La Mondo de Sofia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mondo de Sofia, ankaŭ konata kiel La Ĝardeno de Sofia, (norvege, Sofies Verden) estas libro de Jostein Gaarder, publikigita unuafoje en 1991. La libro estis originale verkita en la norvega, sed ĝin oni furore tradukis al pli ol 50 lingvoj. Nur en Germanio, pli ol 3 milionoj, kaj en la mondo sur 40 milionoj da ekzempleroj estis venditaj.

La verko estas kaj romano kaj baza filozofia gvidilo. Ĝi havas ankaŭ temojn konservativajn kaj favorajn al Unuiĝintaj Nacioj. En 1999, la libro estis adaptita al kino, sed ĝi ne estis larĝe diskonigita ekster Norvegio. La filmon oni elsendis kiel televidan malgrandserion en Aŭstralio kaj Islando. Ĝi estis adaptita de Learn Technologies al komputila ludo en 1998. En Japanio, ĝi estis transdonata kiel radiodramo de la elsendanto de NHK-FM en 1995.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro konsistas baze en dialogo inter la ĉefrolulo Sofia Amundsen, kiu estas preskaŭ 15-jaraĝa, kaj mistera viro nomita Alberto Knox. Kune, ili partoprenas lecionojn kaj aventurojn, kiuj okazas en pli kaj pli stranga kaj eksterordinara intrigo.

Listo de filozofoj kaj filozofiaj epokoj

Ĉi tio estas kronologia listo de filozofoj kaj filozofiaj epokoj rakontitaj en la enhavo de la libro.