Kornélia Gárdos
Kornélia Gárdos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gárdos Kornélia |
Naskiĝo | la 18-an de septembro 1899 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 7-an de decembro 1984 en Munkeno (Okcidenta Germanio) |
Lingvoj | germana • hungara • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • verkisto |
Kornélia Gárdos [gArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdos Kornélia estis hungara aktoro, instruisto.
Kornélia Gárdos [1] naskiĝis la 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de decembro 1984 en Munkeno (Okcidenta Germanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kornélia Gárdos akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1918, poste ŝi havis rolojn province. Ekde la sekva jaro ŝi apartenis ekzemple al Teatro Madách (1919), Teatro Renaissance (1921), Teatro Magyar (1924), Gaja Teatro (1937), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1936-1944). Intertempe en 1922 ŝi plulernis en Berlino. Ekde 1929 ŝi ankaŭ instruis deklamadon kaj aktoradon. Dum la 2-a mondmilito ŝi apogis politikon de Sagokruca Partio, tial poste ŝi forlasis la landon. Ŝi aranĝis spektaklojn germane kaj france en pluraj eŭropaj urboj. Ŝi havis edzon.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- La dresado de la megero - Kata
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Henrik Ibsen: Konstruestro Solness - Hilda
Ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Mozibolond (1922)
- Afrikai vőlegény (1944) - S-ino Szalkay