Liliputa blosfeldio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blossfeldia liliputana

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Ordo: Caryophyllales
Familio: Kaktacoj ‘‘Cactaceae
Genro: Bossfeldia’’
Specio: B. liliputiana’’
' Blossfeldia liliputana '
WERDERM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blossfeldia liliputanaliliputa blosfeldio estas la sola specio de la monotipa genro Blossfeldia en la familio de la Kaktacoj (Cactaceae). Ĝi estas la plej malgranda konata specio de la Kaktacoj. La nomo honoras Harry Blossfeld (1913–1986), la malkovranto de la genro. La epiteto liliputanus estas latine kaj rilatas al la insulo Liliputo el la fikcia romano La vojaĝoj de Gulivero kaj al nana korpo de la planto.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tre malgranda butonforma Blossfeldia liliputana estas grize verda, sendorna kaj estas sen ripoj aŭ ferukoj. Ĝi kreskas unuope aŭ kun multaj trunkoj kun diametro de ĝis 12 milimetroj.

La floroj aperas proksime al la verto, ili estas 6 ĝis 15 mm longaj kaj havas diametron inter 5 kaj 7 mm. Ili havas malmultajn etajn skvamojn kaj estas iomete lanaj. La globformaj ruĝaj fruktoj entenas tre etaj, brunaj arilaj semoj, kies tegumentoj estas kovrataj kun etaj harecaj emergencoj.

Blossfeldia liliputana kun nematuraj fruktoj

Disvastigado, sistematiko kaj minaco[redakti | redakti fonton]

Blossfeldia liliputana estis malkovrata en la jaro 1936 fare de Harry Blossfeld kaj Oreste Marsoner, kiam ili esploris la nordan Argentinon. La specio kreskas en vasta areo, precipe laŭlonge de la orienta flanko de la Andoj en suda Bolivio kaj norda kaj nordokcidenta Argentino. Tie ĝi kreskas vertikalaj, ne plensunaj rokvandoj en garĝoj, kie ĝi kreskas en fendoj de la rokvandoj.

La unua priskribo okazis en 1937 fare de Erich Werdermann.[2] Nomenklatora sinonimo estas Parodia liliputana (Werderm.) N.P.Taylor (1987).

Jenaj taksono enestas nun en la specio: Blossfeldia liliputana var. atrovirens HORT. (sen jaro, nom. inval. IKBN-artikolo 29.1), Blossfeldia vallegrandensis HORT. KNÍŽE (ohne Jahr, nom. inval. IKBN- artikolo 29.1), Blossfeldia campaniflora BACKEB. (1959, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia liliputana f. campaniflora (BACKEB.) KRAINZ (1967, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia liliputana var. campaniflora (BACKEB.) KRAINZ (1975, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia fechseri BACKEB. (1962, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia liliputana f. fechseri (BACKEB.) KRAINZ (1967, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia liliputana var. fechseri (BACKEB.) KRAINZ (1975, nom. inval. IKBN- artikolo 37.1), Blossfeldia liliputana var. caineana CÁRDENAS (1964), Blossfeldia minima var. caineana (CÁRDENAS) HORT. KNÍŽE (1987, nom. inval. IKBN- artikolo 32.1c, 33.3), Blossfeldia atroviridis F.Ritter (1965), Blossfeldia liliputana var. atroviridis (F.RITTER) KRAINZ (1975), Blossfeldia pedicellata F.RITTER (1965), Blossfeldia atroviridis var. intermedia F.RITTER (1980) Blossfeldia liliputana var. formosa F.RITTER (1980), Blossfeldia minima F.RITTER (1980), Blossfeldia mizqueana HORT. KNÍŽE (1987, nom. inval. IKBN- artikolo 32.1c, 37.1) Blossfeldia subterranea HORT. KNÍŽE (1987, nom. inval. IKBN- artikolo 32.1c, 37.1), Blossfeldia sucrensis HORT. KNÍŽE (1987, nom. inval. IKBN - artikolo 32.1c, 37.1) und Blossfeldia tominensis HORT. KNÍŽE (1987, nom. inval. IKBN- artikolo 32.1c, 37.1).

En la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de IUKN la specio estas en la kategorio „ne endanĝerita specio“.[3]

habitato Purmamarca, Salta, Argentino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urs Eggli, Leonard E. Newton: Etymological Dictionary of Succulent Plant Names. Springer, Berlin/Heidelberg 2010, ISBN 978-3-642-05597-3, S. 137.
  2. Erich Werdermann: Aus den Sammelergebnissen der Reisen von H. Blossfeld und O. Marsoner durch Südamerika III. In: Kakteenkunde vereinigt mit dem Kakteenfreund. Neudamm/Berlin 1937, S. 162.
  3. IUCN. jaro2013:ScientificName:Blossfeldia liliputana2010,Kiesling, R., elŝutita 10a jan. 2014

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, |Edward F.:Das große Kakteen-Lexikon. Eugen Ulmer KG, Stuttgart, 2005, paĝoj 91–92, ISBN 3-8001-4573-1
  • Curt Backeberg: Die Cactaceae: Handbuch der Kakteenkunde. volumo III, Gustav Fischer Verlag, Stuttgart, New York, 1983, dua eldono, paĝoj 1665–1669. ISBN 3-437-30382-1
  • Beat Ernst Leuenberger, Urs Eggli: Notes on the Genus Blossfeldia (Cactaceae) in Argentina. In: Haseltonia. Nummer 6, 1999, S. 2–13
  • J. D. Mauseth: Blossfeldia lacks cortical bundles and persistent epidermis; is it basal within Cactoideae? In: Bradleya. Band 24, 2006, S. 73–82.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]