Lana Del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lana Del Rey
Lana Del Rey, 2012
Lana Del Rey, 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Elizabeth Grant
Naskiĝo la 21-an de junio 1986 (nun 1986-06-21) (28-jara)[1]
Deveno Novjorko, Usono
Ĝenroj Pop-muziko "Indie"
Profesio Kantistino
Aktivaj jaroj 2009 ĝis nun
Eldoninto Stranger Records
Retejo lanadelrey.com
v  d  r
Information icon.svg
Lana Del Rey dum la "Eĥo muzika premio 2013"

Lana DEL REY (naskonome Elizabeth « Lizzy »[2] GRANT) (naskiĝis la 21-an de junio 1986 en Novjorko), estas usona kantistino.[3] [4] [5] [6]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Grant naskiĝis en Novjorko[7] kaj kreskis en Lake Placid, en la ŝtato de Novjorkio[8]. Ŝi estas la filino de Rob Grant kiu okupiĝas pri domajnoj en interreto[9].

En oktobro 2011, ŝi ekvivis en Londono[10].

Ŝi alprenis sian pseŭdonimon post unua albumo kiun la produktisto neniam aperigis. Artaj direktoroj volis nomon elvokanta la allogan ĉarmon de Holivudo, kongrua kun ŝia muzik-stilo[11] ; ĝi estas kunmetaĵo el la antaŭnomo de Holivuda aktorino Lana Turner kaj el Delray, tipa aŭto en la 1950-aj jaroj fabrikita de Chevrolet.[3] [4] [5] [6]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 2009 ŝi registris albumeton titolitan Kill Kill, sub la nomo de Lizzy Grant[12].

En 2010, ŝi registris albumon Lana Del Ray kun produktisto David Kahne ĉe la konzolo. La disko ne multe disaŭdiĝis kaj Lizzy Grant decidis definitive fariĝi Lana Del Rey. Dank' al muzik-video « Video Games » - mem reĝisorita - Lana Del Rey fariĝis temo de babilado en la sociaj retoj aŭtune de 2011[6].

Ŝia kanzono Video Games estis nomita « plej bona nova peco » fare de magazino "Pitchfork"[13]. "NME" kaj "Magic" lokis la unuopaĵon en la unuan rangon de siaj ĉartoj de plej bonaj unuopaĵoj de la jaro 2011[14] [15]. La muzik-video de Video Games superis, antaŭ la fino de la jaro 2011, dek kvin milionojn da spektoj en YouTube. Oni povas aŭdi ĝin en la unua epizodo de serio Ringer kaj Gossip Girl en "The CW". Grant debutis sur sceno la 21-an de septembro 2011 en Box en Novjorko[16]. Ŝia unua unuopaĵo produktita de Stranger Records enhavanta la titolojn Video Games kaj Blue Jeans aperis kiel vinila disko la 10-an de oktobro 2011, kaj kiel KD la 11-an de la sama monato en Usono[16]. La biletoj de ŝia koncerto en Londono elvendiĝis post duon-horo[6].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Titolo Albumo
Lana Del Ray[17]
Born to Die
  • Aperdato: 30 januaro 2012
  • Marko: Interscope
  • Formato: elŝutebla
Ultraviolence
  • Aperdato: 2014
  • Marko: Interscope
  • Formato: elŝutebla

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Titolo Jaro Plej bonaj rangoj Albumo
Aŭstralio
[18]
Belgio (Flandrio)
[19]
Belgio (Valonio)
[20]
Danlando
[21]
Francio
[22]
Irlando
[23]
Nederlando
[24]
Germanio
[25]
Svislando
[26]
Unuiĝinta Reĝlando
[27]
Video Games 2011 75 2 8 19 9 7 3 1 8 9 Born to Die
Born to Die 2012 20

Aliaj notindaj unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Plej bonaj rangoj Albumo
Francio
[22]
Svislando
[26]
Unuiĝinta Reĝlando
[28]
2011 Blue Jeans 16 39 119 Born to Die

Muzik-videoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Reĝisoro Referenco
2009 Kill Kill Lana Del Rey [29]
You Can Be the Boss [30]
Diet Mtn Dew [31]
Kinda Outta Luck [32]
2011 Blue Jeans [33]
Video Games [34]
Born to Die Woodkid [35]
2011 Off To The Races Lana Del Rey [36]
  • Diet Mtn. Dew havas 2 muzik-videojn, same kiel kanzono Kinda Outta Luck.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.complex.com
  2. Sunday Times Culture, October 2, 2011
  3. 3,0 3,1 Meet Lana Del Rey, the New Singer Music Bloggers Love to Hate - Vulture (2011-09-21).
  4. 4,0 4,1 Lana Del Rey Video Games interview - GQ Music - GQ.COM (UK) (2011-09-19).
  5. 5,0 5,1 Lana Del Rey is a YouTube pop sensation. But how do you get the look?.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 One to watch: Lana Del Rey.
  7. Introducing… Lana Del Rey (2011-07-04).
  8. Rising: Lana Del Rey (2011-08-30).
  9. Hypnotic New Album from Domainer's Daughter Lana Del Ray (AKA Lizzy Grant) Now Available on iTunes (2011-09-10).
  10. Interview with Lana Del Rey - Hollywood Sadcore.
  11. An interview.
  12. Felicia C. Sullivan: Interview: Singer/Songwriter Lizzy Grant on Cheap Thrills, Elvis, The Flamingos, Trailer Parks, and Coney Island (2009-01-20).
  13. Lana Del Rey : "Video Games" (2011-08-03).
  14. angle 50 Best Tracks Of 2011.
  15. france Magic, 365 chroniques, décembre 2011, hors-série vol.7
  16. 16,0 16,1 Lana Del Rey Announces U.S. Live Debut (2011-09-08).
  17. http://www.virginmega.fr/musique/album/lana-del-ray-lana-del-rey-107671138,page1.htm
  18. Discography - Lana Del Rey.
  19. Discografie - Lana Del Rey.
  20. Discographie - Lana Del Rey.
  21. DISCOGRAPHY LANA DEL REY.
  22. 22,0 22,1 Discographie - Lana Del Rey.
  23. Discography - Lana Del Rey.
  24. Discografie - Lana Del Rey.
  25. http://www.charts.de/search.asp?extended=1&cat=s&cat2=text&artist=Lana+Del+Rey&artist_search=starts&titolo=&title_search=starts&monat=11&jahr=2011
  26. 26,0 26,1 Discography - Lana Del Rey.
  27. Chart Stats - Lana Del Rey.
  28. http://zobbel.de/cluk/111029cluk.txt
  29. http://www.youtube.com/watch?v=Wg5uBMAm9DU
  30. http://www.youtube.com/watch?v=IE3qtEZdUNU&feature=related
  31. http://www.youtube.com/watch?v=P025CSV5ADE&feature=youtu.be
  32. http://www.youtube.com/watch?v=4Gg8pZYjCTM&feature=mfu_in_order&list=UL
  33. http://www.youtube.com/watch?v=8t-I-Lqy06g&feature=mfu_in_order&list=UL
  34. http://www.youtube.com/watch?v=HO1OV5B_JDw&feature=mfu_in_order&list=UL
  35. http://www.youtube.com/watch?v=Bag1gUxuU0g
  36. http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=7XLHFiGauDY

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]