu ekzistas en majoritato de siaj teritorioj, kaj ekzistas nur en izolataj restantaj populacioj kiuj enhavas malpli da 10 % de ties origina habitato.[4] Tiuj populacioj estas limigitaj en centra Brita Kolumbio, sudorienta Idaho kaj norda Utaho, kaj nordokcidenta Koloradio kaj sudcentra Vajomingo.[4] Ĝi estis formortinta entere el Oregono je la 1960-aj jaroj, sed ĝi estis reenmetita en Kantono Wallowa komence en 1991;[5] kaj malgranda populacio de la birdoj nune restas en ia areo de la Prerio Zumwalt.[6]
La kolumbia lagopo estis sugestita por eniri en la listo kiel minacata specio laŭ la Endangered Species Act dufoje, sed tion oni malakceptis ambaŭkaze.[4][7] Ĝi estas nune konsiderata zorgiga specio en kelkaj usonaj subŝtatoj.[4][7]
Referencoj
- ↑ Columbian Sharp-tailed Grouse Q&A, U.S. Fish and Wildlife Service, konsultita la 2008-12-26
- ↑ Genetic Analysis of Columbian Sharp-Tailed Grouse: A Preliminary Study - Final Report, Warheit, Dro. Kenneth I. kaj Dro. Michael A. Schroeder, Julio 2001, wdfw.wa.gov, Washington Department of Fish & Wildlife, 2008-12-26
- ↑ Lewis & Clark-Animals-Columbian Sharp-tailed Grouse, nationalgeographic.com, enature.com, 2008-12-26
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Columbian Sharp-tailed Grouse (Tympanuchus phasianellus columbianus): A Technical Conservation Assessment, fs.fed.u, U.S. Forest Service, 17a de aŭgusto, 2007, Hoffman, Richard W. kun Allan E. Thomas
- ↑ Upland Game Birds - Re-introuducing Columbia sharp-tailed grouse, dfw.state.or.us, Oregon Department of Fish & Wildlife, 2008-12-27
- ↑ Cockle, Richard, "Zumwalt Prairie undergoes changes as the Nature Conservancy works to protect natural environment", The Oregonian, Friday, August 20, 2010.
- ↑ 7,0 7,1 Columbian Sharp-tailed Grouse, Species Fact Sheet, Oregon Department of Fish & Wildlife, 2008-12-26
|