Lída Baarová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lída Baarová
Naskonomo Ludmila Babková
Naskiĝo 7-a de septembro 1914
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-a de oktobro 2000
Flago de Aŭstrio Salcburgo, Aŭstrio
Aktivaj jaroj 1931 - 1941, 1943, 1944, 1950 - 1995
v  d  r
Information icon.svg

Lída BAAROVÁ (propranome Ludmila Babková) (7-a de septembro 1914 - 27-an de oktobro 2000, Salcburgo) estis ĉeĥa aktorino. Same aktorino estis ankaŭ ŝia fratino Zorka Janů (propranome Zorka Babková).

Ŝi devenis el burĝa familio kaj ŝi studis aktorecon ĉe la plej bonaj instruistoj de konservatorio: ĉe Rudolf Deyl kaj ĉe sinjorino Laudová-Hořicová. Kiam en la jaro 1931 reĝisoro M. J. Krňanský estis preparanta filmon laŭ romano de Ignát Herrmann Kariero de Paŭlo Ĉamrda, ŝi enskribiĝis en konkurson – kaj ŝi venkis. Rolo en tiu filmo estis ŝia unua sukceso. Ŝi ĉesis studi, ŝi ŝanĝis sian nomon kaj ĵetiĝis en filman laboron. Ŝi ne povis plendi pro manko de roloj – regule enroligis ŝin reĝisoroj Vladimír Slavínský, Svatopluk Innermann, Miroslav Cikán kaj pluaj. Sed plimulte tio estis tiutempa kutima komerca produktado. Ŝi rolis apud flanko de Vlasta Burian, Hugo Haas.

Baarová estis fotogenia, ŝi havis certan ĉarmon. Ne estas do mirinde, ke baldaŭ rimarkis ŝin filmistoj el berlina kompanio UFA. En la jaroj 19341938 ŝi rolis en kelkaj rimarkindaj germanaj filmoj, ekz. en Barkarola, Interaktoj aŭ en Vesperto. Sed ŝi ne ĉesis filmi nek hejme – sian aktoran talenton ŝi pruvis ekzemple per rolo de juna kuracistino en adapto de teatraĵo de Vilém Verner Homoj sur glacimonto kaj en majstra Virgulineco, kie en rolo de simpla junulino ŝi eble prezentis sian plej efikan faron. Tiutempe ŝi estis vera internacia stelo.

Sed jam en duono de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento en ĉeĥa presaro komenciĝis aperi oponoj kontraŭ ŝia kunlaborado kun germana filmo. Kaj kio nur, se montriĝis konata ŝia rilato al Joseph Goebbels! Ŝi fine devis forlasi Germanion, eble al rekta interveno de Hitler, kaj reveninte al laboro en Prago ŝi ludis komence de Protektorato en kvar esceptaj filmoj: Fajra somero, Kamuflitaj geamantoj, Filino de Palič kaj en Turbino. Tiutempe ŝi aperis ankaŭ en du sukcesaj komedioj de Oldřich Nový – en filmoj Junulino en blua kaj La vivo estas bela.

Post la jaro 1941 Lída Baarová havis malpermesite roli en ĉeĥa filmo. Por ia tempo ŝi trovis validigon en italaj filmoj, reveninte Pragon ŝi partoprenis kun ceteraj geaktoroj en totala aktivigo.

Post la milito minacis al ŝi popoljuĝo pro nekonvena konduto en la tempo de la okupacio. Sed ŝi sukcesis fuĝi, unue en Argentinon, de kie ŝi poste forvojaĝis Italion, ŝi vojaĝis tra Eŭropo rolante en filmoj de diversa kvalito – spektantojn logis ŝia nomo, ĉar ĝi havis nuancon de skandalo. Fine ŝi forlasis aktoran laboron kaj por ĉiam ŝi ekloĝis en Salcburgo. Ŝi mortis en Aŭstrio.

Senkonsidere tiujn ĉi personajn turnoj kaj la skandaloj estas bezone diri, ke Lída Baarová estis karakteriza fenomeno en la filma aktoreco de la tridekaj kaj la kvardekaj jaroj. Ŝi estis unu el la ĉeĥaj unuaj grandaj filmaj steloj, kun ĉio, kio apartenas al tio.