Liu Xiaobo
Liu Xiaobo | |
---|---|
Nobel-premiito | |
Liu_Xiaobo en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-a de decembro 1955 en Ĉangĉuno, Ĉinujo |
Morto | 13-an de julio 2017 en First Hospital of China Medical University |
Mortokialo | gastroenterito |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Ĝjilina Universitato • Pekina Pedagogia Universitato • Pekina Pedagogia Universitato • Pekina Universitato • High School Attached to Northeast Normal University |
Familio | |
Edz(in)o | Liu Xia (artistino) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • homrajta aktivulo • literaturkritikisto |
LIU Xiaobo, ĉine 刘晓波 / 劉曉波, pinjine Liú Xiǎobō (naskiĝis la 28-an de decembro 1955 en Ĉangĉuno) estas ĉina verkisto kaj disidento, Nobel-premiito pri paco en 2010. Liu estis docento en la Pedagogia Universitato Pekino kaj ekde la jaro 2003 estas la prezidanto de la ĉina PEN-klubo de sendependaj verkistoj. Ekde decembro 2008 li troviĝas en malliberejo 500 kilometrojn for de Pekino en la provinco Liaŭningo.
La 8-an de oktobro 2010 anonciĝis ke la 10-an de decembro li ricevos la Nobel-premion pri paco[1].
En decembro 2008 li kune kun 302 aliaj ĉinaj intelektuloj subtenis la interrete publikigitan civitanan manifeston Ĉarto 08 okaze de la internacia Tago de Homaj Rajtoj. Je la akuzo de "subfoso de la ŝtata potenco" li estis enkarcerigita[2]. En junio 2009 oni oficiale akuzis lin kaj la 24-an de decembro 2009 li estis kondamnita je 11 jaroj da restado en malliberejo.
Vivo
Liu Xiaobo naskiĝis la 28-an de decembro 1955 en Ĉangĉuno. Dekkvarjaraĝa li estis sendita dum la kultura revolucio de 1969 ĝis 1973 kun siaj gepatroj al la popola komunumo Daŝizai en internan Mongolujon .
Ekde 1976 li laboris ĉe ĉangĉuna konstrufirmao. En 1977 li ekstudis literaturon ĉe la universitato Jilin kaj finis studadon en 1982 per bakalaŭro. Poste li vizitis la pedagogian universitaton en Pekino, kie li restis de 1986 ĝis 1988, kiam li doktoriĝis pri literaturo.
En la jaro 1988 li estis invitata dum tri monatoj al la universitato de Oslo. Sekvis restadoj ĉe la universitato de Havajo kaj la universitato Kolumbio.
Liu Xiaobo partoprenis en 1989 la pekinajn studentajn manifestaciojn, kiuj estis perforte haltigitaj en la nokto de la 3-a al la 4-a junio per la masakro sur la placo Tian An Men. Tim li malhelpis multajn studentojn de sensenca sinofero. Sekve li estis maldungita kaj malliberigita de 1989 ĝis 1991.
De 1991 ĝis 1995 Liu Xiaobo vivis en Pekino, verkis artikolojn (kiujn li povis publikigi nur eksterlande) kaj partoprenis demokratian movadon. Post sesmonata malliberigo en 1995, li devige partoprenis reedukadon pere de laboro, Laojiao, de 1996 ĝis 1999. Ekde sia liberiĝo septembre de la jaro 1999 li vivis kiel libera verkisto en Pekino.
Novembre de la jaro 2003 li estis elektita prezidanto de la ĉina PEN-klubo.
La 9-an de decembro 2008 li estis hejmarestita pro "incito al subfosado de la ŝtata potenco". Laŭ indikoj de konatoj li estis sekve malliberigita en pekina hotelo. Oni akuzis lin estis la ĉefa verkinto de la ĉarto 08, per kiu pli ol 300 ĉinaj intelektuloj postulis interalie la enkondukon de liberaj balotoj, de disigo de potencoj kaj de federigaj strukturoj. En junio 2009, duonjaro post lia aresto, Liu Xiaobo estis oficiale akuzita. Laŭ indikoj de la ŝtata novaĵagentejo Xinhua li konfesis disvastigon de onidiroj kaj kalumnion de la ĉina registaro.[3] En klarigo de la 26-a de junio 2009 la Konsilio de la Eŭropa Unio admonis Ĉinujon senatende liberigi Liu Xiaobo-n kadre de la en la konstitucio de la poploa respubliko Ĉinujo garantiitajn rajtojn pri libera opiniesprimo kaj de la de Ĉinujo en 1998 subskribita internacia pakto pri civitanaj kaj politikaj rajtoj, kaj ĉesi la punjuran proceson.[4]
Referencoj
- ↑ filmeto pri la anonco de la Nobel-premiito pri paco 2010 fare de Thorbjørn Jagland la 8-an de oktobro 2010
- ↑ Artikolo de la germanlingva magazino Spiegel, la 11-a de decembro 2008
- ↑ Till Fähnders, China: Dissident Liu Xiaobo verhaftet, FAZ.net, 2009-06-24, vidita 2010-10-09
- ↑ Konsilio de la Eŭropa Unio, Erklärung des Vorsitzes im Namen der Europäischen Union zur strafrechtlichen Verfolgung von Herrn Liu Xiaobo, 2009-06-26, vidita 2010-10-09
Eksteraj ligiloj
Informoj pri Liu Xiaobo en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke Artikoloj pri Liu Xiaobo ĉe Eventeo.net esperante