Malhelbruna filoskopo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Phylloscopus umbrovirens (Rüppell, 1840) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Malhelbruna filoskopo (Phylloscopus umbrovirens) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj.
Ĝi troviĝas el Demokratia Respubliko Kongo, tra Orienta Afriko nome Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Somalio, Sudano, Tanzanio, Ugando al pinto de sudokcidenta Azio nome en Saŭdarabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas tre diversa nome en borealaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj seka arbustaro.
Ĝi estas tre bruneca supre, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Phylloscopus umbrovirens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |